中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Membro de Tutlanda Komitato de ĈPPIK Chen Haosu intervjuita
2011-03-11


Chen Haosu parolanta en la diskuto 

 

    La 10-an de marto en grupa diskuto de internacia amikeca rondo, Chen Haosu, membro de Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Konferenco kaj prezidanto de ne nur Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Alilandoj sed ankaŭ Ĉina Esepranto-Ligo, parolis kaj estis intervjuita post la diskuto.

 

    Pri amika komunikado kun aliaj landoj, li diris, ke diplomatio inter popoloj estas bazo de tiu inter registaroj, kaj por plibonigi rilatojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj, ni devas per pli multaj komunikado kaj kunlaboro kun eksterlandaj popoloj fondi stabilan amikecon. Ĉinio ludas gravan rolon triuflanke en la mondo, sed unusolan . Ni bezonas subtenon de amikoj internaciaj.

 


Chen Haosu intervjuata 

 

    Post la diskuto, sinjoro Chen Haosu diris en mia intervjuo, ke kvankam estis okupita per diversaj aferoj, tamen li ne ĉesis atenti en Esperanto-movado kaj neniam ĉesos, ĉar li havas profundan emocion al Esepranto. De la jaro 1986 kiam li ĉeestis la 71-an Universalan Kongreson en Pekino kiel vicurbestro, jam fondiĝis amikeco kun Esperanto. En la jaro 2004, li estis elektita kiel prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo.

 

    Li ankaŭ esprimis, ke Esperanto estas efektiva vojo kunigi amikojn en la tuta mondo, kaj ĉinaj esperantistoj esperas per tiu vojo plifortigi intimajn amikecon kaj kunlaboron kun alilandaj amikoj.

 


Chen Haosu skribanta esperajn vortojn al esperantistoj 
 

Espero al Esperantistoj 

 

Raportistino: Zhang Xiaotong

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688