Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rakonto pri lernejestro Zeng Chunsheng
2012-01-18

de Xu Weihan kaj Shen Wei

 


Zeng Chunsheng kaj lia lernejo 

 

    Zeng Chunsheng estas estro de la elementa lernejo Zhengxing, kiu troviĝas en profunda montaro en Pinghe-gubernio de Fujian-provinco. Li kun aĝo de 58 jaroj jam instruas 35 jarojn. Kvakam restos nur 2 jaroj por lia emeritiĝo, li ankoraŭ cerbumas pri disvolvo de la lernejo. Li volas en la venontaj 3 jaroj malfermi multmedian klasĉambron kaj komputilan lecionon, multigi sportajn instrumentojn kaj finkonstrui lernejanan pensionon kaj inviti pli da junaj instruistoj.

 

    Monkolekto por la lernejo

 

    La 2 blankaj domoj kaj gimnastikejo de la lernejo Zhengxing estas tre okulfrapaj pro la verdaj montoj kaj arboj en la ĉirkaŭaĵo. Antaŭe ĝi estis familia templo, kaj la mastro malavare fordonis por fari el ĝi lernejon.

 

    Pro altaj montoj la loko havas tre malfacilan trafikon. Komence la lernejo havis nur kadukan domon kun areo de 210 kvadrataj metroj. En 1996, vilaĝanoj konstruis ferbetonan domon por instruado, sed pro manko de mono, ili eĉ fenestrojn ne povis instali al ĝi. Vintre infanoj suferis malvermegon en ĝi. Tial Zeng klopodis ĉie por peti monhelpon kaj fine sukcesis akiri 1.3 milionon da juanoj. Per tiu monsumo li dekoraciis la klasĉambrojn, fondis stipendiojn kaj aĉetis komputilojn kaj librojn.

 

    Li rigardas lernantojn kiel siajn gefilojn

 

    Infanoj de la lernejo Zhengxing venas el 11 vilaĝoj. Zeng ellitiĝas ĉiutage je la 5-a horo, kaj se pluvas, li devas vesti sin per pluvmantelo kaj teni elektran poŝlampon kaj iri al vilaĝo 4 kilometrojn for de la lernejo por akompani la infanojn al la lernejo. Transpasante riveron, li dorsoportas la malgrandajn infanojn kaj tenante mane la grandajn. Post la lernohoroj, li eskortas ilin hejmen ĝis mallumiĝo.

 

 
Zeng Chunsheng akompanas infanojn al la lernejo.

 

    De post kiam la lernejo havis pensionon por fore loĝantaj lernantoj, Zeng Chunsheng restas en la lernejo pli ol 300 tagojn en ĉiu jaro. Li atendas la lernantojn ĉe la pordo ĉiumatene je la 7-a kaj dunona horo, kaj helpas ilin en ekzercado vespere de la 7-a ĝis la 9-a, kaj post la 9-a li kun aliaj instruistoj lavas vestojn por unuaklasaj infanoj. Zeng eĉ pagas lernolibrojn por malriĉaj lernantoj.

 

    Li ricevas respekton de vilaĝanoj kaj aliaj instruistoj

 

    Antaŭe pro malbonaj kondiĉoj la lernejo Zhengxing havis nur 80 lernantojn, kaj vilaĝanoj preferis sendi siajn infanojn al lernejoj ekster montaro. Sed nun, pro plibonigo de instalaĵoj de la lernejo kaj bonaj instruaj metodoj, ĝi altiras al si multajn lernantojn. Ĝi nun havas 8 instruistojn kaj 204 lernantojn, el kiuj 134 loĝas en la pensiono. Kiam oni demandis la junajn instruistojn kial ili volas labori tie, Lin Hongsong, unu el ili, diris, ke la personeco de Zeng lin kortuŝis kaj instigis, kaj li volas rekompenci la lernoestron per sia diligenta laboro.

 

    Intervjuo kun Zeng Chunsheng

 

    Ĵurnalisto: Kial vi volas fariĝi instruisto?

 

    Zeng(Z): En 1977 kiam mi diplomitiĝis el mezlernejo, mi ne havis difinitan vivcelon. Mi fariĝis instruisto pro manko de instruistoj en la lernejo. Starante sur podio antaŭ la infanoj mi sentis grandan respondecon. Mi deziras, ke ili iru ekter montojn. Gepatroj de la infanoj respektas min, tial mi ne devas vanigi ilian esperon.

 

    Ĵ: Dum la sinsekvaj 10 jaroj viaj lernantoj gajnis la unuan lokon inter la 5 elementaj lernejoj laŭ elzamenaj poentaroj. Ĉu vi havas specialajn instruajn metodojn?

 

    Z: Ne. Infanoj ne havas ŝancon iri ekter la montojn. Ili malfacile komprenas sciojn en la libroj. Mi uzas praktikan instruadon, ekzemple, kiam mi klarigas kiel kalkuli areon, mi kondukas ilin sur kampon, ke ili mezuru la areon de la kampo laŭ la lernita scio. Dum lernado de natursciencoj mi organizas lernantojn por kolekti specimenojn.

 

    Ĵ: Multaj lernejoj volas dungi vin pro via bona laborado. Kial vi ne akceptas?

 

    Z: Estas tre pura aero ĉi tie, kial mi eliru? Vilaĝanoj estas afablaj al mi kaj konfidas siajn infanojn al mi, kaj mi ne devas vanigi ilian esperon.

 

    Ĵ: Ĉu vi iam pensis pri via vivo post via emeritiĝo?

 

    Z: Mi ripozu. Sed se la lernejo kaj la vilaĝo bezonos min, mi helpos daŭre.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio