Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino kunveno por diskonigi la 13-a Internacian Foiron en Okcidenta Ĉinio
2012-02-24


La kunveno por diskonigi la 13-an Internacian Foiron en Okcidenta Ĉinio 

 

    La 22-an de februaro okazis en Pekino kunveno por diskonigi la 13-an Internacian Foiron en Okcidenta Ĉinio, kiu okazos de la 20-a ĝis la 25-a de septembro en Chengdu. La foirejo konsistos el ses haloj pri kunlaboroj kun la okcidentaj lokoj de Ĉinio, internacia kunlaboro, altteknologio, elektroniko kaj informadiko, ekiptaĵa fabrikado kaj agrikultura industrio. La ĉefa eksponejo havos areon de 120 mil kvadrataj metroj.

 

    En la kunveno, prezidanto de Sichuan-a Ekspozicia Buroo Mu Xinhai prezentis la kondiĉojn de Sichuan-provinco kaj rilatajn informojn pri la foiro al ambasadoroj el 42 landoj en Ĉinio, reprezentantoj el 28 ĉinaj kaj alilandaj komercaj organizoj, kaj tiuj el 47 translandaj entreprenoj kaj el la 500 plej potencaj entreprenoj de la mondo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio