Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis Konkurso de Ĉinaj Artoj kun Partopreno de Fremdlandaj Senditoj kaj Iliaj Edzinoj 2012
2012-03-01


Diplomatia sendito montras sian pentraĵon de granda pando. 

 

    La 28an de februaro en la palaco Paco de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj inaŭguriĝis Konkurso de Ĉinaj Artoj kun Partopreno de Fremdlandaj Senditoj kaj Iliaj Edzinoj 2012, kaj samtempe komenciĝis ankaŭ la aktivado "Vizito de Mirakla Akvoutiliga Konstruo Dujiangyan, la plej Rekomendinda por la Ambasadoj en Ĉinio al la Mondo". La du eventoj estas kunorganizitaj de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj la popola registaro de la urbo Dujiangyan, provinco Sichuan. La inaŭguron ĉeestis 59 ambasadoroj kaj aliaj pli ol 260 diplomatiaj senditoj el 106 landoj kaj iliaj edzinoj.

 

    La unua konkurso de ĉinaj artoj okazis en la jaro 2002 por disvastigi la eminentan ĉinan kulturon kaj akceli interŝanĝon inter malsamaj kulturoj. Ĝi okazas ĉiujare en malsamaj urboj de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio