Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Qiu Jin,pioniro de la ĉina demokratia revolucio
2012-01-11

    Qiu Jin estas vaste konata en Ĉinio kiel pioniro de la demokratia revolucio en moderna Ĉinio. Ĉi-sube estas konciza rakonto pri ŝia mallonga vivo.

 

    Decido sin dediĉi al la patrolando

 


Qiu Jin 

 

    Qiu Jin (1875~1907) naskiĝis en la familio de altranga ŝtatoficisto de pluraj generacioj en la urbo Shaoxing de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. De sia infaneco, ŝi ŝatis poemon kaj prozon. Grandanima, malkaŝema kaj obstina, ŝi lernis en la knabineco ĉinan luktarton, ĉevalrajtadon kaj skemadon.

 

    En la jaro 1892, la patro de Qiu Jin estis sendita al Xiangtan de la provinco Hunan pro la ofico, kaj pro tio ŝia tuta familio transloĝiĝis al la loko. En la jaro 1896 Qiu Jin laŭ la decido de la patro edziniĝis al la familio Wang en Xiangtan. Ĉar la edzo Wang Tingjun laboris en Pekino, ankaŭ Qiu Jin iris tien kune kun la edzo. Sed la paro vivis neharmonie.

 

    Tiam, la 8-potenca Alianca Armeo (agresaj trupoj senditaj de Britio, Usono, Germanio, Francio, Rusio, Japanio, Italio kaj Aŭstrio) en la jaro 1900 invadis Ĉinion kaj la kontraŭimperiisma Yihetuan-movado malsukcesis. Qiu Jin propraokule vidis kaj persone spertis koruptiĝon de la kortego de Qing-dinastio kaj danĝeron de la ĉina nacio, kaj decidis sin dediĉi al savado de la patrolando.

 

    Partopreno en la revolucio

 

    En la jaro 1904 Qiu Jin rompis la katenon de la familio kaj per sia mono veturis al Japanio por studi en la virina lernejo en Tokio. Tie ŝi aktive partoprenis en la revoluciaj agadoj de la ĉinaj studentoj en Japanio, partoprenis en la iniciato de progresemaj organizoj, eldono de vulgaralingva ĵurnalo, propagando pri renverso de la regado de Qing-dinastio kaj pledo por egaleco inter viroj kaj virinoj. En marto de la jaro 1905 Qiu Jin revenis al la patrujo por prepari lernokotizon, kaj intertempe ŝi aliĝis al Guangfuhui*, rekomendite de Xu Xilin kaj aliaj. En julio de la sama jaro, ŝi refoje veturis al Japanio, kie ŝi renkontiĝis kun Sun Jatsen kaj aliĝis al Tongmenghui**, kaj estis elektita kiel estro de la Zhejiang-a filio de tiu organizo. Ĉe la fino de la sama jaro ŝi revenis al la patrujo por oponi kontraŭ la japanaj reguloj pri eksigo de ĉinaj studentoj.

 

    Malvenko de la ribelo

 

    En marto de la jaro 1906 Qiu Jin ekfunkciis kiel instruisto de la japana lingvo, higieno, fizikaj kaj naturaj sciencoj en la Unua Virina Lernejo de Huzhou, rekomendite de pluraj personoj. Kelkajn monatojn poste ŝi eksiĝis kaj vojaĝis al Ŝanhajo por prepari armitan ribelon kune kun siaj samideanoj kaj samtempe krei la ĵurnalon Ĉinaj Virinoj, pledante por egaleco inter viroj kaj virinoj. Komence de 1907, Qiu Jin servis kiel administranto de la Datong-a Sporta Normala Lernejo de Shaoxing. En la nomo kulturi sportajn instruistojn por elementaj lernejoj, la Datong-a Sporta Normala Lernejo trejnis fakte revoluciajn militistojn.

 

    Inter januaro kaj junio de la jaro 1907 Qiu Jin unuflanke ellaboris kune kun siaj samideanoj sekretan projeton kaj aliflanke sendis fidelajn intimulojn al diversaj lokoj por kontaktiĝi kun membroj de Guangfuhui. Ŝi plurfoje vojaĝis inter Ŝanhajo kaj Hangzhou, disvastigis la organizon Tongmenghui en grandaj lernejoj de la provinco Zhejiang kaj la urbo Hangzhou, varbis membrojn por Tongmenghui,oficiale fondis la armeon Guangfu, kaj proponis elekti Xu Xilin kiel ĝian estron. Ŝi kaj Xu Xilin interkonsentis, ke la Zhejiang-aj kaj Anhui-aj trupoj de la armeo kune libelos kaj atakos Nankinon. Sed pro denunco de perfidulo, Xu Xilin estis kaptita la 6-an de julio en Anqing de la provinco Anhui, kaj la ribelo pereis.

 

    Heroa martiriĝo

 

    En la 7-a de julio 1907 Zhang Cengyang, gubernatoro de la provinco Zhejiang, ordonis Gui Fu, prefekton de Shaoxing, aresti Qiu Jin. Informiĝinte pri la pereo de la ribelo en Anqing en la 10-a de julio, Qiu Jin ege malĝojis. Sciinte, ke soldatoj de Qing-dinastio alvenas, ŝi ordonis kaŝi armilojn, bruligi kajeron de nomlisto kaj disigi studentojn. Oni admonis al Qiu Jin sin kaŝi, sed ŝi firme decidis resti surloke.

 

    Posttagmeze de la 13-a de julio Gui Fu refoje ordonis al guberniestro Li Zhongyue kapti Qiu Jin. Kvankam Li Zhongyue admiris Qiu Jin pro ŝiaj klereco kaj eminenteco, tamen li estis devigita fari areston. Dum pridemandado en tribunalo posttagmeze de la 14-a Li Zhongyue eĉ aranĝis por ŝi sidlokon. Ili interparolis pli ol du horojn kiel mastro kaj gasto. En la sama vespero Gui Fu tion raportis al Zhang Cengyang, kaj la lasta tuj ordonis ekzekuti Qiu Jin surloke.

 

    En la 15-a, je la dua horo, Gui Fu sendis sian fidelan subulon superrigardi Li Zhongyue en ekzekutado. Je la tria horo, kiam Li Zhongyue vidis Qiu Jin, li diris al ŝi, ke li volus savi ŝin, sed tiam li jam povis fari nenion. Qiu Jin dankis Li Zhongyue kaj konfidis al li aranĝi ŝian funebraĵon. Poste, ŝi estis eskortita al ekzekutejo. Qiu Jin estis mortigita en la aĝo de 31 jaroj.

 

    Karmemoro pri ŝi

 

    En la sekvanta jaro post la morto de Qiu Jin, kelkaj ŝiaj amikoj enterigis ŝian kadavron ĉe la ponto Xileng en la urbo Hangzhou laŭ ŝia lasta deziro.

 

    Dum la vojaĝo en la urbo Hangzhou de la 16-a ĝis la 20-a de aŭgusto 1916, Sun Jatsen kaj lia edzino Song Qingling iris al la tombo de Qiu Jin por esprimi sian altan estimon kaj funebron.

 

 
Monumento de Qiu Jin

 

    En la jaro 1930 estis starigita en Shaoxing, kie Qiu Jin martiriĝis, la monumento pri heroino Qiu Jin kaj la kiosko Vento kaj Pluvo sur la kulmino de Fushan-monto por memori ŝin.

 


Malnova loĝdomo de Qiu Jin 

 

    En julio de la jaro 1942, Song Qingling laŭtis Qiu Jin en sia artikolo "Batalo de ĉinaj virinoj por sin liberigi", ke ŝi estas "unu el la plej respektataj revoluciaj martiroj". En aŭgusto de la jaro 1979, Song Qingling skribis por la memorhalo de Qiu Jin en Shaoxing: "...Ŝi sin dediĉis al la revolucio kaj ŝia nomo prikantatas de generacio al generacio."

 

    Ĉiuj verkoj de Qiu Jin estis kolektitaj en la libro Kolektitaj verkoj de Qiu Jin.

 

    ------------------------------------------

     Notoj:

    *Guangfuhui (la Societo de Restaŭrado), fama revolucia organizo en la lasta periodo de Qing-dinastio (1644~1911), fondiĝis en Ŝanhajo en la jaro 1903. Cai Yuanpei servis kiel ĝia prezidanto, kaj ĝia politika programo estis "Restaŭri Han-nacion, redoni la teritorion, sin dediĉi al la patrujo kaj retiriĝi post akiro de la merito".

    **Tongmenghui (la Ĉina Federacio de Lojaleco) estis la unua tutlanda politika partio de Ĉinio fondita de burĝaj revoluciuloj kun Sun Jatsen kiel la ĉefo en Tokio, Japanio, en aŭgusto 1905. Ĝi kaŭzis pereon de la imperio Qing en la jaro 1912 kaj akcelis fondiĝon de la Ĉina Respubliko, la unua respublika reĝimo de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio