中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Por la unua ŝtatnivela modela zono de malaltkarbona ekonomio de Ĉinio
2011-03-15

de DING ZHIJUN

 


Li Haitao intervjuata

 

    “Preni la regionon Granda Xing'an-montaro kiel la unuan ŝtatnivelan modelan zonon de malaltkarbona ekonomio de Ĉinio celas la ŝtatan ekologian sekurecon kaj trakti tuttergloban ŝanĝiĝon de klimato. Ni nepre plenforte akcelos la laboron laǔ ŝtata plano.” Diskutante pri la laborraporto de la registaro Li Haitao, TPK-reprezentanto kaj sekretario de subprovinca kompartio de la regiono Granda Xing'an-montaro, detale parolis pri la projekto konstrui en la regiono Granda Xing'an-montaro la unuan ŝtatnivelan modelan zonon de malaltkarbona ekonomio.

 

    En la lasta decembro ŝtatnivela regiona strategia projekto “Projekto pri ekologia protekto kaj ekonomia transformo de arbara regiono en Granda Xing'an-montaro” estis sankciita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Tio markis, ke la regiono Granda Xing'an-montaro en la nordorienta Ĉinio fariĝis la unua ŝtatnivela modela zono de malaltkarbona ekonomio de Ĉinio.

 

    Li Haitao diris: “En la venontaj 5 jaroj ni metos akcenton sur sisteman konstruadon de malaltkarbonaj industrioj, ekspluatadon kaj utiligon de malaltkarbonaj energioj, kulturadon de malaltkarbona arbaro, konstruadon de malaltkarbona vivo kaj levon de malaltkarbona kapablo. Ni realigos ĉefe malaltkarbonajn ekzemplajn projektojn kaj konstruos 10 mil hektarojn da arbaro sorbanta karbonan dioksidon, penados por malaltkarboniĝo de ekonomiaj aktivadoj, kreivo de malaltkarbonaj teknikoj, kreivo de malaltkarbona sistemo, publikigo de malaltkarbona partopreno, ekologiiĝo de malaltkarbona civilizacio por konstrui ŝtatnivelan modelan zonon de malaltkarbona ekonomio kun trajto de arbara regiono kaj internacia influo. Ni klopodos por ke regionaj totala produktokvanto, budĝetaj kaj eksterbudĝetaj enspezoj kaj pokapa disponebla enspezo de loĝanto en urboj kaj urbetoj respektive atingu 20 miliardojn da juanoj, 2 miliardojn da juanoj kaj 24 mil juanojn en 2015.”

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688