Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fokusiĝis proponoj koncernaj al ekonomio kaj popola vivo
2012-03-06

 
Liu Xiaobing

 

    Ĝis la 16a horo de la 1-a de marto, la 5-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK ricevis ĉirkaŭ 600 proponojn, malkaŝis Liu Xiaobing, vicestro de la sekcio pri propono-kolektado de la 5-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.

 

    Inter la proponoj troviĝis multaj varme-diskutataj demandoj, ekzemple pri ekspansiigo de la enlanda postulo, disvolvo de reala ekonomio, rapidigo de memstara kreado kaj novigo, ŝparado de fueloj kaj reduktado de ellaso, stabiligo de prezoj, "agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj", disvolvo de regionoj precipe ĉelandlimaj kaj naciminoritataj, socia administro, kulturo, edukado, manĝaĵa sekureco, loĝado, pensio ktp.

 

    Liu konigis, ke oni kolektas proponojn ekde la lasta novembro. Malsame ol antaŭe, oni novigis la manieron por propono-kolektado, kaj vastigis la konadan sferon de komitatanoj. Ekzemple lastjare oni unuafoje kolektis demandojn el retumantoj, kaj prezentis pli ol 30 fokusajn demandojn al la membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Ĉijare oni ampleksigis la kovritecon, kaj petis de retumantoj opiniojn pri 135 demandoj. Krome, oni kolektis el 20 ŝtataj departementoj 200 demandojn kiel referencojn de proponoj.

 

    Liu diris, ke en la lasta jaro oni ricevis 6073 proponojn - rekorda nombro, kaj post ekzameno 5603 proponoj estis akceptitaj. La proponoj estis enhavoriĉaj, interalie pli ol 1600 proponoj koncernaj al la popola vivo estis plej atentataj. La proponoj de multaj komitatanoj tuŝas reformadon de sistemoj kaj mekanismoj kaj aliajn gravajn problemojn.

 

    Ĝis la 20a de februaro 2012 oni priprocedis 5583 proponojn, je 99.64% de la ricevitaj proponoj, kaj jam respondis la proponintojn. Inter tiuj proponoj 28.26% estis solvitaj aŭ adoptitaj. Ambaŭ procentoj estas rekordaj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio