中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Alilandaj vehikloj pri la raporto pri la registara laboro
2011-03-14

de YI BIAN

 
 
Ĉefministro Wen Jiabao faras raporton pri la registara laboro.
 
 
Alilandaj raportistoj en la sesio de TPK kaj ĈPPIK

 

    Antaŭtagmeze de la 5-a de marto inaŭguriĝis la 4-a Sesio de la 11-a TPK, kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara laboro. Tio vekis grandan atenton el alilandaj vehikloj.

 

    La usona gazeto Forbes opinias, ke la ĉina registaro esprimis trakti inflacion por ke pli da popolanoj ĝuu fruktojn de ekonomia kreskado. En la artikolo estis citita la raporto de Wen Jiabao pri la registara laboro, ke la ĉina registaro klopodos por ke laborista kaj kamparana klasoj ĝuu pli da fruktoj alportitaj de disvolviĝo, plenforte traktos inflacion, en kiu sin kaŝas faktoroj kaŭzantaj nestabilecon de la socio, kaj trovos pli stabilan kaj daŭrigeblan disvolviĝon.

 

    La brita disaŭdiga korporacio BBC (The British Broadcasting Corporation) citis la raporton de Wen Jiabao pri la registara laboro, ke Ĉinio rigole superregos inflacion kaj atakos koruptiĝon por garantii la socian stabilecon.

 

    La raporto montras, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris en la 5-a de marto raporton pri la registara laboro al ĉ. 3 mil TPK-reprezentantoj el diversaj lokoj de Ĉinio. Laŭ lia raporto, en la venonta jaro Ĉinio celas superregi inflacion sub 4% kaj teni ekonomian kreskon je 8%.

 

    Raportisto el la korporacio en Pekino esprimis, ke en la raporto pri la registara laboro estas plej gravaj politikoj de Ĉinio, kaj la 10-taga sesio de TPK decidos la sekvantan Kvin-jaran Planon de disvolviĝo de la ĉinaj ekonomio kaj socio. Ĉinaj ŝtataj gvidantoj esperas akceli daŭrigeblan disvolviĝon de la ĉina ekonomio pere de stimulado de la enlanda konsumado.

 

    En la 4-a de marto la korporacio publikigis artikolon kaj diris, ke unu el la plej gravaj taskoj de la 4-a Sesio de la 11-a TPK estas decidi la sekvantan Kvin-jaran Planon de disvolviĝo, tiu plano donos gravan influon al Ĉinio kaj eĉ al aliaj landoj de la mondo.

 

    Ankaŭ la brita Reuters donas atenton precipe al la vortoj "stabileco" kaj "ekvilibro".

 

    Ĝia raporto montras, ke la ĉina registaro rigore superregos inflacion, tio gvidos la duan grandan ekonomian komunumon de la mondo al pli ekvilibra kaj pli medi-protekta disvolviĝo.

 

    La artikolo diras, ke la traktado al kresko de la prezoj de manĝaĵoj, loĝdomoj ktp estas ne nur ekonomia problemo por la reganta partio de Ĉinio, sed ankaŭ rilatas al la stabileco kaj disvolviĝo de la socio. Pro tio strebado al pliekvilibra ekonomia kreskado fariĝis fokusaj vortoj en la raporto de ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri la registara raporto.

 

    Raporto farita de The Canadian Press opinias, ke "feliĉo" estas kerna vorto de la ĉina registaro por la kuranta jaro. Kaj la ĉi-jara TPK foje-refoje akcentas kiel superregi inflacion, redukti poluadon al la medio kaj juste distribui riĉaĵojn.

 

    La raporto citas Wen Jiabao, ke nepras preni altigon de la nivelo de la popola vivo kiel starpunkton de reformado, disvolvo kaj stabileco, kaj garantii, ke popolanoj kontentiĝu pri la vivo kaj laboro por ke la ŝtato ĝuu longtempajn prosperon kaj stabilecon.

 

    Ankaŭ la usona disaŭdiga kompanio ABC montras en sia artikolo, ke la unua grava diskuta temo de la ĉina registaro estas ekonomia disvolviĝo.

 

    La artikolo opinias, ke la ĉi-jara TPK akcentas, ke la registaro devas kaj teni ekonomian kreskadon kaj superregi inflacion. Samtempe la ĉina registaro prenas ankaŭ medi-protektadon kiel gravan celon de disvolviĝo, kaj esprimis akiri atingojn unue en la kampoj de klimataj ŝanĝiĝoj, ellaso de varmodomaj gasoj, fuelo-ŝparado k. a.

 

    Krome, la brita ĵurnalo Financial Times, la franca novaĵ-agentejo AFP (L'Agence France-Presse), la japana novaĵ-agentejo Asahi Shimbun kaj aliaj alilandaj vehikloj raportis en la unua tempo pri la raporto de ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri la registara laboro.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688