Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Varmkora ĉina kamparanino Li Xinü
2012-01-30

de ZHANG LING

 


Li Xinü prizorgas sian bopatrinon serioze malsanan. 

 

    50-jara Li Xinü vivas en Changtang-vilaĝo de Jiangxi-provinco, suda Ĉinio. Ŝi estas amema patrino por siaj infanoj, sindonema kaj obeema bofilino por la bopatrino kaj helpema por la samvilaĝanoj.

 

    Filino: La patrino donas al mi la duan vivon

 

    "Kiam mi serioze malsaniĝis, mia patrino donis al mi konsolon kaj kuraĝigon. Kvankam ŝi ne povis antaŭvidi la rezulton, tamen en sia koro ŝi neniam forlasos min, eĉ nur restos strieto da espero." Jam pasis du jaroj, tamen kiam Jiang Chengqin menciis la patrinon, ŝi ankoraǔ ne povis sin deteni de plorsingultado.“Mia patrino estas la plej granda patrino en la mondo, ŝi donis al mi la duan vivon."

 

    Februare de 2008 Jiang Xieqin estis diagnozita kiel suferanto de uremio. Tio donis grandan malfacilon al la malriĉa familio. La hospitalo diris, ke por resanigi Jiang Xieqin necesas reno kontribuita kaj minimume 400 mil juanoj, sed se ŝi povas trovi taŭgan renon inter siaj sangparencoj, ŝi povas tuj ricevi la operacion kaj la kuracpago multe malaltiĝos. Por resanigi la filinon kaj ŝpari monon Li Xinü decidis kontribui sian renon al la filino. La ekzamenado montris, ke ŝia reno taŭgas por esti greftata al la filino, kaj tio plifirmigis ŝian decidon.

 

    Kiam oni demandis ŝin, ĉu ŝi ne timas malsukceson de la operacio, ŝi diris, ke ŝi ne multe zorgis pri tio, ĉar ŝi havas nur la deziron savi la filinon, por kiu ŝi volonte riskos sian vivon.

 

    Bopatrino: Dank'al la bofilino mi povas vivi ĝis hodiaǔ

 

    "Dank'al la bofilino mi povas vivi ĝis hodiaǔ," diris la 87-jara maljunulino, kiu kuŝas malsane sur la lito almenaŭ 10 monatojn jare. En pli ol 20 jaroj depost sia edziniĝo Li Xinü prizorgis la vivon de la bopatrino. Ĉiutage ŝi preparas por la bopatrino manĝaĵojn,lavas por ŝi vestojn, purigas ŝian ĉambron. Kvankam ŝi bezonis alies flagadon pro kontribuo de la reno, ŝi tamen neniam neglektis prizorgon al la bopatrino. La maljunuloj de la vilaĝo ĉiuj esperas, ke iliaj gefiloj lernos de Li Xinü.

 

    Foje iu maljunulino kverelis kun sia bofilino, kaj iris al Li Xinü plendi pri tio. Per siaj multaj kaj lertaj admonoj Li Xinü fine pacigis kaj reamikigis ambaŭ flankojn.

 

    Li Xinü ofte diris, ke ĉiuj maljuniĝos, kaj pro tio ĉiuj devas doni bonan ekzemplon respeki maljunulojn por la posteuloj.

 

    Najbaroj: Ŝi eatas helpema al ĉiuj

 

    "Ŝi akorde kunvivas kun la najbaroj, ŝi neniam kverelis kun aliaj, kaj ofte helpas ilin. Dum ŝia ripozo en hejmo post la operacio multaj najbaroj vizitis ŝin kun donacoj," diris Jiang Ribiao, direktoro de la vilaĝo.

 

    Akorda kunestado de vilaĝanoj estas bazo de la harmonia socio. En Ĉinio estas popoldiro, ke pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksma. Li Xinü havas intimajn rilatojn kun la najbaroj. Kiam ili iris aliloken pro aferoj, ili ofte konfidis sian hejman ŝlosilon al ŝi. "Ni fidas ŝin. Foje kiam mi malfrue revenis, ŝi helpis min per manĝigo de miaj kokoj," diris maljunulino Chen.

 

    Kiam ŝi vidis maljunulon portanta pezan aĵon, ŝi ĉiam alpaŝis por helpi. "Ŝia familio estas malriĉa, tamen ŝi ne estas kalkulema kaj avara. Ŝi ofte helpas aliajn, sed rifuzas iliajn rekompencojn."

 

    "Ne nur ŝi, sed ankaŭ ŝiaj familianoj estas honestaj kaj helpemaj," laǔdis ŝiaj najbaroj.

 

    Najbaro Guo Aizhen diris, ke kvankam ŝi kontribuis al sia filino renon kaj ne povas fari pezan laboron, tamen neniom reduktiĝis ŝiaj granda amo kaj helpemo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio