中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Stabiligo de varprezo kiel ĉefa tasko de ĉina registaro kaǔzis varman diskuton
2011-03-14

de LIU PENGFEI

 
Wen Jiabao faras raporton pri laboro de la registaro.

 

    Matene de la 5-a de marto inaǔguriĝis en la Popola Halo de Pekino la 4-a Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en laborraporto de la registaro, ke oni nepre prenos stabiligon de varprezo kiel ĉefan taskon de makroskopa reguligo, limigos ĉi-jaran pliigan proporcion de la ĝenerala nivelo de konsuma prezo de loĝantoj je ĉirkaǔ 4%.

 

    Ĉina registaro emfazis en sia laborraporto, ke oni devas starigi kaj kompletigi kunligan sistemon de socia helpo, garantia normo kaj pliiĝo de varprezo ĉefe per ekonomia kaj leĝa rimedoj kaj per necesa administraciado kiel akcesora rimedo por ke la kresko de varprezo ne influu regulan vivon de popolanoj kun malalta enspezo.

 

    Dum ĉi-jaraj du sesioj multe parolataj estis domprezo, CPI, normo de la imposto pri personaj enspezoj, enspeza distribuo, politiko pri limigita aĉeto, minimuma salajro, distribuo de riĉfonto de medicino kaj eduko, sistemo pri registro de loĝantaro, kontraǔleĝa rekvizicio de tero, problemoj pri agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, sekureco de nutraĵoj kaj medikamentoj, koruptiĝo, socia garantio k.a.

 

    En la 5-a de marto, la 1-a tago de inaǔguro de la 4-a Sesio de la 11-a TPK, multaj alilandaj amaskomunikiloj raportis, ke problemoj pri popola vivo okupas duonon de la 10 fokusaj temoj de la du sesioj. “Feliĉo” estas vorto plej multe aperinta en raportoj de ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj. En la komenca jaro de la Dekdua Kvinjara Plano ĉina GDP troviĝis en la dua loko de la mondo, tamen Ĉinio ankoraǔ alfrontas problemojn de disvolvaj neekvilibro, neakordeco kaj malforta daǔrigebleco. Dum la du sesioj la voĉo konstrui feliĉan Ĉinion superis tiun por GDP.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688