Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Decembro
2011-11-18

 

 

    08-11: Zamenhofaj tagoj en Vilnius, Litovio. * Internacia Klubo "Esperantotur ", ul. M. Sk łodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando. Tel.: (+4852) 346-1151; retpoŝto: esperantoturismo@wp.pl; info@esperanto.bydgoszcz.eu.

 

    09-11: 53-a klerigsesio kun Zamenhof-Festo en Herzberg, Germanio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj. Kun Zamenhof-festo. * (vidu 11 nov).

 

    09-11: 12-aj Bjalistokaj Zamenhof-tagoj en Bjalistoko, Pollando. Prezentoj, prelegoj, arta programo, turisma programo. * Bjalistoka E-Societo, ul. Pi ękna 3, PL-15-282 Bia łystok, Pollando. Retpoŝto: esperanto.bialystok@interia.pl.

 

    10: Antaŭkristnaska renkontiĝo en P ísek, Ĉeĥio. Retpoŝto: pisek@esperanto.cz.

 

    11: Zamenhoffesto en Oostende, Flandrio, Belgio, kun malvarma tagmanĝo, tombolo, kantado, kvizo ekde la 11:30 horo. * Marc Cuffez, Esperantogrupo La Konko, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, Belgio. TTT-paĝo: http://verenigingen.nieuwsblad.be/vereniging/esperantogroep-la-konko; flandrio@hotmail.be.

 

    12-18: Zamenhofaj Tagoj 2011 kun Internacia Pedagogia Kurso en Bydgoszcz kaj Toru ń, Pollando. * (vidu 08 dec).

 

    27 dec-01 jan: Junulara Esperanto-Semajno 2011 en Gdansko, Pollando. Neforgesebla etoso, neordinaraj temo kaj homoj, nestreĉa programo, nemalbela loko, nekutimaj ideoj. Aldonaj tagoj sen programo: 26 decembro kaj ĝis la 3-a aŭ 4-a de januaro, sed kun trinkejo kaj diskejo! TTT-paĝo: http://jes.pej.pl/2011/; retpoŝto: jes@pej.pl.

 

    27 dec-02 jan: Jarfina FESTego kun Silvestra FESTeno en kastelo Grezijono, Baug é, Francio. Gaja jarfino por infanoj, familioj, geavoj, ankaŭ kun ne-esperantistaj amikoj. * MCE, Chateau de Gr ésillon, FR-49150 St. Martin d'Arc é, Francio. Tel./Telefakso: +33 241891034. TTT-paĝo: www.gresillon.org/jarfino, kastelo@gresillon.org.

 

    27 dec-03 jan: 28-a IF –Internacia Festivalo en Xanten (inter Duisburg kaj la nederlanda landlimo). Kadra temo: Benelukso. Tuttaga ekskurso al Nijmegen, Nederlando. * Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel./Telefakso:+49-5624-8007, +49-171-4964558. TTT-paĝo: www.internaciafestivalo.de; retpoŝto: HDP@internacia-festivalo.de.

 

    27 dec-03 jan: 3-a Novjara Internacia Semajno (NIS) en Bitburg, Germanio, por infanoj, familioj kaj plenkreskuloj. Ĉ. 150 partoprenantoj el deko da landoj. Prelegoj, koncerto, teatraĵo, ekskursoj. Lingvokursoj por komencantoj, konversacio. * EsperantoLand e. V., Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, DE-10551 Berlin, Germanio. TTT-paĝo: www.esperantoland.org/nis/; retpoŝto: lu.esperantoland@gmx.de.

 

    28 dec-02 jan: Alternativa jarfina programo de Interkultura Centro Herzberg SANO-2, post la sukcesa unua tia vintra renkontiĝo en la lasta jaro: ekskursoj, migrado, sportoj, jogo, naĝado, saŭnumado, manlaborado, lingvoekzercado, muziko, distraj programeroj. * (vidu 11 nov).

 

(el "Esperanto")

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio