Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yuan Longping ricevis la Sciencan Premion de Mahathir 2011
2012-03-01

de LIN HAO

 


Mahathir (la 2-a de dekstre) donas al Yuan Longping (la 1-a de maldekstre) la Sciencan Premion de Mahathir 2011. 

 

    Antaŭ nelonge Yuan Longping, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj specialisto pri hibrida rizo, ricevis la Sciencan Premion de Mahathir 2011 en Kuala-Lumpuro, Malajzio. Tie li diris al raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo, ke li klopodos por efektivigi la celon, ke la po-mu-a (unu muo egalas dekkvin-onon de hektaro) produktokvanto de la superklasa hibrida rizo atingu 1000 kilogramojn antaŭ lia 90-jariĝo.

 

    Malajzia eksĉefministro Mahathir donis al Yuan Longping la premion pro lia kontribuo por disvolviĝo de tropika agrikulturo. Mahathir multe laŭdis Yuan Longping pro liaj atingoj kaj esprimis deziron vidi lian pluan esploran rezulton.

 

    Sur la honora diplomo donita de la Malajzia Akademio de Sciencoj kaj la Fondaĵo por la Scienca Premio de Mahathir al Yuan Longping legiĝas: Yuan Longping per "kreiveca pensado, kuraĝo kaj sagaco rompis la katenojn de klasikaj teorioj pri kulturo de rizo kiel ĉefa agrikultura planto de la tropikaj regionoj, liaj kreivaj atingoj en riz-hibridiĝo alportis al la tutmonda riz-produktado daŭrigeblan revolucian disvolviĝon".

 

    Pro sia elstara kontribuo en esploro de hibrida rizo Yuan Longping estis honorita kiel "patro de hibrida rizo". Ĉinaj fakuloj kun Yuan Longping kiel reprezentanto komencis studon pri hibrida rizo en la 1960-aj jaroj kaj disvastigon de la hibrida rizo en la 1970-aj jaroj. En la pasinta septembro la teamo sub gvido de Yuan Longping efektivigis la celon, ke la po-mu-a produktokvanto de superklasa hibrida rizo grandaree kulturita atingis 900 kilogramojn.

 

    Yuan Longping diris, ke grena sekureco estas plej granda afero koncernanta la nacian ekonomion kaj la popolan vivon, precipe por Ĉinio kun pli ol 1.3 miliardoj da loĝantoj kaj relative malmulta kulturebla tero.

 

    Yuan Longping estis multfoje invitita de aliaj landoj doni helpon en teknologioj de hibrida rizo. Abdul Aziz, membro de la Malajzia Akademio de Sciencoj, esperas, ke la premio al Yuan Longping plifortigos kunlaborojn inter Malajzio kaj Ĉinio en esploro de hibrida rizo. Ankaŭ Mahathir diris al raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo, ke li multfoje vojaĝis al Ĉinio kaj vizitis nemalmultajn ĉinajn instituciojn por agrikultura esploro. Li opinias, ke kunlaboroj inter malajziaj kaj ĉinaj esploraj institucioj alportos al la du landoj profitojn.

 

    La Scienca Premio de Mahathir establita en 2004 estas atribuita al tutmondaj sciencistoj, institucioj aŭ organizoj, kiuj faris kontribuon kaj alportis renovigon por solvi problemojn de la tropikaj regionoj per sciencoj kaj teknologioj. Ĝi ampleksas medicinojn, agrikulturon, konstruadon, inĝenierion kaj naturajn riĉfontojn de la tropikaj regionoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio