de CHEN JIANLI
La 6-an de marto, 5 virinaj komitatanoj de la 4-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) vizitis la Pekinan Sunan Vilaĝon pri Infanaj Edukado kaj Konsultado (ĝia mallongigo estas Suna Vilaĝo) situantan en antaŭurbo de Pekino. Ili faris enketon kaj vizitis la infanojn, instruistojn kaj laborantojn en tiu vilaĝo.
La Suna Vilaĝo adoptas ĉefe infanojn de malliberuloj kaj funkcias per la socia oferado. La unua Suna Vilaĝo de Ĉinio estas konstruita en Shaanxi-provinco en la jaro 1996. Nun ekzistas entute 7 Sunaj Vilaĝoj en Ĉinio kaj tie vivas ĉirkaŭ 500 infanoj.
Ĝis nun, la Sunaj Vilaĝoj en Ĉinio monhelpis pli ol 4000 infanojn. La komitatanoj esperas koni la vivan kaj edukadan situaciojn de la infanoj kaj la modelon kaj proceduron de orfo-adoptado per surloka enketo por liveri kelkajn proponojn pri batalado kontraŭ ŝtelado kaj vendo de infanoj, kaj savado de almozpetadaj infanoj.
La instruistoj kaj prizorgantoj de la infanoj estas volontuloj kaj oni nomis ilin "bonkoraj patrinoj".
Komitatanoj de ĈPPIK donacas donacon al infanoj |
|
Komitatano Zhang Xiaomei kaj infano |
|
La estrino de tiu ĉi vilaĝo Zhang Shuqin (maldekstre) konigas staton de Suna Vilaĝo |
|
Komitatanoj gustumas fragon produktitan en Suna Vilaĝo |
|
Komitatanoj kune amuziĝas kun infanoj |
|
Komitatanoj kune amuziĝas kun infanoj |
|
Komitatano kaj infano |
|
Komitatanoj donis donacon al Suna Vilaĝo |
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|