中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
TPK-reprezentanto Wang Ying prezentis mociojn pri fokusaj problemoj rilatajn al la sano de popolanoj
2011-03-14

 
TPK-reprezentanto Wang Ying
 

Wang Ying (la unua) atingis Pekinon por la sesio de TPK. 

 

    TPK-reprezentanto Wang Ying, vicdirektoro de la Sanitara Buroo de la Dali-a Baj-Nacia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, diris: "En la pasinta jaro mi partoprenis en la prezentado de la mocioj pri amendo de la leĝo pri preventado kontraŭ profesiaj malsanoj kaj tiu pri praktikantaj kuracistoj, amendo de la du leĝoj estis enmetitaj en la kurantjaran leĝdonan planon de la konstanta komitato de TPK. Ĉi-jare, mi alportis mociojn pri amendo de la leĝo pri sango-donado kaj starigo de la bloka mekanismo pri denaskaj difektoj."

 

    Wang Ying laboris kiel kuracisto. De post elektiĝo kiel TPK-reprezentanto, ŝi prezentis plurajn mociojn intime rilatajn al la sano de popolanoj, iuj el ili estis alte atentataj de la politiko-fara rango. Pri tio ŝi diris: "La problemoj pri sano koncernas al ĉiu familio kaj al ĉiu popolano. Sub multaj fokusaj temoj pri kuracado kaj pri la sano kuŝas sin problemoj atendataj esti solvitaj kaj sistemoj -- perfektitaj. Mi deziras fari mian eblon por kontribui al la afero."

 

    Wang Ying diris, ke tuŝite de oftaj kaŭzoj de pneŭmonokoniozo en kamparano-laboristoj en iuj lokoj, ŝi prezentis pasintjare la mociojn pri amendo de la leĝo pri preventado kontraŭ profesiaj malsanoj. Tra tiuj fenomenoj kaj eventoj ŝi serĉis kialojn kaŝitajn en la sistemo kaj leĝoj kaj faris enketojn en koncernaj departementoj kaj popolanoj.

 

    Dum enketado pri preventado kontraŭ profesiaj malsanoj, Wang Ying rimarkis, ke multaj kamparano-laboristoj ne subskribis laborkontrakton kun la dunganta unito, aŭ pro manko de scio pri preventado kontraŭ profesiaj malsanoj ili ne donis atenton pri la afero, subskribante laborkontrakton. Tio kaŭzis malfacilojn por protektado de propraj interesoj post kiam ilin atakis profesia malsano. Alie, kiu zorgas pri ŝirmilo kontraŭ profesiaj malsanoj por laborado? Kiu taksas profesiajn malsanojn parte certajn kaj parte necertajn? Pri tio Wang Yang faris ĉiuflankan pripensadon.

 

    "Mi opinias, ke la ŝlosilo kontraŭ profesiaj malsanoj estas preventado. Oni devas reguligi dungadon de laborantoj, plilarĝigi kondiĉojn por certigi laborajn interrilatojn, simpligi diagnozon kaj taksadon de profesiaj malsanoj, starigi kaj perfektigi la sistemon pri preventado kontraŭ profesiaj malsanoj." Ŝi diris ankaŭ, ke ŝi proponis en la mocio prezentita, ke oni devas perfektigi la sistemon pri kuracado de profesiaj malsanoj kaj kompensado de perdo pro profesiaj malsanoj, doni atenton al preventado kontraŭ profesiaj malsanoj, starigi la sistemon longtempe efikan por preventado kontraŭ profesiaj malsanoj.

 

    Wang Yang diris, ke amendo de la leĝoj pri preventado kontraŭ profesiaj malsanoj kaj pri praktikantaj kuracistoj estis jam enmetitaj en la leĝo-dona plano de la konstanta komitato de TPK ĉi-jare, pri tio ŝi ege ĝojas. "Tio aludas, ke tiuj problemoj havas ĝeneralecon kaj realecon, pro tio miaj mocioj estas konsiderataj."

 

    Menciinte la mocion pri mendo de la leĝo pri sango-donado, Wang Ying diris, ke inspirite de evento de sango-manko en Pekino, Kunming kaj aliaj urboj, ŝi faris enketon pri sango-donado, sango-uzado kaj aliaj rilataj problemoj.

 

    Ŝi trovis, ke la leĝo pri sango-donado difinis, ke civitanoj pli ol 18-jaraj devas senkompense kaj memvole oferi sian sangon laŭ la principo, tamen sango-donantoj plejparte estas studentoj kaj soldatoj, sed multaj homoj ne aktivas en sango-donado. Ŝi informis, ke antaŭ sango-dono, oni devas akcepti sango-ekzamenon por pruvi, ke ĝi estas uzebla, tio fakte estas korpo-ekzameno; post sango-dono la volontuloj kaj ties familianoj ĝuos privilegion en sango-uzo laŭ la sango-dona atestilo kaj aliaj rilataj paperoj. Pro manko de diskonigo kaj mobilizado pri sango-donado, multaj homoj tre malmulte scias pri senpaga sango-donado, kaj en tio sin kuŝas pasiveco de homoj por sango-donado.

 

    Wang Ying proponis, ke post amendo, la leĝo pri sango-donado devas klare difini la ĉefan parton de sango-donantoj; difini tiujn, por kiuj liveri sian sangon estas deviga; difini respondecon de koncernaj registaraj departementoj kaj instancoj kaj mobilizi al homoj devige liveri sangon plenumi la rilatan respondecon; simpligi formalaĵojn de sango-uzado por sango-donintoj kaj ties familianoj kun privilegio tiukampe; akceli kontroladon kaj ekzamenadon de raciaj sango-uzoj; starigi sango-donan volontulo-trupon relative stabilan laŭregione.

 

    Ŝi ankaŭ kolektis opiniojn de retumantoj pere de miniblogo. Iuj retumantoj opiniis, ke mankas sango-kolekta stacio, oni devas multigi cirkulajn sango-kokektajn veturilojn kaj staciojn ĉe lernejoj, magazenoj kaj aliaj publikaj ejoj, kie estas multaj homoj. Aliaj retumantoj elmetis trafajn kritikojn. Wang Ying ĉion akceptis kaj enmetis en sian mocion.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688