Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-insulo volas konstrui ponton inter kontinentoj
2011-10-08


Dennis Keefe instruas. 

 

    En januaro 2012 jam la trian fojon okazos tutmonata kurso pri Esperanto en la universitato de la suda ĉina insulo Hainan. Ĉi-foje krom instruado de Esperanto al novuloj estas planataj ankaŭ du universitatnivelaj kursoj en Esperanto. En 2010 la unuan, eksperimentan monatan kurson kompletigis du personoj, deko ĉeestis partatempe. En la dua jaro deko da homoj ĉeestis dum tuta monato, kaj por la jaro 2012 jam estas kvindeko da aliĝintoj el dek du landoj - rakontas Dennis Keefe, kiu iniciatis la projekton, en intervjuo al Libera Folio.

 

    Libera Folio: Kio estas la Esperanto-insulo?

 

    Dennis Keefe: Esperanto-insulo estas la suda, ĉina insulo nomata ĉinlingve Hai Nan Dao (Hainan-Insulo). Ĝi proksimas de Hanojo (ĉefurbo de Vjetnamio), kie okazos la Universala Kongreso de 2012. Esperanto-Insulo estos la hejmoloko venontjanuare de tre buntaj kurso-specoj de Esperanto: Unue, tre tre intensa, tuttaga, tutmonata kurso por neesperantistoj kaj por nefluaj parolantoj de Esperanto. Due, tutmonata kurso pri metodiko kaj instruado de Esperanto de Katalin Kováts. Trie, la provizore nomata Universitato de Esperanto, kun kompletaj, universitat-nivelaj kursoj de profesoroj Ron Glossop kaj Federico Gobbo, unu pri paco kaj milito, alia pri informadiko.

 

    Libera Folio: Kiu iniciatis la projekton?

 

    Dennis Keefe: En januaro, 2010, mi faris kafejan prezentadon en la provinco Hainan, kaj poste verkis skriban raporton, rekomendante al la esperanistoj de la provinco Hainan, ke ili starigu projekton por altiri esperantistojn kaj NE-esperantistojn el la tuta mondo. Poste Arko Gong de ILEI-Ĉinujo, Trigo el Wuhan kaj Cui el la Universitato de Nankino provizore aprobis la projekton. Poste Huang Yin Bao de ILEI entuziasme aldoniĝis al la projekto. La nuna versio de Esperanto-Insulo estas grupo-iniciato, ni diru.

 

    Libera Folio: Kiel oni financas ĝin?

 

    Dennis Keefe: En la unuaj du provjaroj, la loka asocio de la provinco Hainan, kunlabore kun ILEI-Ĉinujo, financis ĝin, kaj en la dua jaro, esperantisto el Kantono kunhelpis. Sed fakte, pli-malpli, la ununura aldona kosto estis la loĝado kaj manĝado de la unua instruisto, mi mem! En 2010, mi loĝis en ĉina hotelo, neoftaĵo en Ĉinujo por eksterlandano, kaj privata ĉambro kostis nur 150 eŭrojn por la tuta monato.

 

    Por la nova projekto, Arko, Trigo kaj Dennis ĝis nun financis ĉion el siaj propraj poŝoj.

 

    Libera Folio: Kiom da partoprenantoj necesos, por ke ĝi realiĝu?

 

    Dennis Keefe: Fakte, ne multaj. Ĝi realiĝos ĉi-jare, ĉu venos multaj homoj aŭ ne. En la unua jaro estis 2 homoj kiuj faris la tutan monaton kaj 10 kiuj faris parton. En la dua jaro eble 10 tutmonatuloj kaj 30 partmonatuloj. Por la tria, do por januaro kaj februaro 2012, ni jam havas 50 aliĝintojn el 12 landoj, kaj ĉiuj krom unu estas tutmonatuloj!

 

    Libera Folio: Kion oni volas atingi?

 

    Dennis Keefe: El mia vidpunkto kiel ne-aziano, mi dezirus starigi solidan ponton inter Azio kaj aliaj kontinentoj. Tutmonata ponto dum kiu eŭropanoj, azianoj kaj alikontentanoj povus profunde interkomuniki kaj daŭre amikiĝi, kreante la bazon por venonteca interkontinenta laboro. Mi krome kredas, ke estus bone starigi almenaŭ unu lokon en Azio, kie tre seriozaj lernantoj povas profunde kaj tre tre intense lerni Esperanton dum la tuta tago, kaj dum la tuta monato. Per Esperanto-Insulo, eĉ ĉinaj studentoj poste vere kapablos utiligi Esperanton praktike, espereble vojaĝante eksterlanden, studante eksterlande.

 

    Libera Folio: Kiel granda estas la ŝanco de sukceso?

 

    Dennis Keefe: La gelernantoj, instruistoj kaj profesoroj diros ĉu la afero sukcesos aŭ ne post la granda kursaro venontjanuare, venontfebruare. Mi, tamen, estas optimista. Esperanto-Insulo sukcesos se ĝi ripetiĝos en venontaj jaroj, se ĝi ne mallongiĝos al tritaga staĝeto kaj restos tutmonata afero, kaj se la prezoj en tiu parto de Ĉinujo restas je malalta nivelo. La probableco de tio, mi esperas, estus eble 80% por la venontaj tri jaroj.

 

    Libera Folio: Krom partopreni, kion oni povas fari por helpi?

 

    Dennis Keefe: Estas multe da meritplenaj ĉinoj, studentoj plejparte, kiuj ege deziras lerni Esperanton, kaj kiuj pretas laboregi, sed kiuj tute ne havas la monon por ĉeesti la kursaron. Same ni diru pri Vjetnamio, Kamboĝo, Birmo, Mongolio, ktp. Ni havos sistemon de stipendioj, kaj se iu Eŭropano, ekzemple, volas sponsori studenton, inter 100 kaj 150 eŭroj sufiĉos por tutmonata loĝado kaj manĝado.

 

    Krome, la instruistoj kiel Ron Glossop kaj Federico Gobbo mem pagas sian flugadon. Se estus ie subvencio por helpi al ili pagi la flugadon, tiu mono estus bonvena.

 

    Sed eble plej helpos al Esperanto-Insulo, se aliaj homoj starigus, alikontinente, kursarojn kiuj daŭras tutan monaton. Estas centoj da staĝoj kaj staĝetoj ĉiujare en Esperantujo. Tio estas bona, sed ni bezonas longajn studoprogramojn per kiuj NE-Esperantistoj, en unu monato, povas vere vere esti kapablaj utiligi la lingvon Esperanto por diversaj, komunikaj celoj, ekzemple, loĝi kaj studi eksterlande, studi literaturon, studi ĉe la Universitato de Esperanto, ĉeesti UK-on, ktp. Ke ekstariĝu Esperanto-Paradizo en Afriko, Esperanto-Studo-Centro en Eŭropo, Esperanto Kulturo-Centro en Brazilo kaj NASK refoje pli longe, ĝis tri aŭ kvar semajnoj.

 

    Pli da informoj pri Esperanto-insulo troveblas en la retejo de la projekto.

 

(el www.liberafolio.org)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio