Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nupto de ĉina kaj svisa samideanoj Liu Jun kaj Dieter Rooke
2011-12-21

    La 15-an de decembro 2011 okazis en Svislando ceremonio de la nupto de ĉina kaj svisa samideanoj Liu Jun kaj Dieter Rooke nur en nia kara lingvo Esperanto, ĉar la novaj geedzoj, la ĉeestantoj kaj ankaŭ la civitano-konsulo, ĉiuj estas esperantistoj. Tio estas la unua fojo por nia Esperantujo.

 

    La nupta ceremonio disvolviĝis en la Kultura Centro Esperantista en la urbo La chaux de fonds, Svislando.

 

    Samideanoj Liu Jun el Tianjin de Ĉinio, kaj Dieter Rooke el Eickelborn de Germanio, alpaŝis la ceremonian tablon, kaj respondis la demandojn de la civitano-konsulo, reciprokis amvortojn kaj ampromesojn, interŝanĝis kisojn kaj simbolojn de la promeso... Antaŭ la esperantisto-atestantoj la novgeedzoj deklaris, ke ili volas esti geedzoj vid-al-vide de la Esperanta popolo, kaj ke Esperanto estas la ĉefa lingvo en la familio, kaj ankaŭ por eventualaj infanoj.

 

    Fine, la civitano-konsulo konkludis, ke sekve de la deklaro kaj la promeso de Liu Jun kaj Dieter Rooke, ili nun estas geedzoj konforme al la Civita Leĝo pri la Familia Juro, kaj esprimis bondezirojn al la geedzoj! Kaj la lastaj elkore dankis la civitano-konsulon, kaj ankaŭ esperantisto-atestantojn de la nupta ceremonio.

 

    (D. Rooke)

 

Redaktoro: Wang Lihua

 


Ĉina kaj svisa samideanoj Liu Jun kaj Dieter Rooke respondas al la civitano-konsulo. 
 

La novgeedzoj Liu Jun kaj Dieter Rooke interŝanĝas ringojn kiel amsimbolojn. 
 

La civitano-konsulo konkludis, ke Liu Jun kaj Dieter Rooke estas geedzoj konforme al la Civita Leĝo pri la Familia Juro. 
 
 
La novgeedzoj kaj la civitano-konsulo (dekstre)
 
 
Liu Jun kaj Dieter Rooke kune kun la esperantisto-atestantoj de sia geedzeco en la nupta ceremonio

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio