Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Popola vivo estos fokusa temo de la ĉi-jara du sesioj
2012-03-05

de KONG RENYUAN

 


Popola vivo estas zorgata de la tuta socio.

 

    Antaŭ nelonge la retejo Renmin faris enketon pri fokusaj temoj de la du sesioj 2012, en kiu oni vidis, ke la socia garantio estas plej zorgata de la publiko.

 

    "Perfektigi sistemon de la socia garantio" estas grava ĉapitro de la ĉiujara laborraporto de la ĉina registaro. 2012 estas ŝlosila jaro nomita de Zheng Gongcheng, membro de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso kaj direktoro de la Esplora Centro pri Socia Garantio sub la Popola Universitato de Ĉinio. En tiu jaro ĉina projekto de soci-garantia sistemo preparita multajn jarojn eniros en la lastan periodon kaj estos lanĉita la baza soci-garantia sistemo kovranta la tutan landon. Malgraŭ tio ĉina konstruado por la socia garantio ankoraŭ alfrontos novajn problemojn. En la jaro 2011 ĉinaj loĝantoj en urboj konsistigis 51.27% de la tutlanda loĝantaro kaj la nombro de loĝantoj en urboj unuafoje superis tiun en la kamparo.

 

    Zheng Gongcheng diris, ke post tio oni devas pliatenti sisteman justecon kaj malgrandigi diferencojn en la socia garantio inter malsamaj homgrupoj. Akceli daŭrigeblan disvolviĝon de la soci-garantia sistemo laŭ la valora oriento de justeco kaj kuna ĝuo fariĝos nova problemo por perfektigi soci-garantian sistemon.

 

    Ankaŭ aliaj problemoj pri la popola vivo estas temoj daŭre atentataj. En 2011 laŭ la difino de la laborraporto de la registaro en la pasinta jaro, la altiĝa indico de konsuma prezo de loĝantoj devus esti ĉ. 4%. Sed efektive en 2011 la indico de konsuma prezo de loĝantoj altiĝis je 5.4%. Ĉu oni povos teni bazan stabilecon de prezoj en 2012? Tio restas ankoraŭ problemo.

 

    Post unuapaŝa medicina reformado, 90% de loĝantoj en urboj kaj la kamparo povas ĝui la bazan medicinan asekuron, fundamente formiĝis la baza medikamenta sistemo, iom post iom perfektiĝis la loka sistemo por kuraca kaj higiena servo kaj antaŭeniĝis la servo por baza publika higieno. Kaj nun forigo de pliigo de kuracistaj enspezoj per vendo de medikamentoj kaj bonigo de rilatoj inter kuracistoj kaj malsanuloj estos nova problemo de medicina reformado en ĉi jaro.

 

    Ĉu efektiviĝos la celo, ke la investo de la registaro por edukado konsistigu 4% de la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio en 2012, kiun oni elmetis jam en la jaro 2010. Pri tio oni nepre devas doni respondon en la kuranta jaro.Lastatempe aŭskultante opiniojn kaj proponojn de personoj el diversaj rondoj de la socio pri la laborraporto de la ĉina registaro (projekto) ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la universitatoj funkciigitaj de popola organizo devas ĝui la politikojn, kiujn ĝuas la publikaj universitatoj. Li diris ankaŭ, ke oni baldaŭ ellaboros regularon pri sekureco de lernej-aŭtoj kaj rilatajn detalajn regulojn por garantii sekurecon de la lernejo-aŭtoj en administrado, funkciigo, respondeco kaj financo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio