Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xu Jian, migranta fotografisto protektanta per siaj lensoj sovaĝajn estaĵojn de Ĉinio (III)
2011-12-19

de LUO SHIJIAN

 

    Respondeco kaj devo de fotografisto

 


Xu Jian gvidas fotografian kurson per projekciado. 

 

    En la lastaj jaroj Xu Jian, kiel veterana fotografisto pri sovaĝaj animaloj, plurfoje faris per projekciaĵoj prelegojn pri kaj trejnojn de fotografado pri sovaĝaj animaloj por pli ol 10 mil aŭskultantoj kaj homoj el pli ol 20 institucioj en pli ol 10 urboj, inkl. de la Ĉina Kampadejo por Fotado de Sovaĝaj Animaloj, la Kurso de la Ĉina Nacia Geografio,la Monda Ĝenerala Fonduso por la Naturo, la Societo por Konservi Sovaĝajn Animalojn, la Internacia Fonduso por Animala Bonfaro, la Eŭropa-Ĉina Biodiverseco-Programo kaj aliaj.

 

    La foto-ekspozicio pri biodiverseco de la Ŝtata Parko de Yunnan "Bela Vivo" aranĝita de la Naturo-konserva Komisiono en 2010 okazis en Pekino kaj Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio. Ĉiuj eksponataj fotoj estis faritaj de Xu Jian kaj liaj kolegoj por la Projekto de la Ekspedicio de Fotado pri Biodiverseco kun li kiel la ĉefo.

 


Xu Jian instruas surkampe fotadon pri insektoj. 

 

    Por disvastigi protektadon de la naturo kaj partoprenigi la publikon en ekologia fotado, Xu Jian, profitante de libera tempo, partoprenis en organizo, projekto kaj juĝado de pluraj enlandaj konkursoj de fotado pri la naturo.

 

    Menciinte sian plurjaran sperton la plej profundan, Xu Jiang diris: "Nun en la lokoj, kie mi vojaĝis antaŭ 10 jaroj, malofte videblas la animaloj, kiuj multe troviĝis en la lokoj. Preskaŭ ĉiuj sovaĝaj animaloj tuj forkuras je vido de homoj, ĉar multaj el iliaj samspeculoj estis mortigitaj de homoj." Xu Jian diris, ke li per tiu ĉi ekzemplo volas konigi al ĉiuj, ke pli gravas klerigi la homojn en protektado de animaloj.

 

    Pri siaj verkoj Xu Jian diris: "Mi esperas, ke oni ŝatos miajn verkaĵojn, ju pli da amo des malpli da damaĝo. Strebante al pli bela vivo, oni devas pripensi kiel purigi la koron de homoj kaj kiel lasi posteulojn de la homaro vivi pli longe kaj pli feliĉe sur tiu ĉi terglobo."

 


Xu Jian faras fotadon pri sovaĝaj animaloj en kaŝita tendo. 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio