Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bonfara kebabo-vendisto
2011-12-28

     40-jara ujguro Alim vendas ŝafaĵ-kebabojn en urbo Bijie, provinco Guizhou. Interrete furoras fotoj, ke barba Alim kun novaj librosakoj en sino estas ĉirkaŭata de kelkdek infanoj el montaro.

 

    Alim estas individua vendisto de ŝafaĵ-kebaboj. Li donacis perlaboritajn 100 mil juanojn al pli ol cent lernantoj de malriĉaj familioj por subteni ilian lernadon. Kortuŝite de lia rakonto retumantoj intime nomas lin "kebabo-vendista bonfaranto".

 

    Motivo de la bonfaro

 

    En aprilo 2002, kiam Alim preterpasis gubernion Zhenyuan, provinco Guizhou, li helpis lokanojn estingis mont-incendion. La loka registaro donis al li 300 juanojn kiel premion. "Mi faris tion ne por la mono. Mi ne volas uzi ĝin por miaj propraj aferoj. Mi donacu ĝin al tiu, kiu plej multe bezonas."

 


Alim donacas librosakojn al elementa lernejo. 

 

    Helpite de la Virina Federacio de Bijie li donacis la monsumon kaj aliajn 200 juanojn el sia poŝo al studentino en Bijie-kolegio. Ŝi apenaŭ interrompis la lernadon pro malriĉeco. "Mi unuafoje konscias, ke 500 juanoj, malgranda sumo por iuj, povas liberigi lernanton el malfacila stato."

 

    Li komencis monhelpi malriĉajn studentojn. Li ne kalkulis, kiom da studentoj li monhelpis dum la pasintaj naŭ jaroj. "Pli ol cent lernantoj ricevis mian rektan monhelpon. Kiam mi akumulas iom da mono, mi donacas ilin. Supozeble centoj da studentoj estis helpitaj de mi per mono aŭ objektoj uzataj por lernado."

 

    Alim naskiĝis en malriĉa familio en gubernio Hejing, Ujgura Aŭtonoma Regiono de Xinjiang. Li soldatiĝis, kiam li estis lernanto de la dua lernojaro en la supera mezlernejo. Eksiĝinte el la armeo, li havis laboron en vendejo en malproksima urbeto. "La lokanoj estis malriĉegaj kaj ĉiam volis aĉeti kredite. Mi kompatis ilin kaj neniam rifuzis iliajn petojn." Post unu jaro Alim perdis la laboron, ĉar li ne povis repreni la pruntitan monsumon. Bonkora Alim ekvagis.

 

 
Alim rostas ŝafaĵ-kebabojn.

 

    En 2002 Alim havanta nur 10 juanojn en sia poŝo venis al Bijie kunportante sian bakujon. En plej malfacila tempo li renkontis bonkoran Liu, posedanton de eta drinkejo. Liu konsentis, ke Alim vendu ŝafaĵ-kebabojn sub la platano antaŭ lia drinkejo, kaj pruntedonis al Alim cent juanojn por aĉeti necesajn materialojn. "Ja multas bonkoruloj en la mondo. Mi diligente laboris kaj redonis la monon al Liu post kvin tagoj. Ni restas bonaj amikoj eĉ nun." Alim, kiu fervore helpas aliajn, ĉiam memoras tiujn, kiuj helpis lin.

 

    Alim-stipendio

 

    En lia luprenita ĉambro oni trovis kelkajn simplajn tamen purajn meblojn restigitajn de la dommastro.

 

    Tiu fortika ujguro vivas tre simplan vivon. Lia trikota vesto, aĉetita kontraŭ 15 juanoj, jam uziĝis kvar jarojn kaj li ofte sin satigis nur per bakita platkuko kaj glaso da akvo, tamen li restas tre kontenta. "Multaj riĉaj homoj komplikas sian vivon. Simpla satmanĝo por mi jam sufiĉas."

 

 


Alim (dekstre) kaj Zhou Yong 

 

    Ŝparema Alim malavare helpas aliajn. En 2002, kiam li vizitis malsanan amikon en hospitalo, li vidis najbaran knabon, kiu havis terure ŝvelan vizaĝon. Li sciiĝis, ke la knabo, nomata Zhou Yong, malsaniĝas je nefropatio kaj baldaŭ devis elhospitaliĝi, ĉar liaj gepatroj ne povis porti la kuracan elspezon. Alim pagis kunportitajn 200 juanojn por la knabo.

 

    En la sekva tago Alim iris al la lernejo de Zhou por monkolekti. "Fine mi ricevis 10 mil juanojn el instruistoj kaj lernantoj."

 

    Post resaniĝo de Zhou, Alim invitis lian patrinon al si por helpi lin meti ŝafaĵ-kebabojn sur roststangojn. Li ĉiam pagas al ŝi pli multe ol al aliaj, kaj per tio li subvencias la familion kaj ne kaŭzas premantan humilecon al ĝi."

 


Alim (maldekstre) donas stipendion al studentoj. 

 

    Aŭtune 2006 Alim kun kvin mil juanoj iris al Bijie-kolegio. Li proponis ĉiujare subvencii malriĉajn studentojn.

 

    "Kvankam la sumo ne estas granda, tamen al li tio preskaŭ estas la tuta posedaĵo," diris Tang Yuhua, vic-ĝenerala sekretario de la kompartia komitato de la kolegio. La kolegio nomis la monsumon "Alim-stipendio".

 

    En la 14a de aprilo 2010, aŭdinte la informon pri tertremo en Yushu, Alim kunportis multajn vivnecesaĵojn kaj dek mil juanojn kaj aviadile veturis al Xining por helpi suferantojn de la tertremo en Yushu.

 


Alim (dekstre), honorita per medalo " Bona junulo en Xinjiang" 

 

    Inspirite de Alim multaj homoj ekmonhelpis malriĉajn studentojn. Tang diris, ke la kolegio ĉiujare liveras al malriĉaj studentoj stipendion de pli ol miliono da juanoj, el kiuj sufiĉe granda parto estas ricevita el personoj kortuŝitaj de la rakonto pri Alim.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio