Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kalendaro -- novembro
2011-10-14
 


 

    4 - 6. novembro

    Aŭtuna renkontiĝo de ĉeha junularo en Žirovnice, Ĉehio. Tradicia aŭtuna renkontiĝo de Ĉeha Esperanto-Junularo. Nunjare kun eksluziva gasto -- psikiatro Max Kašparů). Inf.: Ĉeha Esperanto-Junularo esperanto.vit@volny.cz.

 

    5. novembro

    8-a Rata Rendevuo en Bückeburg, Germanujo. La "Ratkaptista Bando" invitas vin al Bückeburg. Ni esperas, ke ni povos ĝui belan tagon kun multaj Esperanto-amikoj. Ni havos ĉiĉeronadon tra la vezerrenesancstila kastelo, spektos rajdarto-prezentadon en la princa korta rajdlernejo, kune manĝos en la historia manĝejo "Zur Falle" kaj certe trovos sufiĉe da tempo por bonaj babiladoj. Inf.: Esperanto-grupo Hameln, Heinz W. Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. Rete: hameln@esperanto.de.

 

    11 - 13. novembro

    Semajnfinaj Esperanto-kursoj en pluraj niveloj en Herzberg -- La esperanto-urbo, Germanio.

 

    19 - 20. novembro

    Urba Semajnfino en Harrisburg, PA, Usono. Regiona semajnfino por turismi en Harrisburg kun novaj kaj malnovaj amikoj. Inf.: Chuck Smith, Gartenstr. 3a, DE-10115 Berlin, Germanio, rete: chuck@chucksmith.de.

 

    26. novembro

    35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. Prelegoj de Spomenka Štimec pri Tibor Sekelj kaj de Ziko van Dijk pri Vikipedio; filmoj kaj libroprezentoj. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@co.uea.org.

 

(el eventoj.hu)

Redaktoro: Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio