Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Velŝipistoj de la Velŝipa Turniro Clipper eniris en ĉinajn familiojn
2012-02-27


Filo de la ĉinaj gemastroj ludas bivon por la gasto. 
 

La velŝipistoj lernas preparadon de jiaozi-o (Tradicia ĉina manĝaĵo). 

 

    Antaŭtagmeze de la 26-a de februaro, invitite de la urbanoj de Qingdao de Shandong-provinco la velŝipistoj de la Velŝipa Turniro Clipper 2011-2012 eniris en familiojn de Qingdao-anoj, kie ili lernis kaligrafion, pentradon, ĉinan muzikon, preparadon de ĉinaj manĝaĵoj.

 

    La Velŝipa Turniro Clipper estas la plej granda amatora navigacia konkurso. Ĉi-jare estas la kvara fojo por la urbo Qingdao gastigi la turniron de post la jaro 2006. En la 31-a de julio de la jaro 2011 la velŝiparo ekiris de Sud-ampton de Britio. Ĝi en 40-mil-marmejla vojaĝo haltos en 15 marhavenoj de la mondo. Laŭplane en la 22-a de julio de 2012 la velŝiparo revenos Brition kaj finos la 11-monatan turniron. En la 4-a de marto la velŝiparo ekveturos de Qingdao al Kalifornio de Usono por la sesa-stadia konkurso.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio