Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial kreskas divorco en Ĉinio (II)
2012-01-13

de CHU QI

 

    Kaǔzo de kresko de divorco

 

    Xu Anqi, esploristo de la Esplora Instituto pri Sociologio sub la Ŝanhaja Akademio de Socia Scienco, faris enketon inter 500 eksedziĝintoj, kiu montras, ke divorco pro eksteredzeca amrilato okupas 40% de la enketitoj, tiu pro malakordo de karakteroj 38%, tiu pro neplenumo de devo en familio 16%, tiu pro problemo de ekonomio, pro rilatoj kun parencoj kaj pro hazardlumo respektive 1% kaj tiu pro problemo de seksa vivo kaj pro transloĝiĝo de unu flanko al eksterlando respektive 3%.

 


Divorca atesto 

 

    Wu Changzhen, vicprezidanto de la Ĉina Jura Asocio kaj profesorino de la Ĉina Universitato de Politika Scienco kaj Juro, opinias, ke la kresko de divorco havas multajn kaǔzojn. Unue, virinoj divorcas por liberigi sin de la feǔda edzeco kaj havi liberan kaj feliĉan edzecon kaj spiritan vivon. Tiusence la divorco estas racia kaj kresko de divorco enkorpigas progreson de la socio. Due, malmultaj parvenuoj perfidas sian edzinon (edzon) kaj divorcas pro amorĉaso kaj flirtemo, tio estas abomenindaĵo de la socio. Tial oni ne povas rigardi la kreskon de divorco simple kiel bonan aǔ malbonan aferon.

 

    Ŝi diris, ke sekve de progreso de la socio oni havas pli da libereco en geedzeco. Ĉina leĝo pri edzeco preskribas, ke divorco estas libera kaj protektata de leĝo. Se la amo inter geedzoj ne plu ekzistas kaj amsento ne ripareblas, do divorco estas leĝe permesita. En Ĉinio oni garantias liberecon de divorco, sed ankaǔ malaprobas facilaniman divorcon.

 

    Yang Hangsheng, advokato de la pekina advokatejo Tongchuang, opinias, ke krom ŝanĝiĝo de la konceptoj pri edzeco kaj moralo, kaj influo de la socia kaj ekonomia disvolviĝo, la ĉefa kaǔzo de kresko de divorco estas, ke la postuloj de nuntempuloj pri edzeca kvalito multe superis tiujn de iliaj gepatroj. Divorco estas natura elekto, se la vivo post geedziĝo ne estas kiel ekspektata antaǔ la geedziĝo kaj la konflikto pro tio ne solveblas. Sed laŭ la tradicia koncepto pri edzeco, oni devas laǔeble savi ĝin, se ekzistas iom da ebleco pri ĝi.

 

    Yang opinias, ke ankaǔ la malgranda kosto de divorco estas kaǔzo de facila divorco. Laǔ difino de la ĉina leĝo pri edzeco, kiam geedzoj divorcas, iliaj komunaj posedaĵoj estu dividitaj inter ili, kaj juĝejo sekvas la principon pli multe konsideri rajtojn kaj interesojn de infanoj kaj virinoj. Tamen en la praktikado, kvankam juĝejo rajtas fari kontrolon de posedaĵoj, kiam malforta flanko ne bone scias konkretajn posedaĵojn de la alia, tamen la kontrolo pri transigitaj posedaĵoj ne estas facila afero.

 

    Yang diris: "Se la forta flanko transigis sian grandan parton de posedaĵoj, lia aǔ ŝia kosto por divorco multe reduktiĝis, kaj li aŭ ŝi ne tre bedaŭras la divorcon."

 

    Feliĉa edzeco devas esti lerta en solvo de problemoj

 

    "Ŝajne la perdo de divorco en materio ne estas tre granda, tamen ĝia kosto estas tre granda, precipe por familio kun infanoj. Familio sen patro aǔ sen patrino havas malbonan influon por karaktero de infanoj kaj ilia percepto al familio," diris Jiang Xiaojie, fakulo multjare okupiĝanta pri konsulto pri edzeca problemo.

 

    Ŝi atentigas, ke oni nepre devas serioze trakti geedziĝon. Simila kultura nivelo inkluzive de edukiteco kaj familia kultura fono estas bazo por interŝanĝoj post geedziĝo, la identa koncepto pri valoro povas teni edzecon en longa daŭro, racia distribuo de roloj en familio estas nemankigebla por feliĉa edzeco kaj ankaǔ reciproka kompletigo de karakteroj estas tre grava. Krome la geedzoj devas konsideri ankaŭ la bopatrajn familiojn.

 


Feliĉa familio 

 

    "Ne estas timinde, kiam aperas inter la geedzoj problemoj, grave por ili estas ellerni trakti kaj solvi ilin," diris Jiang Xiaojie. "Feliĉa edzeco ne estas senproblema, sed lerta en solvo de problemoj."(图 2)

 

    "Edzeco ne nur rilatas al privatuloj, sed ankaǔ estas starigo kaj aranĝo de la sociaj rilatoj kaj sistemoj," diris Jiang Xiaojie. "Por tio ne nur geedzoj devas profunde kompreni sian socian devon kaj respondecon en konsidero de la sociaj rilatoj, sed ankaǔ necesas starigi sociajn savan kaj kuracan sistemojn, ekz. rilata registara departemento devas fondi reton pri psikologia konsulto de edzeco por doni psikologian helpon al familioj kun problemoj."

 

    Nun multaj landoj pozitive aktivas por solvi edzecajn problemojn. Antaǔ nelonge Usono lanĉis la planon "Sana edzeco", kiu instigas partopreni en konsulto kaj trejno pri edzeco antaǔ divorco kaj post tio decidi divorcon aǔ ne. La Korea Respubliko praktikas "pripensan sistemon pri divorco", kiu difinas, ke juĝejo ne tuj faras juĝon post ricevo de peto por divorco kaj donas al eksedziĝontoj iom da tempo por denove konsideri, la tempo por familio kun infanoj estas 3 monatoj, kaj tiu por familio sen infano 1 monato.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio