Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fondiĝo kaj disvolviĝo de la Konfucea Instituto (III)
2012-02-27

Teksto de LIU MENGYU kaj fotoj de ZHAO XI

 

    Revolucio de la ideo pri eduko

 


La 30 elstaraj partoprenantoj de la 10-a Ĉinlingva Konkurso de Mondaj Studentoj "Ĉinlingva Ponto" 2011 

 

    Post 7-jara disvolvado konfucea instituto fariĝis "ĉina marko" en la mondo. Ĉefaj amaskomunikiloj de Usono, Britio, Francio, Aŭstralio kaj aliaj landoj opinias, ke la konfucea instituto akcelis konon de diversaj landoj de la mondo al Ĉinio kaj ĝi estas "plej bona produktaĵo eksportita de Ĉinio" kaj grava rimedo de Ĉinio por praktiki pacan diplomatian strategion.

 

    Tamen en Ĉinio iuj dubas pri efiko de funkciigo de la konfucea instituto.

 

    Xu Lin rakontis al mi okazaĵon pri tio. En iu fama universitato de Britio funkcias konfucea instituto, kies ĉinflanka direktoro estas profesoro pri lingvistiko fame konata en Ĉinio sendita de la Stabejo de la Konfuceaj Institutoj. Ankaŭ la universitato tre atentas la instituton kaj engaĝis germanan profesoron devenantan el ĉinologa familio kiel alian direktoron de la instituto. Tamen la kunlaboro de la du direktoroj estas neplezura. Tiu ĉina plendis al Xu Lin, ke ĉiutage la germana direktoro aranĝis nur komentadon aŭ simpozion pri ĉinaj filmoj, kaj preskaŭ ne faris instruadon de la ĉina lingvo.

 

    Kiam Xu Lin demandis la germanan direktoron pri la afero, li respondis: "La direktoro de la universitato dungis min pro tio, ke en la universitato mankas pli taŭga homo. Li alte taksas miajn familian fonon kaj kapablon en komercado. Se mi ĉiutage dirus kiel oni reklamas: 'lernu la ĉinan lingvon', neniu homo venus ĉi tien. Sed projekcio de filmoj allogas multajn homojn. Kaj mi povas inviti prezidanton de parlamento, registarajn oficistojn kaj aliajn personojn kun socia influo al niaj aktivadoj. Se ili interesiĝas pri ĉinaj filmoj ili volontas lerni la ĉinan lingvon."

 

    Pri la avantaĝo alportita de funkciigo de la konfucea instituto al Ĉinio Xu Lin diris: "Mi opinias, ke por niaj eduko kaj instruistoj funkciigo de la konfucea instituto estas procezo venki kulturajn diferencojn kaj ŝanĝi parolan sistemon, kaj estas ankaŭ procezo de ŝanĝo de la ideo pri eduko."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio