Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Respektindaj trafikaj volontuloj en Pekino
2011-11-22

de CHEN RUJIA

 

    Ĉiutage en Pekino dum pinthoroj kelkaj milionoj da homoj veturas al laboro per publikaj trafikiloj, kaj pro tio svarmas multaj homoj en aŭtobusaj haltejoj. Tiam oni vidas inter la homamasoj maljunulojn en flavaj uniformo kaj sportĉapo, kiuj svingas ruĝajn flagetojn enmane por zorgi disciplinon de la haltejoj.

 


Cheng (dekstre) en servado 

 

    S-ino Cheng, loĝanta en Fengtai-distrikto de Pekino, estas trafika volontulo. Ĉiumatene je la sesa ŝi en la flavaj uniformo kaj sportĉapo, bickle veturas al la aŭtobusa haltejo Liuliqiao, kaj tie ŝi komencas sian matenan deĵoron. De 6:30 ĝis 8:30 estas pinthoroj, kaj la laboro de Cheng estas teni la haltejon en bona ordo kaj pureco.

 

    S-ino Cheng diris al mi, ke en la tempo, kiam ŝi ĵus emeritiĝis, ŝi sentis sin enua hejme. Poste ŝi vidis afiŝon pri varbado de trafikaj volontuloj, kies taskoj estas servado al la socio, ŝi do plenigis la formularon kaj partoprenis en la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno. Ekster sia atendo ŝi trapasis la ekzamenon.

 

    Menciante la vizaĝ-al-vizaĝan ekzamenon Cheng ankoraŭ restis en eksciteco. Ŝi diris: “Mi neniam timis ekzamenojn, tamen estis la unua fojo por mi sperti vizaĝ-al-vizaĝan ekzamenon. Mi deziras fariĝi trafika volontulo, samtempe mi timas, ke ili ne akceptos min. Tial mi iĝis maltrankvila. Fakte la ekzameno estis facila, ili demandis al mi, kial mi havas la deziron fariĝi trafika volontulo, ĉu mi estas servema al aliaj.” Al tiuj demandoj mi respondis sincere: “Mi maljuniĝas, tamen mi ankoraŭ povas kontribui al la socio, kvankam la laboro por mi estos iom laciga, tamen ĝi por mi ankaŭ estos agrabla.”

 

    Dum ŝia laborado, ŝin ofte salutis aliaj volontulinoj en la samaj uniformoj. Cheng diris, ke ili estas ŝiaj kolegoj, ili kune partoprenis en la tri-taga trejnado. Cheng diris, ke laŭ la varbafiŝo la aĝo por viraj volontuloj devas esti inter 18 kaj 58 jaroj kaj tiu por virina volontulo inter 18 kaj 55 jaroj. Fakte tiuj, kiuj sin okupas pri tiu laboro grandparte estas emeritoj kaj senlaboruloj.

 

    Posttagmeze de 4:30 ĝis 6:30 estas pinttempo. Venis anstataŭi s-inon Cheng s-ro Wang, kiu kun aĝo de 55 jaroj servas tie por pli ol 1 jaro. Li diris al mi, ke li volontas labori ĉi tie kaj por korpoekzercado kaj por havigi al si pli da ŝancoj kontakti aliajn. La laboro pliriĉigis lian vivon.

 

    Dum ni interparolis, venis aŭtobuso. “Elaŭtobusiĝu unue.” “Estu atentema, mi helpu vin!" “Estas tro da pasaĝeroj, atendu alian aŭtobuson.” Per tiuj atentigoj s-ro Wang helpis por glata el- kaj en-aŭtobusiĝo kaj vicatendigis la pasaĝerojn. Kun la tempopaso lia voĉo iom post iom raŭkiĝis, kaj kiam mi donis al li botelon da akvo, li kun dankemo ridetis al mi.

 

    Kiam mi parolis kun s-ro Wang, alvenis iu junulo aliloke vestita kun demando pri vojo. La junulo diris al mi: “La trafikaj volontuloj en Pekino multe faciligas nian veturadon.”

 

    La ĉielo iom post iom malheliĝis, kaj en la haltejo malmultiĝis pasaĝeroj. Estis la 19-a horo,tempo por Wang fini la deĵoron. Li metis la flageton en sian sakon kaj adiaŭis min.

 


Trafika volontulo en metroa haltejo 

 

    Por plibonigi la trafikan ordon, Pekina registaro ellaboris “Projekton pri Publika Civilizacia Vojgvidado",laŭ kiu la volontula trafika servado praktikiĝos estonte ne nur en aŭtobusaj haltejoj en la urbo sed ankaŭ en vojkruciĝoj, vizitindaj lokoj kaj haltejoj por trakaj trafikiloj, ne nur la urbokvartaloj, sed ankaŭ en la ĉirkaŭurboj. Samtempe la projekto liveros al urbanoj pli da laborpostenoj.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio