Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usono ne estu "ĉefa obstaklo" en la intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo
2011-12-16

de REN HAIJUN

 


En la ekspozicio pri klimata ŝanĝiĝo ekster la internacia konferenca centro en Durbano de Sud-Afriko 

 

    Dum la Durbana Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, 16 famaj organizoj por la publika bono, inkl. de la Usona Mediprotekta Fonduso, Konsilio de Defendo al Naturaj Resursoj, la Unio de Maltrankvilaj Sciencistoj kaj Verda Paco, prezentis leteron al Hillary Rodham Clinton, ŝtata sekretario de Usono, por montri maltrankvilon pri starpunkto kaj strategio de Usono en la konferenco, kaj avertis, ke Usono probable fariĝos "ĉefa obstaklo" en la intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo, se ĝi ne aktive agas.

 

    La letero diris, ke Barack Obama kiel kandidato de prezidento de Usono publikigis sian paroladon en novembro 2008: "Neniu el multnombraj defioj alfrontitaj de Usono kaj la tuta mondo estas pli urĝa ol traktado de klimata ŝanĝiĝo... Se mi prezidentiĝos, Usono denove aktive partoprenos en internacia traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj helpos konduki la mondon en la novan epokon de kunlaboro en traktado de klimata ŝanĝiĝo." Tamen 3 jaroj jam forpasis, kaj la pasiva sinteno de Usono pri progreso de intertraktado kaj financado por klimato minacas la tutgloban kunlaboron en traktado de klimata ŝanĝiĝo. Usono ne fariĝis gvidanto de la tuta terglobo en traktado de klimata ŝanĝiĝo, sed male, probable fariĝos "ĉefa obstaklo" en la intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo.

 

    Koncerne al progreso de la intertraktado, Usono elmetis serion da tro severaj antaŭkondiĉoj, inkl. de tio, ke evoluantaj landoj nepre faru similan promeson pri kvanto de ellaso kiel evoluintaj landoj. Evidente, tio malobservis la principon de la "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo" pri komuna kaj diferenca respondecoj.

 

    La 16 famaj organizoj por la publika bono alvokas al Hillary Rodham Clinton, ke ŝi donu instrukcion al la usonaj reprezentantoj al la intertraktado agi laŭ pli granda elasteco. En la letero ili montris, ke persisto en memvola promeso pri ellaso estos grava malprogreso de Usono en ĝia starpunkto pri klimata ŝanĝiĝo; ĉiuj landoj, inkl. de Usono, devas intertraktadi por starigi solidan interkonsenton, kiu havas laŭleĝan devigan forton.

 

    La supre menciitaj organizoj por la publika bono kritikis Usonon ankaŭ pro ĝia evidenta malprogreso en financado por klimato. La letero montras, ke Hillary Rodham Clinton mem citis en la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo en Kopenhago, ĉefurbo de Danlando, la ĉinan idiotismon "Helpi unu alian kiel pasaĝeroj en la sama boato" por priskribi la sintenon kaj strategion, kiujn diversaj landoj devas preni, vizaĝe al la klimata ŝanĝiĝo. Por ke la Durbana Konferenco atingu esencan progreson, Usono nepre devas plenumi sian promeson faritan en la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo okazinta en Kopenhago.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio