Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia Printempa Festo
2012-02-07

de CHEN JI

 

    La Printempa Festo estas Novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro, ĝenerale ĝi okazas en januaro aŭ februaro. Ĉinoj opinias, ke post la Printempa Festo ĉiuj vegetaĵoj ekĝermas kaj kreskas, ĝi estas komenco de printempo.

 

 
La infanoj kun versparo enmane. Laŭ la ĉina tradicio, en la unua tago de la Printempa Festo oni gluas versparon sur pordkadron de la hejmo kaj por bonvenigi printempon kaj por peti feliĉon por la familio.

 

    La Printempa Festo estas la plej grava festo de ĉinoj, kiun laŭ la ĉina tradicio oni devas pasigi kune kun la familianoj. En tiuj tagoj tiuj, kiuj laboras en aliaj lokoj, revenas hejmen por renkontiĝi kun la familianoj.

 

    Mia edzo naskiĝis en Nankino. En sia hejmurbo vivas liaj gepatroj kaj la kvar-kapa familio de lia pli juna frato. Antaŭ 28 jaroj post sia diplomiĝo el universitato li eklaboris en Pekino, kaj en la pasintaj jaroj pro okupiteco ĉiujare li nur havis liberan tempon en la Printempa Festo por reveni al sia hejmloko. Ĉi-jare li kiel kutime revenis al Nankino por festi la Printempan Feston kun siaj gepatroj, kaj mi kaj mia filo lin akompanis.

 

    Mendi trajnbiletojn

 

    Fakte en Ĉinio estas multaj ĉinoj kiel mia edzo, kiu laboras kaj havas sian propran hejmon ekster la hejmloko. Por ili la Printempa Festo kun septagaj ferioj estas plej bona ŝanco kaj tempo viziti siajn gepatrojn, kaj tio fariĝis la ĉefa kaŭzo de la grandega premo de la longdistanca trafiko dum la Printempa Festo en Ĉinio.

 

    Laŭ la informo de la Ĉina Ministerio de Trafiko kaj Transporto en la sep tagoj dum la Printempa Festo la nombro de pasaĝeroj de la tuta lando atingis ĉirkaŭ 380 milionoj da homfojoj, inter kiuj 31.304 milionoj da pasaĝeroj veturis per trajno. Tial amaskomunikilo nomunis tion la plej granda migrado de ĉinoj. Estas imageble, kiel malfacila la trafiko estis, kaj kiel malfacile aĉeteblis la biletoj!

 

    Antaŭ nia ekiro mia edzo provis mendi trajnbiletojn rete, tio estas la unua fojo por ni mendi la biletojn pere de interreto. Tamen pro tro da klikadoj la ĉefpaĝo de la retejo pri la mendado de trajnbiletoj longtempe malfunkciiĝis. Amaskomunikiloj informis, ke la klikada kvanto de la retejo atingis unu miliardon da fojoj potage inter la 1-a kaj 7-a de januaro. Ĉiutage du milionoj da trajnbiletoj vendiĝis per reta aŭ telefona mendadoj, trione de la totala kvanto.

 


Mi kaj mia filo ĉe la ekspresa trajno 

 

    Estis feliĉe, ke ni sukcese aĉetis la biletojn por la ekspresa trajno inter Pekino kaj Ŝanhajo, kiu ekfunkciis en julio de la pasinta jaro, kaj dum la Printempa Festo ĉiutage sur tiu trajnlinio kuris 92 paroj da trajnoj, tio multe mildigis la trafikan malfacilon kaj mallongigis la tempon de veturado en la trajno. Post ĝia funkcio ni bezonis nur pli ol tri horojn por 1160-kilometra veturado de Pekino al Nankino, trione de la pasinta tempo.

 

    La bogepatroj

 

    La bogepatroj 78-jaraj loĝas en tri-ĉambra apartamento en Nankino. Ili havas tri filojn: mia edzo, lia pli aĝa frato, kaj la je du jaroj pli juna frato. Ili ĉiuj havas sian propran familion. Mia edzo laboras en Pekino kaj lia pli aĝa frato en la urbo Changzhou, je 150 kilometroj for de Nankino, kaj nur la pli juna frato loĝas kun la gepatroj en la sama loko. Post geedziĝo la pli juna frato aĉetis propran loĝejon por la familio kaj loĝas aparte.

 

 
La bopatro pasigas la Printempan Feston en hospitalo. (de maldekstre: la pli juna frato de mia edzo, lia pli aĝa filino, mia edzo, mia bopatro, mia filo, la dua filino de la bofrato kaj la bopatrino)

 

    Fakte en Ĉinio kun la plibonigo de la loĝkondiĉoj pli kaj pli da junuloj loĝas aparte de la gepatroj, kaj tio rompis la ĉinan tradicion, ke filoj devas kunloĝi kun la gepatroj kaj flegi ilin.

 

    Antaŭ nia alveno al Nankino mia bopatro jam enhospitaliĝis pro malsano, tial dum la Printempa Festo la tri filoj alterne lin akompanis en la hospitalo tage kaj nokte. Pro malforteco la bopatro eĉ ne kapablas sin movi per sia forto, do venas la problemo, kiu flegu lin post nia foriro. Antaŭ lia malsaniĝo li vivis kun la bopatrino, kiu kvankam estas sana, tamen jam 78-jara ankaŭ. Estas granda malfacilo por ŝi flegi la duonmoveblan bopatron. La pli juna frato loĝas proksime al ilia loĝejo, kaj deziras, ke ili transloĝiĝu al lia domo, tamen la bogepatroj rifuzis, ĉar ili jam kutimiĝis al la aparta loĝado kaj sia kvieta vivo. La bopatro diris, ke post elhospitaliĝo li transloĝiĝu en maljunulejon. Tio estas tute ekster nia atendo, ĉar ni opinias laŭ la tradicio, ke gepatroj maljunaj devas kunloĝi kun la gefiloj.

 


La maljunulejo 

 

    Lastjare en Ĉinio pli kaj pli da familioj renkontas la saman situacion. Unue, pro la plibonigo de vivkondiĉoj la vivdaŭro de ĉinoj multe longiĝis. Laŭ la normo de internacia komunumo, kiam la nombro de maljunuloj kun la aĝo de pli ol 60 jaroj en iu lando okupas 10% de la totala loĝantaro, aŭ tiu de maljunuloj kun la aĝo de pli ol 65 jaroj atingas 7%, tio markas, ke la lando jam eniras en maljuniĝan socion. Laŭ la informo de la la Monda Sana Organizo kaj UN en majo de 2011, la vivdaŭro de ĉina viro atingas 71 jarojn kaj ĉina virino 74 jarojn. Laŭ la esplorado de Ĉinio en 2011 la nombro de maljunuloj de pli ol 60 jaroj konsistigas 13.26% de la totala loĝantaro kaj tiu de pli ol 65 jaroj 8.87%. Evidente Ĉinio eniris en la maljuniĝan socion. Due, la rapida urbanizado kaj la merkata ekonomia disvolviĝo donas al kamparanoj kaj junuloj pli da ŝancoj labori, komerci... kio instigas ilin forlasi hejmlokojn por perlaborado. Trie profitante la politikon de reformado kaj pordmalfermo multaj ĉinoj riĉiĝis. Ili sendis siajn infanojn al aliaj landoj por studado eĉ por loĝado.Ĉio ĉi tio kaŭzis la ŝanĝiĝon de familia strukturo. Ĉu en urboj aŭ en kamparo aperas multaj familioj, kie restas nur maljunuloj.

 


Maljunuloj sunumas sin ĉe la pordo. 

 

    Informiĝinte, ke la bopatro deziras loĝi en maljunulejo, en la sekva tago mi, mia edzo kaj la bopatrino vizitis la maljunulejon najbare de la hejmo de la bogepatroj. La maljunulejo kun tri tri-etaĝaj domoj estas mezgranda kun preskaŭ 80 maljunuloj. La koridoro kaj ĉambroj estas helaj kaj puraj. Kiam ni eniris en la halon de la domo ni vidis, ke dek kelkaj maljunuloj kun aĝo de pli ol sesdek jaroj babilas, la bopatrino interese aŭskultis kaj salutis ilin. Ŝi aspektis ĝoja kaj aliĝis al ilia babilado. Iu maljunulo diris, ke post sia emeritiĝo li transloĝiĝis en la maljunulejon, kaj li vivas rugulan vivon tie. Ĉiutage post tagmanĝo ili aŭ babiladas aŭ ludas ŝakon, kaj sekve siestas. La flegistinoj ĝustatempe venas atentigi ilin preni medikamentojn kaj mendi por ili la manĝojn, ili vivas senzorgeme.

 


La koridoro de la maljunulejo 

 

    En la gubernio de mia bopatro estas 400 miloj da konstantaj loĝantoj kaj funkcias pli ol dek kelkaj mezgrandaj maljunulejoj, kiuj akceptis nur maljunulojn sen gefiloj aŭ prizorgantoj. Lastjare kun la kresko de la bezono de la maljunuloj la ŝtato pligrandigis la konstruadon de maljunulejoj, kaj tiuj maljunulejoj komencis akcepti la maljunulojn, kiuj havas gefilojn, kiuj tamen ne povas ilin prizorgi. Apud la vizitata maljunulejo estas konstruanta nova maljunulejo. Mia bopatro deziras, ke kiam la nova maljunulejo finkonstruiĝos, li transloĝiĝos en ĝin.

 

    Malfacile komprenebla dialekto

 

    En la urbo de mia edzo oni parolas dialekton malfacile komprenebla por alilokanoj kiel mi kaj mia filo. Ĉar ni loĝas en Pekino, kie ni denaske parolas Putonghua. Laŭstatistike Ĉinio kun 56 nacioj havas pli ol 80 dialektojn, inter kiuj 80% da loĝantoj parolas Putonghua, kiu estas popularigita de la registaro de 1955 por faciligi interkomunikadon inter la popolanoj de diversaj lokoj. Fakte en multaj lokoj de Ĉinio oni scipovas paroli ambaŭ dialekton kaj Putonghua. En lernejo, infanĝardeno, ĉiovendejo, supermerkto kaj aliaj publikaj okazoj ili parolas Putonghua, ankaŭ la lokaj amaskomunikiloj uzas Putonghua, sed inter familianoj ili parolas nur la dialekton, tio konsekvence ebligas ekzeston de la dialekto de generacio al generacio. Jen, lingvo vivas en parolado!

 

    Post 7-tagaj ferioj ni revenis al Pekino. La bopatro ankoraŭ estas en la hospitalo, la kuracisto diris, ke post kelkaj tagoj, kiam li resaniĝos, li povas reveni hejmen...

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio