中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Aisihaiti ·Kelimubai: Xinjiang estos pli stabila kaj harmonia
2011-03-18

de ZHU JINGCHAO

 


Aisihaiti · Kelimubai  

 

    En la 4-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK Aisihaiti · Kelimubai, prezidanto de la Komitato de ĈPPIK de la Xinjiang-a Ujgura A ŭtonoma Regiono, diris, ke kun profundiĝo de la helpoj el la Centra Komitato de la Partio, el diversaj provincoj, urboj kaj ministrejoj kaj pliboniĝo de la konstruo de la popola vivo en Xinjiang, estos pli kaj pli alta la feli ĉ-indico de ties loĝantoj kaj la socio estos pli kaj pli stabila kaj harmonia.

 

    Aisihaiti · Keleimubai diris, Xinjiang jam fondis bonan bazon por plirapide sin disvolvi. En 2010 la Centra Komitato de la Partio okazigis laborkunsidon en Xinjiang. Post tio 19 provincoj kaj municipoj komencis novajn helpadojn al la regiono, nun la ekonomio kaj socio de la regiono eniris en la novan periodon.

 

    La ŭstatistike, ke en 2010 la totala produkta valoro de Xinjiang per 541.8 miliardoj da juanoj trapasis la mejlŝtonan sojlon de 500 miliardoj da juanoj, kaj samtempe ĝia pokapa produktvaloro unuafoje superis 3000 usonajn dolarojn.

 

    La donitaĵoj de la a ŭtonoma registro montras, ke en 2010 la financaj enspezoj de Xinjiang unuafoje rompis cent miliardojn da juanoj je 34% , pli alte ol tiu en la pasinta jaro, kaj la pokapaj enspezoj de lokaj komparanoj kaj paŝtistoj atingis 4642 juanojn, je 19.6% kreskis kompare kun tiu en la pasinta jaro kaj je 4.7% pli alta ol la meznombra kresko de la tuta lando.

 

    Lastjare kun la paŝo-post-paŝa fortiĝo de la sindisvolv-kapablo kaj helpita de aliaj lokoj estas fortiĝantaj la konstruado pri popola vivo en Xinjiang. Pli kaj pli multaj popoloj profitiĝis de la politiko "plifortigi la disvolvon".

 

    Oni informiĝis, ke ĝis la fino de 2010 la novkonstruitaj loĝdomoj por komparanoj estis 190 mil kaj tiu por paŝtistoj 20000, kio reciproke plenumis 27% kaj 20% de la ĝenerala tasko de la kvin-jara plano. La registaro ĉiujare disponis pli ol 1 miliardojn da juanoj por helpi emeritojn kaj enlistigis 300 mil emerititojn en la emerituran sistemon. La registaro anka ŭ helpis anojn de nul-dungiĝadaj familioj trovi okupon, kaj sub ĝia helplo 75 mil diplomiĝintoj de pasintaj jaroj el universitatoj a ŭ profesiaj kolegioj sukcese trovis laboron. En tiuj jaroj anka ŭ solviĝis la problemoj pri malfacila kuracado kaj multekosteco de kuracado. E ĉ dulingva edukado aplikiĝis en infanĝardenoj.

 

    Aisihaiti Kelimubai diris, en Xinjiang la socio estas stabila kaj estas atendinde, ke Xinjiang fariĝu pli kaj pli harmonia kaj stabila.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688