Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Glacifala festivalo internacia en Jiuzhaigou, Ĉinio
2012-01-11


Inaŭguro de la festivalo 

 


Fremdlanda turisto en la festivalo 

 


Tibetaj bonzoj en la festivalo 

 

    La 9an de januaro ĉe la akvofalo Zhenzhutan, Jiuzhaigou en Sichuan-provinco, Ĉinio, inaŭguriĝis la Sepa Internacia Glacifala Turisma Festivalo, aranĝita de la registaro de Aba-gubernio de Sichuan. La ĉeftemo de la festivalo estas "mistera kaj fabela Jiuzhai".

 

    En la solenaĵo apud la glacifalo kolektiĝis kelkcent turistoj kaj lokaj hanoj kaj tibetanoj, kaj 150 ĵurnalistoj el 17 mediatoj de Ĉinio, Usono, Japanio, Britio, Germanio, Francio kaj aliaj landoj.

 

    La festivalo daŭros de januaro ĝis la fino de marto.

 

    La festivalo komencita en la jaro 2006 fariĝas pli kaj pli fama.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio