Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandanoj en hutong-oj de Pekino
2012-01-05

de GUO JIZAI

 


Fremdlandanoj loĝantaj en hutong-o 

 

    Multaj fremdlandanoj ĉu vojaĝantaj aŭ loĝantaj en Pekino tre ŝatas ĝiajn hutong-ojn. Se al ilia itinero mankas vizito al hutong-o, ŝajne la vojaĝo ne estas perfekta. Iuj el ili eĉ deziras loĝi en privataj hoteloj en hutong-oj. Multaj fremdlandanoj laborantaj aŭ studantaj en Pekino luas tie loĝejon. Antaŭ nelonge en hutong-o Ju’er mi hazarde renkontis kelkajn fremdlandanojn loĝantajn tie.

 

    Hejmo de fremdlandanoj en Pekino

 

    Hutong-o strikte ligiĝas kun la antikva arkitektura stilo de Pekino. En la antikva Pekino loĝkvartaloj formiĝis el la kvadrataj kortoj orde aranĝitaj, kaj tiujn kvadratajn kortojn interligas multaj mallarĝaj stratetoj, kiuj estas nomataj hutong-o. Hutong-o en Pekino havas historion de pli ol 800 jaroj. La kvadrataj kortoj en hutong-oj estis ĉefaj loĝejoj de malnovaj pekinanoj. Eĉ hodiaŭ en hutong-oj ankoraǔ perfekte konserviĝas vivkutimoj, moroj kaj kulturaj tradicioj de malnovaj pekinanoj.

 

    Hutong-o Ju’er situas en Dongcheng-distrikto de Pekino. Ĝi, longa je 400 metroj, havas historion de 400-500 jaroj. Tie antaŭe loĝis multaj ŝtatoficistoj kaj nobeloj. Hodiaŭ en hutong-o Ju’er ankoraŭ troviĝas multaj antikvaj kvadrataj kortoj, kiuj kune kun la gustoplena vivo en si altiras al si multajn fremdlandanojn. Promenante en ĝi oni foje kaj foje povas vidi blondharajn kaj bluokulajn eksterlandanojn.

 

    Ĉe la fino de hutong-o Ju’er hazarde mi renkontis germanan inĝenieron s-ron Bernard, kiu ĵus venis al Pekino el Berlino kaj engaĝiĝis en iu pekina arkitektura institucio. Li venis tien por lui loĝejon. Li diris, ke li ŝatas la vivetoson de hutong-o. “Mi opinias, ke hutong-o estas tre bona loko, kie la domoj estas antikvecaj, kaj post plibonigo al la endomaj instalaĵoj vivi ĉi tie estas tre oportune. En la antikvecaj kaj kvietaj kortoj kreskas herboj, floroj kaj arboj, plenkreskuloj ripozas kaj infanoj ludas. Hutong-o jam fariĝis reprezentanto de konstruaĵoj de Pekino kaj parto de la historio de Pekino.”

 

    Nun en hutong-o Ju’er vivas pli ol 200 familioj, inter kiuj 40 estas alilandaj. Ili venis el Britio, Usono, Francio, Germanio kaj Izraelo kaj laboras kiel funkciuloj de fremdlandaj kompanioj, raportistoj, studentoj kaj liberaj profesiuloj k.a. Ili prenas tiun vivkvartalon kun forta pekina trajto kiel sian hejmon en Ĉinio.

 

    Kong Baorui estas izraela raportisto, kaj lia nomo estas donita de lia ĉina amiko. Antaŭ sep monatoj li venis al Pekino kaj nun laboras por iu anglalingva ĵurnalo.

 

    Laŭ la propono de sia amiko li loĝiĝis al hutong-o Ju’er. Kvankam li venis al Ĉinio ne tre longe, tamen li jam povas paroli kun siaj najbaroj en la ĉina lingvo. Li diris, ke kvankam li ne tiel bone parolas la ĉinan lingvon, tamen liaj najbaroj ĉiam kun amikeco salutis lin. Li opiniis ke tieaj loĝantoj estas modestaj kaj gastamaj. Kaj pro tio li tre ŝatas tiun portempan hejmon en Pekino.

 


Fremdlandaj loĝantoj en kvardrata korto 

 

    “La najbaroj estas tre amikaj, ili ĉiam kun rideto salutas min. Kiam mi en la ne tiel lerta ĉina lingvo parolis kun ili, ili neniam rifuzis. Ilia amikeco kortuŝis min kaj estas motivo por mi loĝi ĉi tie.”

 

    Kong Baorui diris al mi, ke en la libera tempo li kutime vizitas kafejon nomatan Xiaoxin en tiu ĉi strateto, kies juna servisto ĉiam povas prepari kafon kun originala gusto. Li precipe ŝatas la fromaĝ-kukon de tiu kafejo, kies gusto, laŭ li, estas perfekta. La kvieta kaj komforta kafejo kun areo de kelkdekoj da kvadrataj metroj ĉiam sentigas lin kiel en hejmo.

 

    Amike kunvivas en hutong-o Ju’er la fremdlandanoj kaj tieaj loĝantoj. En libera tempo ili babiladas senĝene. Zheng Fengying, fruktvendistino en hutong-o Ju’er diris, ke la fremdlandanoj ofte vizitas ŝian vendbudon por aĉeti fruktojn kaj emas babiladi kun ŝi en la ĉina lingvo.

 

    Hotelo Qingzhuyuan

 

    Najbare de hutong-o Ju’er estas privata hotelo Qingzhuyuan, kiu havas nur 30 litojn. La dulita ĉambro kostas 210 juanojn. Ĝia mastrino Zhao Suhua diris, ke post ekfunkcio de la hotelo preskaŭ ĉiu ĉambro estas plene loĝata. Kiam mi iris intervjui, mi trovis, ke tie preskaŭ ĉiuj gastoj estas fremdlandaj. Junaj servistinoj en la flua angla lingvo respondis la demandojn de la gastoj.

 


Lerni fari ĉinan pladon. 

 

    Mi intervjuis britan turiston Christopherkaj lian amikinon, kiuj loĝis en la hotelo. Antaŭ tri semajnoj ili venis al Ĉinio kaj vizitis Ŝanhajon kaj Xi'an antaŭ alveno al Pekino. Ilia amiko rekomendis al ili la hotelon. Ili estas kontentaj pri la prezo kaj servo, precipe pri la loĝmedio de la hotelo.

 

    “La hotelo estas tre bona, tie la gastoj el diversaj landoj amike kunvivas kiel familianoj. Krome la servistoj estas komplezaj kaj la prezo nealta.”

 

    Hodiaŭ Pekino jam fariĝis moderna metropolo kun multaj ĉielskrapantoj kaj aŭtoj sur stratoj. Tamen dum la konstruado de la nova urbo, oni atentas la protektadon de hutong-oj. La urba registaro limigas la altecon de novaj konstruaĵoj en malnovaj kvartaloj kaj malpermesas laŭplaĉe larĝigi tieajn vojojn kaj malpermesas trapason de aŭtoj tra iuj hutong-oj. Post unutaga vojaĝado kaj laborado la gastoj kiel Christopher povas ĝui en la hotelo komfortan ripozon kaj malstreĉiĝon .

 

    Hodiaǔ en Pekino troviĝas pli ol mil hutong-oj, kiujn oni nomas vizitindaj lokoj enloĝeblaj. Kiel diris germana inĝeniero s-ro Bernard, hutong-o jam fariĝis parto de la tradicia kulturo de Pekino kajfenestro por eksterlandanoj koni la urbon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio