Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj raportistoj intervjuis ĉinajn ŝtatoficistojn okupiĝantajn pri batalo kontraǔ korupteco
2011-11-02

de JIANG JIE

 


Fremdlandaj raportistoj en serva centro de Hangzhou 

 

    De la 5-a ĝis la 9-a de septembro pli ol 30 raportistoj el 26 amaskomunikiloj de Ĉinio kaj aliaj pli ol 10 landoj, inkluzive de Usono, Nederlando, Egiptio kaj Japanio, vojaĝis al ĉinaj Nankino, Wuxi, Kunshan, Hangzhou, Shaoxing kaj Ningbo por koni tieajn laborojn pri puno kaj prevento de korupteco. Ĉi-foja kolektiva intervjuado estis kune aranĝita de la Disciplin-kontrola Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Internacia Interkomunika Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

 

    Pri lokaj disciplin-kontrolaj komisionoj

 

    En okuloj de fremdlandaj raportistoj, disciplin-kontrola komisiono estas mistera organizo. Raportistino el la Internacia Novaĵa Televida Stacio de Nederlando Mareal diris: "Miaj antaǔaj intervjuoj en Ĉinio estis aranĝitaj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj la Ĉina Ĵurnalista Asocio, tio estas unua fojo por mi partopreni en intervjuo organizita de la Disciplin-kontrola Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en la pasintaj 11 jaroj post mia veno al Ĉinio."

 

    Je la 9-a horo kaj 30 minutoj antaǔtagmeze de la 7-a de septembro la raportistoj venis al la serva centro de la loĝkvartalo Yanwu en la urbeto Qiandeng de la urbo Kunshan, Jiangsu-provinco, kaj vidis, ke Lu Yingying, laborantino de la serva centro, akceptas vizitanton.

 

    Anyaman Cady, raportisto el la Egipta Novaĵ-agentejo de Meza Oriento, diris: "En Egiptio ne estas organizo kia disciplin-kontrola komisiono kaj pro tio mi ne konis ĝiajn funkciojn antaǔ la intervjuo. Nun mi scias, ke ĝia tasko estas ne nur laǔleĝe malkovri koruptitajn ŝtatoficistojn, sed ankaǔ partopreni en registaraj aferoj kaj loĝkvartalaj laboroj intime ligitaj kun la vivo de ordinaraj popolamasoj." Laǔ konigo, en la jaro 2005 Kunshan ellaboris rilatan dokumenton, kiu difinis, ke ĉiuj fonditaj servaj centroj en 173 vilaĝoj kaj 10 urbetoj de Kunshan estu sub la administrado de loka disciplin-kontrola komisiono por altigi la laborefikon.

 

    Organizanto de la intervjuado diris: "Ĉi-jare estas 90-jara datreveno de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), okaze de tio, internacia socio tre atentas regadajn spertojn kaj estontan disvolviĝon de KPĈ, precipe ĝian batalon kontraǔ korupteco kaj konstruon de pura registaro. Por ke la internacia socio pli bone konu nian batalon kontraǔ korupteco kaj konstruon de pura registaro ni aranĝis la intervjuon kaj estonte ni invitos pli multajn ĉinajn kaj alilandajn raportistojn al pli multe da lokoj por fari profundan intervjuon."

 

    Ne eviti tiklajn demandojn

 

    Por faciligi laboron de la raportistoj en ĉiu loko, kien ili venis, oni aranĝis gazetaran konferencon, en kiu respondeculo de loka disciplin-kontrola komisiono konigis al ili lokan batalon kontraǔ korupteco kaj konstruon de pura registaro kaj respondis iliajn demandojn.

 

    Respondante la demandojn pri mortpuno de Jiang Renjie, eksa vicurbestro de Suzhou, kaj tiu de Xu Maiyong, eksa vicurbestro de Hangzhou, Ding Shiming, konstanta komitatano de la Disciplin-kontrola Komisiono de Zhejiang-provinco kaj ĝia ĝenerala sekretario, diri: "La puno al Xu Maiyong pruvis decidon de KPĈ bati kontraǔ korupteco. Ni fortigos sistemon pri kontraǔkorupteco, edukadon, administradon kaj superrigardon al la gvidantaj kadroj de KPĈ-membroj por bridi koruptecon."

 

    Mareal estas unu el la plej viglaj raportistoj. Kiam ŝi demandis, kian sugeston oni havas pri la kazo de Wu Weikun, eksestro de la Wuxi-a Buroo de Tero kaj Riĉfontoj, kiu estis kondamnita al 15 jaroj da malliberigo pro sia subaĉetiteco, Lin Yi, vicsekretario de la Disciplin-kontrola Komisiono de Wuxi kaj estro de la Superrigarda Buroo de Wuxi, respondis: "La kazo de Wu Weikun montris, ke la ŝlosilo de la batalo kontraǔ koruptiĝo kaj konstruo de pura registaro estas superrigardi ĉefan gvidanton, kaj tio estos plue esplorata kaj solvenda de ni en estonteco. Nun la Wuxi-a Buroo de Tero kaj Riĉfontoj perfektigis rilatajn sistemojn por meti finon al la simila kazo."

 

    "Lokaj ŝtatoficistoj kuraĝas malkovri siajn problemojn, kaj ilia sinteno estas laŭdinda," diris Mareal.

 

    Pozitive rigardi la ĉinan batalon kontraŭ korupteco

 

    Ĉi-foja kolektiva intervjuo ne nur konigis al fremdlandaj amaskomunikiloj ĉinajn batalon kontraǔ koruptiĝo kaj konstruon de pura registaro, sed ankaǔ liveris ŝancon por interkompreniĝo inter la ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

 

    Kiam Tom el Usono aǔdis, ke mi faris raportojn pri batalo kontraǔ korupteco kaj konstruo de pura registaro 9 jarojn, li diris: "Mi volas scii, ĉu ĉinaj laboroj kontraǔ korupteco estas por vere forigi koruptecon aǔ nur por pozi?" Responde lian demandon mi diris alude: "Se oni ofte faras korpoekzercadon kaj havas bonajn kutimojn en manĝado kaj dormo kaj bonan animstaton, li aǔ ŝi certe havas bonan imunecon kaj malofte malsaniĝas. Tamen tio ĉi ne certigas, ke li aǔ ŝi neniam malsaniĝu. Malsaniĝinte, se li/ŝi faras akuratan kuracadon kaj tiras lecionojn el la malsaniĝo, li/ŝi povos fortigi sian imunecon kaj eviti la saman malsanon." Ŝajne Tom tre interesiĝas pri tiu ĉi vidpunkto kaj esperas, ke mi verkos rilatan artikolon.

 

    Por konigi al la fremdlandaj raportistoj la retan sistemon pri adjudikado de konstruaj projektoj en Nankino, Long Xiang, konstanta komitatano de la partia komitato de Nankino kaj sekretario de la Nankina Disciplin-kontrola Komisiono, faris 2-horan demonstron de diapozitivo en la angla lingvo farita speciale por la intervjuo. Tion tre interesis la raportisoj kaj metis al li multajn demandojn eĉ en vespermanĝo.

 

    Massoud, raportisto el la Novaĵ-agentejo de Pakistano, tiel taksis la intervjuon: "Batalo kontraǔ korupteco estas malfacila problemo por la tuta mondo kaj ĉiu ajn progresema rimedo havas pozitivan signifon. Ni prenu kiel ekzemplon duonglason da akvo: optimisto opinias, ke estas bone, ke li havas ankoraŭ duonglason da akvo, dum pesimisto diris, ke estas malbone, ke restas al li nur duonglason da akvo. Ni devas pozitive rigardi ĉinan progreson en batalo kontraǔ korupteco kaj vidigi al pli multe da homoj ĉinan penadon en tiu flanko."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio