中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Han Qide: Multe progresis la ĉina demokratia politiko
2011-03-15

de XING LIYU

 

 

 

    La 6-an de marto en la 14-a kunveno de la 12-a Centra Konstanta Komitato la societo "Jiusanxueshe" Han Qide vicprezidanto de la konstanta komitato de TPK kaj prezidanto de la centra komitato de la societo Jiusanxueshe diris, ke la ĉina demokratia politiko multe progresis.

 

    Han Qide diris, ke la jaro 2011 estas la komenco por la 12-a Kvinjara Plano de Ĉinio, en tiu jaro Ĉinio jam eniris la ŝlosilan periodon por ĉiuflanke konstrui bonhavan socion. Nun forte ŝanĝiĝis la situacio enlanda kaj internacia. Ĉinio frontas al la historia ŝanco kaj samtempe vizaĝas al multaj defioj kaj riskoj. Ĉifoje Ĉinio kiel eble plej rapide transportis siajn popolanojn el Libio, kio montris sian respondecon kaj internacian influ-havon. Samtempe signifas, ke Ĉinio devas porti sur sin pli multan respondecon por la internacia komunumo. Nun ĉinaj ekonomio kaj socio multe progresis, tamen la solvoj de la problemoj de inflacio, socia stabileco kaj popola vivo ankoraŭ havas ne malgrandan premon.

 

    Han Qide diris, ke ĉinoj zorgas pri TPK kaj ĈPPIK, la socio donas pli kaj pli grandan atenton al la du sesioj. TPK kaj ĈPPIK ludas gravan rolon en konservo de la socia stabileco. Proponoj kolektiĝis per TPK kaj ĈPPIK kaj aliaj kanaloj. La kanaloj por prezenti proponojn estas senbaraj, multe progresis la demokratia politiko. Nun plejparto de la membroj de la societo "Jiusanxueshe" estas TPK-reprezentantoj de kaj ĈPPIK-membroj, nun ni devas pli bone utiligi la platformon de la supremenciitaj konferencoj por pli aktive proponi kaj sugesti por nia socia disvolvo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688