Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Historio de la kastelo Grésillon de la pratempo ĝis la 19-a jarcento
2012-01-19

    Historio de la kastelo Grésillon

 

    La kastelo Grésillon, kiu akceptas nun la esperantistojn de la tuta mondo, staras de tre longa tempo en la Baugé-aj pejzaĝo kaj historio.

 

    Ĝi fakte okupas privilegian lokon, ĉe la dorsflanko de la altebenaĵo, ĉe la kunfluejo de pluraj riveretoj: la rivereto de la Anserponto, tiu de la Kapucenoj, tiu de la Olda Fluo, kiuj formas la Altrée-rivereton.

 

    La prahistoriaj homoj, kiuj starigis je malpli ol unu km. birdfluge la belan dolmenon de la Kovrita-Ŝtono, unu el la plej gravaj en Anĵuo, verŝajne loĝis tie.

 

    Ĝis la 16-a jc., Grésillon dependis de la Rondelliere, posedaĵo de la familio Le Bigot, kiu entenis multajn reĝajn oficistojn kaj juĝistojn, ĉefe François Le Bigot.

 

    La unua nobeldomo estis konstruita ne longe post 1585. La tiama alirvojo ankoraŭ rekoneblas pro la taluso, kiu superstaras la herbejojn nun dependantajn de la Rodelliere, kiam oni iras sur la vojo al Pontigné.

 

    La unua komunuma lernejo

 

    En 1685, la sinjoro de Grésillon estis René de Charbonniere. Postsekvis lin la familio Commeau. Unu el ili, Pierre Commeau, aparta leŭtenanto de la Baugé-a seneskalejo, kunvokis en 1724 la ĝeneralan kunvenon de la korporacioj kaj grupoj de la loĝantoj, por starigi, laŭ la instigo de pastro Maignan, la unuan komunuman lernejon.

 

    Lia nepo, Pierre-Marie, estis reĝa prokuroro, poste urbestro dum la Konvencio, de 1792 ĝis 1794. Poste ni trovas lin juĝisto ĉe la tribunalo kaj ano de la subprefekta konsilio.

 

    Auguste Commeau, juĝisto ĉe la Baugé-a tribunalo, magistratano sub la dua Imperio, akceptis en Grésillon, en la tempo de la Restaŭrado, sian pranevon, Clément Myonnet, el la anĵua familio, kiu estis lernanto de 1824 ĝis 1829 en la Baugé-a lernejo, al kies fondiĝo kontribuis la praonklo Pierre Commeau, kaj libertempis en Grésillon, ĉe Auguste Commeau.

 

    Clément Myonnet, kiel karitatema personeco jam manifestiĝis per la honorpremio, kiun li ricevis elekte de siaj kamaradoj, estis la fondinto de la komunumo de la religiuloj de S-ta Vincento-de-Paŭlo.

 

    Centjara datreveno

 

    La centjaran datrevenon de lia morto oni festis en 1886, speciale per ceremonioj en la Angers-a katedralo, en Paris ĉe la ĉefdomo, strato Vaugirard. Kajeron de la komunuma revuo oni dediĉis al la restado en la Baugé-a regiono de la frato fondinto.

 

    En 1878, Auguste Commeau mortas senide kaj lia nevino, Valentine Chesneau de la Haugreniere, edzino de Laurent Ferriere de Coutrolles, heredas Grésillon. La familio Ferriere ludis ekde la 17-a jc. gravan rolon en la Baugé-a regiono. Justicoficistoj ĉe la seneskalejo, unu el ili estis deputito ĉe la leĝofara Asembleo, alia estis urbestro kaj transformis la centron de Baugé. Li taŭgordigis la Kastelo-placon, kiu havas lian nomon, kaj konstruigis la Justicpalacon kaj la malliberejon.

 

    Nobel-domo kaj -nomo

 

    Laurent Ferriere parencas kun multaj gravaj bienuloj kaj kastelanoj el la Baugé-a regiono. Liaj gepatroj akiris la nobeldomon per la aĉeto de nobeldomo de Coutrolles en Echemiré. Tial, gravas al la nova okupanto de Grésillon doni al tiu malnova loĝejo novan aspekton, ĉar estas la epoko de la florado de kasteloj laŭ la modo Ludoviko la XIII-a aŭ la transira stilo de la gotikaj formoj al la pure renesancaj formoj, kiel iniciatinto estis la fama arĥitekto René Hodé. Ni citu en la regiono la kastelon de Perray en Le Vieil-Baugé, Roche-Hue en Cheviré-le-Rouge, Grifferaie en Echemiré.

 

    La novaj posedantoj do penis transformi la malnovan kastelon de la 17-a jc., kiu, laŭ la kadastro de 1834, konsistis el unu-etaĝa ĉefkonstruaĵo, flankumita de du longaj aloj, sur la loko de la nuna kastelo. Tiu vasta rezidejo kaj ĝiaj kromkonstruaĵoj konsistigas la tutaĵon tre interesan laŭ arĥitektura vidpunkto.

 

    Sube estas kelkaj fotoj pri la kastelo Grésillon kaj homoj kiujn ĝi akceptis.

 

(el http://gresillon.org)

Redaktoro: Wang Lihua

 

    Printempa semajno

 

 
 
 
 
 
 
 
 
 

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio