Libroj instruantaj ami, amiki, protekti la naturon | |
2011-11-23 | |
de IKAR AKIMENKO (Rusio)
Härtling, Peter. Avinjo / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2000. — 79 p., il.
Pausewang, Gudrun. La avo en la ĉareto/ Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 1999. — 63 p., il.
Pausewang, Gudrun. Kuniberto kaj Kilevamba / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2001. — 111 p., il.
Schindler, Georg. Fabloj kaj fabeloj / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2001. — 83 p., il.
Pausewang, Gudrun. La infanoj en la arboj / Tradukis el la germana Nora Caragea. — Frankfurt am Main: N. Caragea, 2008. — 61 p., il.
Mi ricevis por recenzado kvin porinfanajn librojn. Ĉar ili ĉiuj estas por infanoj kaj junuloj, kaj originale skribitaj en unu lingvo (la germana), kaj tradukitaj de unu persono, Nora Caragea, mi decidis verki unu komunan recenzon. Kiel kunrecenzanton — tute nature — mi prenis mian kvinjaran filon.
Do, ni komencis de la elekto: kiun libron legi unue. La plej grava kriterio evidentiĝis la titolo. Kaj la unuan vicon gajnis La infanoj en la arboj. Kiel la duan libron mia kvinjarulo ekvolis aŭskulti La avo en la ĉareto — post kiam mi klarigis, pri kiu ĉareto temas. Persone mi pensis, ke ni antaŭ ĉio legu la libreton Fabloj kaj fabeloj, ĉar ĝi konsistas el mallongaj rakontoj, kaj ni povus interrompi la legadon laŭbezone. Mi klarigis, ke la aliaj libroj estas longaj rakontoj po unu por tuta libro. Sed mia kunrecenzanto persistis, kaj li evidentiĝis prava. La infanoj en la arboj estis tralegita je unu spiro, sen paŭzoj. La filo postulis la sekvan, sed pro cirkonstancoj ĝi estis legita nur sekvatage. Kaj same seninterrompe.
La dua kriterio de la infana elekto estas la kovrilbildo. La kvinjarulo ekinteresiĝis pri helikoptero sur la kovrilo de Kuniberto kaj Kilevamba. Kaj kiam ni eklegis, ni ne bedaŭris. La libro estis “finita” dum du vesperoj, la historio tre plaĉis al ni ambaŭ.
La tria logilo por infanoj estas la internaj bildoj. Kaj, strange por plenkreskuloj, ili ne nepre estu ilustraĵoj por la fadeno de la rakontoj. Sed kiam la bildoj tamen reprezentas la vicon de eventoj el la rakonto, tio certe pli interesigas la leganton/aŭskultanton.
En la recenzataj libroj la ilustraĵoj estas plenumitaj en diversaj stiloj, sed ĉiuj grizaj, nekoloraj, kio ĝenerale ne tre plaĉas al infanoj. Mia kunrecenzanto diris, ke ili estas “normalaj”, nek bonaj, nek malbonaj. Ĉiuokaze, dum mia laŭtlegado li kun intereseto spektis ilin.
Kaj fine, malgraŭ komuna opinio de plenkreskaj eldonistoj, por infanoj gravas ke ankaŭ la literoj aspektu alloge — eĉ se ili ne legas mem, nur aŭskultas kaj rigardas. Gravas kaj la elektita tiparfasono, kaj la grando de la literoj kaj tekstoblokoj, kaj la kontrasto inter la papera kaj teksta koloroj. Kaj certe gravas, ke plenumiĝu “la universala regulo”: por ju pli malgrandaj infanoj estas destinita la libro, des pli grandaj literoj devas esti uzataj. Feliĉe, la eldonisto de la recenzataj libroj obeas ĉi regulon. Kaj mia kolegeto kun plezuro legis la titolojn de ĉapitroj en Avinjo, Kuniberto kaj Kilevamba kaj Fabloj kaj fabeloj.
Pri kio ja tekstas la libroj? La infanoj en la arboj rakontas pri malriĉa multinfana familio Santana, kiu loĝas rande de praarbaro. Iutage Mastro Ripoll, la posedanto de la tuta tereno, volas forbruligi la arbaron por akiri spacon por novaj kampoj. Kaj ĝuste la infanoj Santana kun amika helpo de eta Umberto Ripoll, la filo de la Mastro, savas la arbojn.
La avo en la ĉareto estas “ĉarma rakonto pri avo kaj lia nepo Pepito, pri literoj, ”tiuj diablaĵoj", pri la vivo, ĝia senco kaj ĝiaj ĝojoj", kiel diras la dorsa kovrilo de la libro mem.
Kuniberto kaj Kilevamba estas bona ilustraĵo al tio, ke “ĝis hodiaŭ sur nia terglobo ekzistas homoj, kiuj suferas pro malsato, malsanoj kaj sekvoj de militoj aŭ aliaj katastrofoj; ili preskaŭ aŭ efektive pereas mizere. Aliflanke homoj, kiuj ne scias aŭ eĉ ne volas ekscii pri tiaj faktoj... Sed en ĉi tiu libro temas pri paro, kiu meminiciate dediĉas sin por savi la vivon de la loĝantoj sur la insulo Sisimanio. Kuniberto kaj Kilevamba ne simple alportas nutraĵojn por la suferantaj homoj, sed per kunlaboro ankaŭ de aliaj agantoj ili deziras trovi eliron el la katastrofo”.
En Fabloj kaj fabeloj "rakontas antaŭ ĉio bestoj, sed ankaŭ arboj kaj floroj, krome kelkaj homoj kaj eĉ objektoj, pri plej diversaj eventoj. Ili pensigas nin pri ni mem kaj nia mondo, nia naturo kaj la ĉiutaga vivo”.
Avinjo estas historio pri kvinjara knabo, kies gepatroj mortas. “Unue li tute ne komprenas, kio okazis. Lia avino decidas zorgi pri li. Kaj Kalle konstatas, ke ĉio estas tute alia ol antaŭe kun la patro kaj patrino... Iom post iom ili alkutimiĝas unu al la alia kaj entreprenas komunan vojaĝon. Kiam Kalle estas dekjara, Avinjo malsaniĝas. Tiam montriĝas, ke ankaŭ ŝi bezonas lin...” Kvankam temas pri kvinjara infano (komence), la libro estas dediĉita al pli aĝaj geknaboj (mia propra kvinjarulo metis ĝin en la lastan lokon en listo laŭ intereseco).
Nun iom da kritiko. Verdire, la misoj malmultas kaj ne tre ĝenas. En La infanoj en la arboj (p. 32) estas stila sed ne gramatika ĉueraro: dum la tuta historio rakontatas en la as-tempo (prezenco), ĉi tie, unufoje kaj senbaze, la aŭtoro uzas is-finaĵon.
En La avo en la ĉareto (p. 21) ni legas: “Sur la brako ŝi portis sian etan infanon”, sed sur la apuda ilustraĵo ni vidas la virinon teni la infanon en tuka bebportilo — do, tute ne sur la brako. Ĉar mia eta kolego siatempe spertis tiun specon de bebportado (kaj vidadas ĉe sia frateto), li tuj atentigis pri tiu malkongruo. Bedaŭrinde, mi ne havas la germanlingvan originalon kaj ne scias, ĉu temas pri miso de la aŭtoro aŭ de la tradukinto.
En Kuniberto kaj Kilevamba (p. 14) estas uzita esprimo “ekdormis ŝiaj piedoj”, feliĉe kun piednoto (“sensentiĝis”). Kiom rajtas la tradukinto paŭsi germanajn tropojn, mi ne scias. Persone mi internaciigus ilin. La tradukinto ankaŭ estas influita per ĝenerala tendenco misloki vorteton “ankaŭ” (p. 20, 32, 60), kiu normale devas stari antaŭ vorto, al kiu ĝi rilatas.
En Avinjo ni denove renkontas la saman situacion kun esprimtropoj, ĉi-foje sen ajna piednoto: “En la lernejo ne plene funkciis.” (p. 40). Ne sciante, ke en la germana lingvo la frazoj kiel “Es geht!” estas tute normalaj, oni malfacile povas diveni, kio ne plene funkciis en la lernejo.
Ĝenas min, ruson, la maniero uzi la citilojn — verŝajne la germantradicia. En La infanoj en la arboj tio estas tolerebla, sed en La avo en la ĉareto oni stumblas, legante la unuan fojon, ĉar ne tuj kompreneblas, kiu parolas momente. Kaj kiam oni laŭtlegas al infano, imitante diversajn voĉojn, tio gravas. Kaj en Avinjo la citiloj ĉe diraĵoj tute forestas.
Entute la libroj estas bonaj, sufiĉe altkvalite produktitaj (se ne konsideri iliajn molajn kovrilojn, kio ne rekomendindas al porinfanaj libroj), kaj ne simple distraj, sed instruantaj ami, amiki, protekti la naturon; libroj pri la vivo kaj ĝiaj malgrandaj kaj grandaj ĝojoj. En Esperantujo porinfanaj libroj ne multas, des pli de tia nivelo. Nur ĉinoj rimarkeble aktivas sur tiu kampo, sed ili plejparte specifiĝas por tute malgrandaj infanoj, kiuj mem ne jam scipovas legi. Do, la iniciato de Nora Caragea estas ĉiel laŭdinda kaj subtenenda.
|