Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jarkunvenon okazigis Changzhou-a E-asocio
2012-01-17

 

 

    Posttagmeze de la 5a de Januaro de 2012 Changzhou-a Esperanto-Asocio okazigis jarkunvenon en Profesia kaj Teknika Altlernejo Liu Guojun en Changzhou, kiu estas la tradicia agado de la asocio ĉiujare. Pli ol 20 personoj ĉeestis la kunvenon. Estroj de Changzhou-a Federacio pri Sociaj Sciencoj kaj municipa oficejo pri eksterlandaj aferoj ĉeestis la kunvenon. S-ro Zhang Changjiang el la altlernejo kaj s-ino Chen Ye el Elementa Lernejo Dongfang raportis siajn E-instruadojn kaj E-aktivadojn en la pasinta jaro. S-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a E-asocio, resumis jarlaboron de la asocio kaj planis novjarajn laborojn. Changzhou-a E-Asocio en la pasinta jaro ne nur daŭrigis instruadon en la du lernejoj Dongfang kaj Liu Guojun, sed ankaŭ aktive kulturis E-instruistojn kaj studis pedagogion kaj partoprenis en seminario en Tianjin kaj renkontiĝo en Changxin por interŝanĝi E-instruon. Li ankaŭ konigis al ĉeestantoj okazon de la 9a Ĉina Kongreso de Esperanto en Hefei. La asocio estas honorita "elstara E-organizo" en la kongreso. En la kunveno oni ankaŭ diskutis pri ebleco okazigi IJK en Changzhou. S-ro Wang liangwei, estro de la altlernejo, esprimis subtenon al Esperanto. Estroj de la federacio kaj municipa oficejo alte taksis la rolon de la E-asocio en malfermo kaj reformado de la urbo. S-ro Zhang Budong, vicprezidanto de la federacio, diris, ke la asocio devas dependi de tiuj lernejoj kiel grandaj arboj por disvastigi Esperanton. S-ro Zhang Guojun, estro de ĝemelurba sekcio sub la municipa oficejo, esprimis respekton al esperantistoj kiuj persistas noblan idealon. S-ro Zhang Qunyuan, vicprezidanto de la asocio kaj vicestro de la altlernejo, prezidis la kunvenon. S-ino Liu Lixia, estrino de Elementa Lernejo Dongfang, s-ro Wu Jiandong, estro de Turisma kaj Komerca Altlernejo en Changzhou kaj s-ino Chen Wenhong, estrino de Elementa Lernejo Jinchuan, ankaŭ ĉeestis la kunvenon. Antaŭ tio oni vizitis la novan kvartalon de la altlernejo.

 

(Kontribuis Zhang Changsheng)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio