La unuan kongreson oni neniam forgesos |
2011-09-26 |
de FÁBIO MONTEIRO (Brazilo )
Inter la 9a kaj 14a de julio 2011 mi ĉeestis kongresegon de Esperanto, kiu okazis en San-Paŭlo, Brazilo. Vere, la urbo estas unu el la plej mirindaj metropoloj en la mondo: grandega, moderna, riĉa je kulturoj kaj turismaj vidindaĵoj, tamen pro la terura vetero de ĝi, mi estas tiel: tute detruita! Imagu ĉi tiun ekvacion, kara leganto: polucia aero + malaltaj temperaturoj + malhumida aero! La rezulto ne povus esti alia... Malsano!
Bone, se mi forviŝas ĉi tiun “etan” problemon, mi povas diri, ke la kongreso estis treege bona! Vere ĝi estis mia unua kongreso de Esperanto, pro tio mi estis iomete maltrankvila kaj tre scivola antaŭ la evento, ĉar mi estas nova esperantisto kaj mi ne multe konas la E-kulturon, la E-movadon, E-geamikojn ktp... Tamen la kongresego surprizis min!
Mia unua E-vidaĵo estis la plenplena aŭditorio de Fakultato “Santa Marcelina”, kie proksimume 400 geesperantistoj spektis la solenan malfermon, kiu okazis la 9-an de julio, je la 8-a vespere. Tiam komenciĝis nia triobla kongreso: la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE), la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), kaj la 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK). La eventoj estis organizitaj de Amerika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio (AK-UEA), Brazila Esperanto-Ligo (BEL), kaj Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO).
Esperantistoj el la tuta Ameriko kunsidis kun brazilanoj kaj junuloj en unu sola granda kongreso por diskuti la sekvan temon: “Procezoj de regiona integriĝo en la amerika kontinento: la rolo de Esperanto". Nu, plurnaciaj institucioj, entreprenoj kaj organizoj formiĝas en la tuta amerika kontinento, kaj lingvaj problemoj ekaperas, ĉar Ameriko estas kontinento de hispana, angla, portugala, franca, krom kelkaj indiĝenaj idiomoj. Tial estiĝas demandoj: kiel solvi tiun lingvan problemon? Kiel Esperanto povas kontribui? Respondi tiajn demandojn, diskuti kaj proponi agadon estis la ĉefaj celoj de tiu renkontiĝo.
Sume 60 prelegoj okazis, kelkaj pri la kerna temo, aliaj pri diversaj temoj, ekzemple: nuklea energio, ekologio, kopirajto, religio, politiko, teknologio ktp. Alia evento, kiu atentigis la kongresanojn, estis la unua Esperanta Kinofestivalo. Ĝi estis organizita de rusa esperantisto, Aleksander Osincev, la fondinto de Verda Filmejo. Dum kvar tagoj, sur grandega ekrano oni spektis diversajn filmojn originale en Esperanto, dublitajn en Esperanton aŭ kun Esperantaj subtekstoj.
Ankaŭ estis utilaj E-lecionoj, lanĉoj de libroj kaj KD-oj, KER-Ekzamenoj, prezentado de artaĵoj, fervoraj forumoj kaj debatoj pri Esperantaĵoj, ĉio organizita komenciĝante akurate. Krome, mi ankaŭ sukcesis babili (aŭ almenaŭ balbuti...) kun diversaj kompetentaj Esperantaj parolantoj, inkluzive, eksterlandanoj... Por mi, kiu estas komencanto, la sperto bonegis!
Sed, kompreneble, nek ĉio estis perfekta... Mi vidis kelkajn strangajn aferojn... Ekzemple, mi spektis prelegon de iu samideano pri sia tridekjara sperto kiel instruisto de Esperanto. Li multe lernis Esperanton, inkluzive, montris siajn plurajn diplomojn; li instruis la internacian lingvon en multaj brazilaj urboj; li fondis diversajn E-klubojn ktp... Tamen, bedaŭrinde, liaj prononcoj estis tute tute tute eraraj! Ĉiuj frazoj! Preskaŭ ĉiuj vortoj havis fonetikajn erarojn! Ha, detalo: li ne prelegis parolante improvize, li vere nur legis tekston antaŭskribitan! Mi estis ŝokita, kaj ankaŭ aliaj spektintoj, inkluzive, eksterlandanoj... En alia ĉambro, mi vidis tre interesan prelegon, la nura problemo: la preleginto simple ne konis la regulon pri akuzativo! Li parolis dum unu horo sen uzi almenaŭ unu akuzativoN. Tiam li feliĉigis min, ĉar mi pensis: “mi ne estas la ununura! Hehe”. Ha, mi ne povas forgesi diri pri la krokodilado en la koridoroj, en kelkaj prelegoj, eĉ en la solena malfermo...
Feliĉe, iu jam klarigis al mi, ke ĉi tiaj problemetoj estas normalaj aferoj, kaj okazas eĉ en la respektinda Universala Kongreso... “Ĉu?!”, mi ekkriis. Hehehe.
Krom tio, en la Komuna Loĝejo...
Tamen, laŭ mi, la plej bona parto de la kongresego okazis en la “Komuna Loĝejo”, kie mi gastiĝis. Proksimume 50 esperantistoj estis gastoj tie, la plejmultoj estis junaj kaj amuzaj homoj. Do okazis multaj babiladoj, ludoj, festetoj, drinkadoj, promenadoj, ktp, ĉio en Esperanto. Mi multe amuziĝis! Tie mi konis multajn novajn esperantistojn, kelkajn el diversaj regionoj de Brazilo, ceterajn el aliaj landoj. Tio estis nur la unua kontakto inter ni, sed mia sento estis ege bona pri ĉiuj... Kaj, probable, multoj el ili fariĝos bonaj geamikoj en la estonto... La Lasta Nokto
La kongreso estis finiĝanta kiam ni forlasis la oficialan solenan fermon por fari ion “pli interesan”... Ni iris al iu drinkejo, kie estis okazontaj koncertoj de Supernova (brazila Esperanta rokgrupo) kaj Tone (brazila esperantista hiphopisto). La nokto havis la gravajn tri ingrediencojn por esti perfekta: bonan muzikon, drinkaĵojn kaj feliĉajn homojn! Ĉiuj estis treege kontentaj kvazaŭ la brazila futbala teamo gajnus la mondan ĉampionadon! Do la etoso estis ege agrabla, amika kaj amuza. Preskaŭ ĉiuj dancis, kantis, saltis, drinkis, babilis, amikiĝis, flirtis, ridis, fotis, ebriiĝis, ktp, “ĝis la nokto, nokto fin’!”. Kvankam mia malvarmumo malboniĝis en la sekva mateno, mi treege ŝatis tiun nokton... La saldo... Fakte, partopreni en la kongreso estis gravega afero por mi, ĉar ĝi al mi montris, ke mia Esperanto-kapablo ankoraŭ estas treege malproksima al la idealo. Paroli kaj babili flue kaj korekte ne estas facila tasko! Ne estas kiel skribi aŭ legi! Ekzemple, en ĉi-teksto mi sukcesas bone esprimi miajn pensojn, sed mi povas skribi malrapide, mi povas halti iom da tempo, konsulti la vortaron aŭ la gramatikon ktp... Dume, paroli estas multe pli malfacile! Vi devas fakte regi kaj posedi la lingvon kaj, krom tio, vi devas rapidege pensi kaj havi sekurecon por diri ion... Bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne kapablas fari tion...
Tamen mi perceptis ĉe la kongreso, ke malmultaj esperantistoj vere kapablas babili tute flue kaj kun perfektaj prononcoj. Mi eĉ aŭdis kelkajn “dinosaŭrojn", kiuj estas tre famaj kaj aktivaj en la brazila E-movado, misparolante aŭ parolante kun tro malagrabla akĉento. Do tio estis grava afero por montri al mi, ke oni devas neniam halti la lernadon. Ĝenerale, la E-geinstruistoj diras, ke Esperanto estas “facilega” lingvo, sed ĉi tia aserto estas tro danĝera, ĉar oni studas Esperanton dum nur tri monatoj kaj, tuj poste, oni diras: “mi scipovas Esperanton!”. Sed laŭ mia rimarkado pri la kongreso, ĉi tio ne estas realaĵo!
Pro tio, jen mia saldo de la kongreso: mia nuna celo estas vere scipovi la internacian lingvon. Lerni, legi, paroli, aŭdi, skribi pli kaj plu ĉiutage, ĉar komunikiĝi kun helpo de gesta lingvo tute ne sufiĉas. Mi esperas fakte scipovi Esperanton en la venonta kongreso... Ĝis tie!
(el http://tejo.org/eo/node/1254) Redaktoro: Li Jianhua |