Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Raporto pri Jarkunveno de IKEF-Ĉinio, 2011
2011-11-21

 
 
 

 

 

    La 29-30an de oktobro en la urbo Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio okazis la jarkunveno de IKEF-Ĉinio, 2011. En ĝi estis 42 personoj, el kiuj estas 26 oficialaj delegitoj nome de kompanioj kaj entreprenoj inkluzive de brazila kompanio Da Vinci, hispana kompanio Suministros Agroindustriales Franquesa S.A., irana kompanio Magenta (Shanghai) kaj itala kompanio Mondo del Vino. La kunvena programo estas reĝisorita de s-ro Zhao Chenghua, membro de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) kaj vicprezidanto de la Klubo de Ĉinaj E-komercistoj (KĈEK).

 

    Ĉifoje la kunveno ne estis pompa kompare kun tiu en la pasinta jaro en la urbo Huangshi, sudorienta Ĉinio, tamen ĝi estis pli okulfrapa pro la komerca atmosfero, ekzemple, krom salutaj paroloj de LKK ankaŭ salutis kompanioj ĉinaj kaj alilandaj. Kaj ne malmultaj reklamoj aperis en la kunvenejo, eĉ sur la podio. Tio estos nova stilo por la venonta jarkunveno, kaj donis al la nuna kunveno pli fakan kaj profesian atmosferon ol la tradiciaj kunvenoj. Al la kunveno mankis lokaj aŭtoritatuloj, kiuj ŝatas paroli mandarenon malkongrue kun la jarkunveno, sed la komunikado estis pli harmonia kaj kuraĝiga. Plaĉis al ĉiuj partoprenantoj la aranĝo.

 

    Jarraporton faris s-ro Ĉielismo WANG Tianyi, ĉina perantokaj estrano de IKEF kaj prezidanto de la Klubo de Ĉinaj E-komercistoj. Laŭ lia raporto ĉinaj e-komercistoj gajnis novajn sukcesojn kaj progresojn en la pasinta tempo, ekzemple, Xi'an-a Importa-Eksporta Kompanio Da Vinci kunlaboris kun brazila kompanio Da Vinci, kaj eksportis varojn je 20 konteneroj monate. En la granda negoco oni interkomunikiĝis esperante. Ankaŭ Xi'en-a Komerca Kompanio en Xiamen regule importis italajn vinojn pere de Esperanto, eĉ enkondukis al Ĉinio specialan markon de vino SALUTON, kiu servis sur la tabloj en la jarkunveno. Ja la vino SALUTON allogis ĉiujn gustumintojn. Iuj decidis disvendi ĝin. Kelkaj entreprenoj intencas havi E-markon sekve de Xi'en-a kompanio.

 

    Fakte internaciaj negocoj per Esperanto komenciĝis en Zamenhofa epoko. Jose Franquesa prelege rakontis sian komercon pere de Esperanto antaŭ 46 jaroj, kiam li importis varojn de japana e-komercisto. Kaj nun li importas hidraŭlikajn tubojn jam 7 jarojn pere de la ĉina e-komercisto Ĉielismo Wang Tianyi. S-ro Zhang Tiezheng rakontis pri sia laborsperto per Esperanto en Lotusa Matraco-kompanio en Suzhou, kie li respondecas pri la internacia merkato. Ankaŭ irana komercisto Saed Abbasi parolis pri malfacila komerco en Irano nuntempe pro ekonomia sieĝo de Usono. Malgraŭ tio, li atendas kunlaboron kun diversaj e-komercistoj. S-ro Aldreno Speck el brazila kompanio Da-Vinci laboris apenaŭ 2 jarojn ĉe s-ro Ĉielismo. Antaŭ tio li ne povis imagi la hodiaŭan fakton, ke li vivas kaj laboras esperante en Ĉinio.

 

    La jarkunveno estis fruktdona. Ĉiuj partoprenantoj atendas la venontan. En la fermo s-ro Ĉielismo, prezidanto de KĈEK, deklaris, ke la jarkunveno de IKEF-Ĉinio 2012 okazos en la urbo Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco, suda Ĉinio. Varman bonvenon esprimis s-ro Li Zong, direktoro de Hunan-a Internacia Transporta Kompanio kaj prezidanto de Changsha-a Esperanto-Asocio. Li informis, ke por la venonta jarkunveno Esperanton eklernis 200 studentoj en Changsha-a Profesia Altlernejo pri Komerco kaj Turismo. Li deziris, ke la venonta jarkunveno en Changsha estu fruktdona.

 

    Ĝis revido en la kunveno de IKEF-Ĉinio 2012!

 

(Kontribuis Ĉielismo Wang Tianyi)

Redaktoro: Liu Zijia

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio