Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Paradizo de kamparanoj
2011-11-17

de SUN BIN

 


Hotelo Longxi 

 

    Huaxi-vilaĝo en provinco Jiangsu, konata kiel "la unua vilaĝo sub la ĉielo", celebris sian 50-jaran jubileon en la 8a de oktobro 2011 kaj samtage ekfunkciis ĝia 328-metro-alta hotelo Longxi, la oka plej alta konstruaĵo en Ĉinio.

 

    En septembro, la propaganda filmo pri la vilaĝo "Nova vilaĝo en nova Ĉinio" projekciita sur la elektronika ekrano de la placo Times, Nov-Jorko, montris la vilaĝon kaj tradician kaj modernan.

 

    Moderna vilaĝo

 

    Huaxi-vilaĝo fondita en la jaro 1961 ĉe la suda bordo de la malsupra parto de Jangzio estas 150 kilometrojn for de Ŝanhajo, la plej prospera komerco-urbo en Ĉinio. Antaŭ la komenciĝo de la reformado kaj pordmalfermo la vilaĝo travivis malriĉecon same kiel aliaj vilaĝoj. "Tiam la pokapa jara enspezo de la vilaĝo kun 600 membroj kalkuliĝis al malpli ol 55 juanoj, kaj estis malfacile sin satigi la vilaĝanoj," diris 74-jara vilaĝano Zhu Shanda.

 

    Sub la gvidado de Wu Renbao, Huaxi-vilaĝo faris grandskalan agro-reformadon kaj konstruadon de post la 1970-aj jaroj, iom post iom formiĝis akcia kolektiva ekonomio-sistemo kun loka karaktero, kaj tio kaŭzis la komunan riĉiĝon de la vilaĝo. Nun ĉiuj familioj posedas vilaon kun modernaj ekipaĵoj, kaj ĉiuj familianoj havas grandan enspezon kaj ĝuas bonan edukon kaj medicinan servon kaj belan medion. Tie la kamparanoj sentas sin kvazaŭ en la "surtera paradizo".

 


Panorama vido de Huaxi-vilaĝo 

 

    Huaxi-vilaĝo, plej baznivela organizo en Ĉinio, ne estas tia kia en la malnova impreso. Turisma helikoptero giras super la vilaĝo, fabrikoj sidas unu post alia, kaj aŭtoj kuras sur stratoj. La vilaĝo aspektas kvazaŭ agrikultura vidindaĵo aŭ industria parko kaj eĉ urbeto.

 

    Vilaĝano Miao Hongda posedas vilaon de 600 kvadrataj metroj konsistantan el salono de 100 kvadrataj metroj, ses litoĉambroj, du legoĉambroj, du aŭtejoj, kvin necesejoj, kaj ankaŭ malgranda naĝbaseno. Plej freŝa aŭd-sistemo kaj konetigebla interreto estas necesaĵoj en la vilao. Mastro de la vilaeo diris kun rideto: "En nia vilaĝo iu vilao havas eĉ ok necesejojn, tiel ke la familianoj ne bezonas hasti dum la matena pinthoro."

 

    Huaxi-vilaĝo estas miniaturo kaj modelo de riĉaj vilaĝoj de Ĉinio. Kiel transformiĝi kaj akorde disvolvi urbojn kaj vilaĝojn estas tre malfacila problemo por Ĉinio kun pli ol 700 milionoj da kamparanoj, jam de dekoj da jaroj.

 

    Antaŭ pli ol 30 jaroj ĉina gvidanto Deng Xiaoping iniciatis la kamparan reformadon, kio antaŭenpuŝis la ĉinan ekonomion kaj kreis la legendon de la nuntempaj kamparanoj. Pro tio, ke 200 milionoj da kamparanoj sin liberigis el la malriĉeco kaj eskaladiĝis la kampara transformiĝo, pli da vilaĝoj riĉiĝis post Huaxi-vilaĝo.

 

    Lerni Huaxi-vilaĝon

 

 
Loĝdomoj de vilaĝanoj

 

    Huangcheng-vilaĝo en provinco Shanxi, norda Ĉinio, disvolvas la ekonomion unue per ekspluato de la turisma servo. Nun ĉiuj vilaĝanoj povas jare ricevi ses mil juanojn por bonstatiga servo, kaj 98% da vilaĝanoj loĝas en ĝardensimilaj vilaoj kun kompleto da ekipaĵoj. Iu kamparano diris: "Ni ĝuas ĉielskrapantojn kaj aŭtojn kaj splende vivas same kiel urbanoj."

 

    Jiangxiang-vilaĝo, 50 kilometrojn for de Huaxi-vilaĝo, ŝanĝiĝis post disvolvo dum 50 jaroj, kaj fariĝis "frato" de Huaxi-vilaĝo. Veturante per baterio-ĉaro zigzage inter aleoj, kies flankoj estas verdaj herboj kaj klaraj akvoj, oni povas vidi bambuojn kaj anserojn en ekoparko kun areo de 40 hektaroj. Chang Desheng, la partia sekretario de Jiangxiang-vilaĝo, kiu ofte prenas Huaxi-vilaĝon kiel la ekzemplon, diris: "Se ni strebos plu, la vilaĝo fariĝos paradizo."

 

    "En la pasintaj 50 jaroj Ĉinio plenumis kelkajn historiajn transformiĝojn, el kiuj la atingoj de agrikulturo, vilaĝoj kaj kamparanoj estas la plej rimarkindaj. Huaxi-vilaĝo estas unu el la sukcesaj ekzemploj," komentis Zhang Erzhen, profesoro el la Komerca Kolegio sub la Nankina Universitato.

 

    En la lastaj jaroj, pli da ĉinaj kamparanoj kreis belan vivon dank' al sia diligenteco. La ĉina registaro prenis serion da rimedoj por riĉigi la kamparanojn, ekzemple, kreskigi iliajn enspezojn, nuligis ilian imposton, kaj subvencii terkulturistojn. La ŝtata kaso de Ĉinio ĉiujare asignas 100 miliardojn da juanoj por konstrui novan kamparon.

 

    "Kvankam la problemo satigi kamparanojn preskaŭ solviĝis, tamen riĉaj vilaĝoj kiel Huaxi estas nur tre malmultaj." Gao Guoxi, profesoro pri sociaj sciencoj el Universitato Fudan, kaj aliaj fakuloj opinias, ke la pokapa enspezo de kamparanoj estas nur triono de tiu de urbanoj. Estas la urĝa tasko rapidigi disvolviĝon de la kamparo kaj altigi la enspezon de kamparanoj.

 

    Wu Renbao, fondinto de Huaxi-vilaĝo, diris: "Kamparanoj konsistigas pli ol duonon de la tuta loĝantaro de Ĉinio. Se la kamparanoj estas malriĉaj, ne povas esti riĉiĝo kaj prosperiĝo de la nacio. Se la kamparanoj ne riĉiĝas, Ĉinio ne povas vere moderniĝi. Huaxi-vilaĝo estas bona ekzemplo en tio."

 


Laboristino en Lanŝpinteksejo de Huaxi-vilaĝo 

 

    Krom tradiciaj industrio kaj agrikulturo, Huaxi-vilaĝo disvolvas ankaŭ oceanajn programojn, financajn kaj turismajn servojn, kaj negocas kun pli ol 40 landoj. Ĝia ekonomio glate transformiĝis. En la jaro 2010 la vendo-enspezo kalkuliĝis al 51.2 miliardoj da juanoj, la disponebla kapitalo atingis 3.5 miliardojn da juanoj kaj la neta pokapa enspezo 85 mil juanojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio