Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fondiĝo kaj disvolviĝo de la Konfucea Instituto (II)
2012-02-20

Teksto de LIU MENGYU kaj fotoj de ZHAO XI

 

    Platformo por interŝanĝo de kulturoj kaj eduko inter Ĉinio kaj aliaj landoj

 

    La kunlabora funkciigo de la lernejo fare de ĉinaj kaj alilandaj universitatoj estas la plej granda karakterizaĵo de la konfucea instituto (la konfucea kurso estas kune funkciigita de ambaŭflankaj mez- kaj elementa lernejoj). Fremdlanda universitato unue prezentas al rilata departemento de Ĉinio peton por la funkciigo kaj post interkonsiliĝo la du flankoj subskribas interkonsenton pri la kunlaboro. La konfucea instituto praktikas la respondecan sistemon de direktoro sub gvido de konsilio, kiu konsistas el duflankaj reprezentantoj. La monrimedoj por funkciigi la instituton estas kune preparitaj de la du flankoj. Ĉiu instituto havas du direktorojn unu por ĉiu flanko.

 

    Inter la fremdlandaj kunlaborantoj de la konfuceaj institutoj ne mankas mondfamaj universitatoj kiel la Stanforda Universitato de Usono, la Londona Instituto de Ekonomio kaj Politika Scienco, Roma Universitato de Italio kaj Waseda Universitato de Japanio.

 


En kaligrafia leciono de la konfucea kurso en la mezlernejo Brighton de Britio 

 

    Dank' al la kuna funkciigo de la konfucea instituto la sciencaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj pli kaj pli profundiĝas kaj reciprokaj vizitoj inter instruistoj kaj lernantoj oftiĝas. La konfucea instituto fariĝis grava platformo kaj ligilo por akceli interŝanĝojn kaj kunlaborojn de kulturoj kaj eduko inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

   

    Fakto pruvas, ke la kuna funkciigo de la konfucea instituto estas sukcesa vojo.

 

    Nun pli ol 350 konfuceaj institutoj kaj 500 konfuceaj kursoj funkcias en 105 landoj kaj regionoj de la mondo. En la jaro 2010 konfuceaj institutoj malfermis pli ol 18 mil ĉinlingvajn kursojn kun 360 mil registritaj lernantoj, okazigis pli ol 10 mil kultur-interŝanĝajn aktivadojn kun partopreno de pli ol 5 milionoj da homoj.

 

    Ĝis nun Usono havis 76 konfuceajn institutojn kaj fariĝis lando kun plej multaj konfuceaj institutoj en la mondo. Tamen pro la kontinua regreso de usona ekonomio de post okazo de la subĉefa krizo la disvolvado de konfuceaj institutoj alfrontas severan defion.

 

    "70% de usonaj lernantoj lernas la hispanan lingvon, 20% la francan, 6% la germanan, 3% la latinan kaj nur tre malmultaj lernantoj lernas la ĉinan lingvon. "Usonanoj esperas daŭre funkciigi la konfuceajn institutojn. Se ni ne subtenas kaj helpas ilin venki malfacilaĵojn, la lernantoj de la ĉina lingvo estos pli malmultaj," diris Xu Lin. "Se ĉiu lernejo havus 1000 lernantojn, kaj ĉiujare ni donus stipendion al 1% de ili kaj invitus ilin vojaĝi al Ĉinio por partopreni en somera tendaro, tio certe ĝojigos la lernantojn."

 

    Xu Lin diris ankaŭ: "Ni devas bone uzi la monon asignitan de la ĉina registaro por edukado kaj havi malproksiman vidon pri la konfuceaj institutoj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio