中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Gajno de digno de kamparano-laboristoj en urboj montris ĉinan disvolviĝon kaj progreson
2011-03-14

de ZHANG YUNLONG

 

    Estas neatendite por Cheng Qinglai, kiu antaǔ nelonge venis al Wujin de Jiangsu-provinco por labori, ke 7 tagojn post prezento de la peto pri malkara luebla domo li sukcesis lui domon de 40 kvadrataj metroj kun vestoŝranko, libroŝranko, lito, fridujo, klimatizilo kaj lavmaŝino.

 

    Ĝenerale oni devas pagi 800 juanojn por lui tian domon kaj Cheng Qinglai luis ĝin per 200 juanoj. Tio faris lin tre kontenta, li diris: “Mi finfine havis la senton trovi mian hejmon”.

 

 
Kamparano-laboristoj ĵus venintaj al urbo

 

    Cheng Qinglai laboris ekster sia hejmloko 5 jarojn. Antaǔe por ŝpari monon li kune kun alia homo luis ĉambron. Dank’ al la politiko pri malkara luebla domo li retrovis sian dignon en urbo for de sia hejmloko.(图1)

 

    Kun paŝoj de ĉina reformado la nombro de kamparano-laboristoj atingis 240 milionojn kaj ili jam fariĝis grava konsistiga parto de ĉinaj industriaj laboristoj kaj forto por moderniga konstruado. Tamen en tre longa periodo ili estis rigardita de urbanoj kiel eksteruloj kaj ne povis ĝui kiel urbanoj diversajn servojn kaj riĉfontojn, ekzemple luado de domo liverita de la registaro, edukado de infanoj ktp.

 

    Nun sekve de disvolviĝo de ĉinaj ekonomio kaj socio, kaj plia atento de la registaro al problemo de popola vivo, la pozicio de ĉinaj kamparano-laboristoj evidente altiĝis kaj ili ricevis pli multan respekton en urboj.

 

    Havi relative fiksan loĝejon en urbo estas sonĝo de multaj kamparano-laboristoj. Nun la ĉina registaro senĉese antaǔenpuŝas kaj grandigas konstruadon de garantiaj loĝdomoj por homoj kun mez- kaj malalta enspezoj. En Chongqing, Suzhou kaj pli kaj pli multaj urboj kamparano-laboristoj povas lui domon liveritan de la registaro.

 

 
Garantia domo de Shenzhen en konstruado

 

    Ĉina registaro planas konstrui 36 milionojn da apartamentoj de garantia domo en venontaj 5 jaroj por ke ĝia proporcio en urboj kaj urbetoj de Ĉinio atingu 20%.

 

    Laǔ konigo de koncerna departemento 80% de la infanoj de kamparano-laboristoj venintaj al urboj kune kun siaj gepatroj akceptas senpagan devigan edukadon en publikaj mez- aǔ elementaj lernejoj en urboj kaj urbetoj. Samtempe multaj urboj komencis pensi pri fiksloĝiĝo de kamparano-laboristoj. En Guangdong-provinco pli ol 100 mil kamparano-laboristoj havis fiksan loĝejon en urboj kaj urbetoj per akumulado de poentoj. Ankaǔ Shaanxi, Congqing, Ningbo, Chengdu kaj aliaj lokoj ellaboris rimedojn pri reformado de censregistra sistemo.

 

    TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj ĉeestantaj en Pekino la du sesiojn parolis pri sia atento al problemo de kamparano-laboristoj. Mei Xingbao, ĈPPIK-membro kaj eksprezidanto de la Dongfang-a Kapitala Administra Kompanio, diris, ke en la lasta jaro enspeza stato de kamparano-laboristoj multe pliboniĝis kaj protekta nivelo por rajtoj kaj interesoj de kamparano-laboristoj multe leviĝis.

 

    Mei diris ankaǔ: “Nun iuj industrioj transiĝis de orienta parto de Ĉinio al la okcicenta, kaj leviĝas industrioj en la meza parto, tio ĉi utilas al kamparano-laboristoj elekti laborlokon.”

 


TPK-reprezentantino Zhu Xueqin 

 

    Estas ĝojiga por Zhu Xueqin, TPK-reprezentantino kaj kamparano-laboristino el Jiangsu-provinco, ke kamparano-laboristoj povas lui malkarajn lueblajn domojn en urboj. Ŝi diris: “Forigi diferencon inter urboj kaj la kamparo kaj ĝuigi al kamparano-laboristoj traktadon de urbanoj havigis al kamparano-laboristoj dignon.”

    Ĉina “Dekdua Kvinjara Plano” penados por realigi sampaŝan kreskadon de civitanaj enspezoj kaj ekonomio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke Ĉinio daǔre solvos realajn problemojn de kamparano-laboristoj, precipe tiujn pri laborigo, deviga edukado kaj trejnado de kamparano-laboristoj kaj iliaj infanoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688