Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Qinghai-Tibeta Fervojo fariĝis "Verda ĉiela vojo" sur la altebenaĵo
2012-01-04

de HE WEI

 

    "De sia ekfunkciiĝo antaŭ kvin jaroj, la Qinghai-Tibeta Fervojo ne influis la ekologian medion de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, nek la ordinaran paŝtadon, transmigradon kaj naskadon de sovaĝaj bestoj kiaj tibetaj antilopoj kaj aliaj," diris sinjoro Xiao Hua, viĉdirektoro de la Qinghai-Tibeta Fervoja Kompanio, dum li estis intervjuita de raportisto antaŭ nelonge.

 

    La ekologia medio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas originala, unika kaj nestabila. Ĝi estas fonto de la Flava Rivero, Jangzi-rivero, Nujiang-rivero kaj la rivero Jalunzampo. Ĝi ankaŭ estas restadejo de tibetaj antilopoj, tibetaj azenoj, neĝaj leopardoj kaj aliaj raraj bestoj de Ĉinio. Tie la meza temperaturo estas 4-6 gradoj centigradaj sub la nulo. Se la vegetaĵaro estas damaĝita, estas tre malfacile kaj eĉ tute neeble rekreskigi ĝin. 

 

 
Trajno sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

 

    Ĉu ia damaĝo okazas al la blua ĉielo, verdaj herboj kaj tibetaj antilopoj pro la trajna sireno sur la Qinghai-Tibeta Fervojo? Jen estas fokuso, pri kiu ĉiam atentas amaskomunikiloj en- kaj eksterlandaj.

 

    "Por laŭeble protekti la ekologian sistemon ĉe la fervojo kaj la normalan vivon de la sovaĝaj bestoj, ni observis la ideon ĉefe atenti pri la medioprotekto dum nia konstruado kaj funkciigado de la Qinghai-Tibeta Fervojo," diris sinjoro Xiao Hua al la raportisto. Li diris ankaŭ, ke dum la konstruado de la fervojo oni protektis ĉiun el floroj kaj arboj sur la altebenaĵo, kaj la investo por medioprotektado atingis ĉirkaŭ 1.5 miliardojn da juanoj.

 

    Pro la specifa trajto de la naturo, la rezervejo Kekesili en la mezo de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas unu el la ĉefaj restadejoj de tibetaj antilopoj. La lokon trapasas la fervojo de miloj da kilometroj, sed estas ĝojinde, ke dum la konstruado kaj funkciigado de la fervojo oni alprenis rimedojn por cedi vojojn al tibetaj antilopoj.

 

    "En la tuta linio de la Qinghai-Tibeta Fervojo oni konstruis 33 pasejojn por sovaĝaj bestoj. Tio estas senprecedenca en grandaj konstruadoj en Ĉinio," klarigis sinjoro Xiao Hua. Dum la laboro konstrui kaj ripari la fervojon, kiam oni vidas tibetajn antilopojn kaj aliajn sovaĝajn bestojn transmigri aŭ generi, ili kutime tenas sin malproksime, retiriĝas aŭ ĉesigas portempe la laboron por eviti ĝenon al ili.

 

    Rigardante eksteren tra la fenestroj de trajno, la pasaĝeroj povas vidi ĉe la vojo starigitajn tabulojn kun la skriboj: "Atentu! Ĉi tie troviĝas antilopoj." "Ni iros en la pasejan regionon de sovaĝaj bestoj".

 

 
Tibetaj antilopoj trairas sub la ponto de la fervojo.

 

    Al la raportisto diris lokomotivisto Li Jingui, kiu dum jaroj veturadas sur la Qinghai-Tibeta Fervojo, ke de junio ĝis aŭgusto ĉiujare li ĉiam vidas de Wudaoliang ĝis Ĉuma-rivero en la rezervejo Kekexili, ke aroj da tibetaj antilopoj revenas de lagoj Zhuoga kaj Suno post la naskado. Ili trapasas la verdajn pasejojn libere kaj ĝojplene kune kun siaj novnaskitoj.

 

    "Dum la lastaj jaroj, la sumo de migrantaj tibetaj antilopoj evidente multiĝis," diris sinjoro Xiao Hu, vicestro de la administra buroo de la rezervejo Kekexili. Post la ekfunkciado de la tuta Qinghai-Tibeta Fervojo, la nombro de tibetaj antilopoj en kaj ĉirkaŭ la regiono Kekexili altiĝis de kvindek mil en la jaro 2006 al ĉirkaŭ sesdek mil.

 

    La raportisto vidis ĉe la ponto super Ĉuma-rivero de la Qinghai-Tibeta Fervojo, ke dense plantiĝas vegetaĵoj facile kreskantaj sur la altebenaĵo, kaj la bonaj plantoj jam atingis altecon de 30 centimetroj. Rigardante la verdajn vegetaĵojn, sinjoro Wang Zhiwei, direktoro de la Fervoj-serva Kompanio Yufen diris ĝojplene: "Dum tri jaroj ni investis pli ol okcent mil juanoj por provi herbplantadon ambaŭflanke de la fervojo. Pli ol 80% el la plantaĵoj viviĝis kaj la rezulto estas evidente tre bona."

 


Trajno veturas inter blua ĉielo kaj verda rivero. 

 

    "La mediprotekta laboro neniam malstreĉiĝis post la ekfunkciiĝo de la fervojo." Sinjoro Miao Xiaohua diris, ke ĝis nun la verdigita zono laŭlonge de la fervojo kun longeco de 675 kilometroj kaj areo de ĉirkaŭ 5.6 milionoj da kvadrataj metroj konsistigas 31% de la tuta longeco de la fervojo, kaj pro tio ĝi meritas la nomon "Verda ĉiela vojo

 

    La rezulto de monitorado montras, ke la akvo ellasita de la traktejo de malpura akvo de Tuotuo-rivero ĉe la Qinghai-Tibeta Fervojo jam atingis la duan gradon laŭ normo de uzebla akvo en homa vivo. Tio protektas la fonton de Jangzi-rivero, la Flava Rivero kaj Lancangjiang-rivero kontraŭ poluriĝo. La parta konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo en la regiono Gela akiris la plej altan premion de medioprotektado-- titolon de "Medi-amika konstruo de la lando" en 2008.

 

    "Ĝis nun sur la Qinghai-Tibeta Fervojo okazis neniu akcidento kaŭzinta damaĝon al la ekologia medio, kaj efektiviĝis la celo de verda laboro senellasa kaj senpolucia, kaj la fervojo jam fariĝis medioprotekta kaj homanisma vojo," diris sinjoro Miao Xiaohua.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio