La fina laboro por la ĉefa pontoturo n-ro Z7 |
La 22-an de februaro finkonstruiĝis la 170 metrojn alta ĉefa pontoturo n-ro Z7 de la transmara ponto Jiashao, la plej longa kaj plej larĝa plurtura kabla ponto en Ĉinio. Tio rimarkis la finkonstruiĝon de ĉiuj ses ĉefaj turoj la ponto.
La konstruado de la ponto kun investo de 13.9 miliardoj da juanoj komenciĝis fine de 2008. Ĝi estas la dua transmara ponto super la Hangzhou-a Golfo. La funkcio de la transmara ponto Jiashao duone mallongigos la veturtempon inter Jiaxing de Zhejiang-provinco kaj Ŝanhajo. La parto de la ponto super la Hangzhou-a Golfo longos 10 kilometrojn. La ponto kun 8 ŝose-lenoj estos la plej longa kaj plej larĝa plurtura kabla ponto en Ĉinio.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji |