中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Laborraporto de la registaro atentas popolan vivon
2011-03-14

de RUAN YULIN

 

 
Wen Jiabao faras laborraporton de la registaro.

 

    Varprezo, domprezo, vivtenado de maljunuloj, kuracado, edukado, socia garantio kaj aliaj temoj pri popola vivo estis plej multe parolataj dum ĉi-jaraj du sesioj. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao multfoje parolis pri la popola vivo en la registara laborraporto. Tio enkorpigis atenton de la ĉina registaro al vivo de la popolanoj.

 

    Pri problemo de varprezo la registara raporto diras: Oni devas ĝuste antaǔvidi merkaton, firme bridi tendencon de altiĝo de varprezoj, garantii produktadon kaj provizadon de ĉefaj agrikulturaj produktaĵoj, bazaj vivbezonaĵoj kaj gravaj viv- kaj produktaj rimedoj. Wen Jiabao emfazis, ke nepre ne influiĝu normala vivo de popolanoj kun malalta enspezo pro altiĝo de varprezoj.

 

    Pri grandigo de konsumo Wen Jiabao diris, ke la registaro daǔre multigos elspezon por plibonigi kaj grandigi konsumon, kaj altigos subvenciojn al loĝantoj de urboj kaj urbetoj kun malalta enspezo kaj kamparanoj.

 

    Pri altigo de enspezo de kamparanoj la raporto diras, ke oni devas garantii provizadon de agrikulturaj produktaĵoj kaj altigi enspezon de kamparanoj per multaj kanaloj. La registaro daǔre plenumos la politikon pri plej malalta aĉetprezo de grenoj: ĉi-jare la plej malalta aĉetprezo de tritiko altiĝos je 5-7 juanoj po 50 kilogramoj , kaj tiu de rizo je 9-23 juanoj po 50 kilogramoj.

 

    Pri edukado la raporto diras, ke la registaro multigos riĉfontojn por antaǔlerneja eduko por solvi problemon pri manko de infanĝardenoj. Oni devas efektive garantii al infanoj de kamparano-laboristoj, ke ili ricevu egale la devigan edukon, kaj efektive malpezigi ŝarĝojn de mez- kaj elementlernejanoj.

 

    Pri laborigo Wen Jiabao diris, ke la registaro daǔre metos laborigon de diplomitoj de altlernejoj en la unuan lokon, kaj klopodos por laborigi ĉefajn homgrupojn.

 

    La raporto temas 10 ĉefajn taskojn, unu el ili estas garantio de plibonigo de la popola vivo. Ĝi diras: “Ju pli ekonomio disvolviĝas, des pli oni devas atenti socian konstruadon kaj plibonigon de la popola vivo.” Wen Jiabao diris, ke oni devas pliigi laborigon per ĉiu ebla rimedo, racie reguligi rilatojn inter enspezo kaj distribuo, rapidigi kompletigon de la socia garantia sistemo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj, kaj ampleksigi eksperimentojn por novtipa asekuro pri vivteno de maljunuloj al 40% de gubernioj de la tuta lando.

 

    En la lastaj jaroj domprezo kontinue altiĝis kaj en iuj lokoj tro alta domprezo estas neeltenebla por loĝantoj. Pri tio Wen Jiabao emfazis, ke ĉi-jare oni devas plue pligrandigi konstruan skalon de garantiaj domoj por solvi malfacilojn de urbanoj kun malalta enspezo kaj efektive stabiligi prezon de domoj kaj bienoj.

 

    Wen Jiabao emfazis, ke diversnivelaj registaroj devas meti socian administradon kaj publikan servon en pli gravan lokon kaj efektive solvi problemojn plej zorgatajn de popolanoj. La raporto plene enkorpigis koncepton de la ĉina registaro meti la popolon sur la plej gravan lokon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688