Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial kreskas divorco en Ĉinio (I)
2012-01-13

de CHU QI

 

    En la lastaj jaroj, sekve de praktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo, la ĉina tradicia koncepto pri familia valoro alfrontas fortan defion kaj multiĝo de eksedziĝintoj fariĝis atentata fenomeno.

 

    Laǔ donitaĵoj de departemento de civila administrado, en la unua trimestro de la kuranta jaro 465 mil paroj da ĉinaj geedzoj divorcis, averaĝe ĉiutage pli ol 5 mil geedzoj disiĝis. La divorca proporcio de Ĉinio kreskas en 7 sinsekvaj jaroj.

 

    Rapidaj geedziĝo kaj divorco

 

    "Ni iam estis reciproke amanta paro, havis tre bonan komencon kaj ŝajne tre ardan amon. Tamen ĉio ĉi restas kiel en sonĝo," suspiris kun veo 30-jara Yanyan parolante sian malsukcesan edzecon. Ŝi diris, ke ŝi edziniĝis post 2-monata konatiĝo kun sia edzo, havis divorcan intencon malpli ol 3 monatojn post la edziniĝo kaj divorcis jam en la 4-a monato.

 


Mano en mano 

 

    Yanyan diris, ke ŝi konatiĝis kun sia edzo en aviadilo al Pekino. Ili ambaǔ ofice vojaĝis al alia loko kaj estas samaĝuloj, kaj pro tio ili plezure babilis dum 2-hora veturado kaj enamiĝis.

 

    Tamen estas neatendite por Yanyan, ke la humura, obeema kaj purema edzo antaǔ edziĝo fariĝis la kritikema kaj malgrand-anima post la edziĝo, kaj ofte okazis inter ili konfliktoj. Yanyan diris: "Preskaǔ ĉiuj mastrumaĵoj estis faritaj de mi, kaj li nur ludis sidante ĉe komputilo post reveno al hejmo. Malgraǔ tio li ĉiam estis malkontenta plendante, ke manĝaĵoj estis nebongustaj, vestoj nebone lavitaj..." Ŝajnas al ŝi, ke ŝia edzo estas dependema granda knabo. Tamen por amo ŝi toleris lin je la komenco.

 

    "Estas pli ekscese, ke nur se li aǔdis min telefone paroli kun viro, li senĉese pridemandis min kvazaǔ krimulon. Krom tio li ofte kontrolis mian poŝtelefonon kaj malpermesis al mi kontaktiĝi kun viroj. Mi estas societema kaj havas multajn geamikojn. Mi ne povas perdi amikojn pro mia edzo. Lia krudaj agoj superis la limojn de mia toleremo," kolere diris Yanyan.

 

    Pri la problemo de sia edzeco Yanyan petis opiniojn de siaj gepatroj. Yanyan diris, ke por la afero ŝiaj gepatroj venis al Pekino de sia hejmloko kun intenco pacigi la geedzojn. Tamen post kontaktiĝoj kun ŝia edzo ili esperis, ke Yanyan plej frue finos la edzecon. Subtenate de siaj gepatroj Yanyan tuj eksedziniĝis. Ŝi diris kun suspiro: "La ĉefa kialo de nia malsukcesa edzeco estas manko de profunda interkompreniĝo kaj hasta geedziĝo."

 

    Laǔ statistiko de ĉina departemento de civila administrado, en la jaro 1980 341 mil paroj da ĉinaj geedzoj eksedziĝis, en 1990 800 mil paroj, en 2000 1210 mil, en 2003 1331 mil, en 2005 1613 mil, en 2009 1713 mil kaj en 2010 1961 mil. El tio oni povas vidi, ke ĉinaj eksedziĝintoj rapide multiĝis.

 

    En aĝo-strukturo 22-35-jaruloj estas ĉefa homgrupo de eksgeedziĝantoj, la edzeco de 36-50-aĝuloj estas relative stabila, la divorca proporcio de pli-ol-50-jaruloj evidente malaltiĝis. En edukiteco, ju pli malalta estas instruiteco, des pli alta divorca proporcio, male, ju pli alta instruiteco, des pli malalta divorca proporcio.

 

    Teni edzecon por infano

 

    Antaǔ nelonge 55-jara Feng kaj lia edzino kviete eksedziĝis. Li diris, ke lia filo trapasis ekzamenon por eniri en bonan universitaton kaj li povas serĉi sian feliĉon.

 


Feliĉa familio 

 

    Feng diris, ke li kaj lia edzino estis kolegoj en la sama fabriko. Poste per memlernado li ricevis bakalaǔrecon, fariĝis ŝtatoficisto kaj nun li estas gvidanta kadro.

 

    Post sia ŝtatoficistiĝo li ofte revenis hejmen malfrue pro sociaj aferoj. Pri tio lia edzino estis tre malkontenta. Kiam li malfrue revenis, lia edzino kverelis kun li. Feng diris, ke li timis reveni hejmen kaj ofte loĝis en sia oficejo, kiam estis malfrue.

 

    Lia edzino estas laboristino kun elementlerneja instruiteco. En libera tempo ŝi malofte legas librojn kaj ĵurnalojn. Ofte estas, ke li legis libron kaj lia edzino rigardis televidon en alia ĉambro. Iliaj interŝanĝoj fariĝis pli kaj pli malmultaj. Feng diris kun suspiro, ke ili iam havis belan pasintecon kaj dolĉan vivon, sed nun ili havas preskaǔ nenian temon por paroli krom aferojn de sia filo.

 

    "Kvankam mia kolegino esprimis al mi korinklinon, tamen mi ne povis akcepti ĝin, neglektante miajn familion kaj filon. Mi timas, ke nia divorco malutilas al kreskado de mia filo. Tamen la vivo sufokis min kaj nenian esperon mi povas vidi," diris Feng.

 

    Antaǔ 5 jaroj Feng kaj lia edzino faris profundajn interparolojn kaj li diris al ŝi sian senton kaŝitan en la koro multajn jarojn. Komence lia edzino ne komprenis lin opiniante, ke li maldankeme deziras eksedziĝi kun ŝi pro sia rangleviĝo. Poste ŝi iom post iom konsciis, ke teni tian edzecon havas nenian signifon, kaj konsentis, ke ili eksedziĝos post studentiĝo de sia filo. Nun ili ne plu estas geedzoj, tamen ili vivas harmonie kiel gefratoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio