Esperantisto Adelbert Mühlschlegel |
2011-09-22 |
Adelbert Mühlschlegel naskiĝis la 16-an de junio 1897 en Berlino. Dum la Unua Mondmilito Adelbert servis en sanitara korpuso. Post la milito li studis medicinon en Freiburg, Greifswald kaj Tübingen. En 1920 li ricevis de sia patrino leteron, en kiu ŝi skribis, ke ŝi estis trovinta novan kaj universalan Kredon, la Kredon de Bahá'u'lláh. Li studis la malmultajn tekstojn, kiuj tiutempe ekzistis. Ekkonante ke la mesaĝo de Bahá'u'lláh estas tiu vero, kiun li serĉis, li aliĝis al la Bahaa Religio.
Sekvis tempo, dum kiu li klopodis akordigi sian profesian kaj privatan vivon kun la instruoj de la Bahaa Kredo. Li partoprenis en la aktivecoj de la bahaa komunumo en Stuttgart, prelegis, skribis melodramon por la tria "Bahaa Kongreso" en septembro de 1924.
Dum la dudekaj jaroj Adelbert ankaŭ lernis Esperanton kaj kontribuis eseojn pri diversaj aspektoj de la Bahaa Religio al "La Nova Tago". Li ankaŭ partoprenis kaj prelegis en Esperanto-kongresoj.
Dum la Dua Mondmilito lia loĝejo suferis detruon kaj en la nova hejmo ekde 1945 kreiĝis centro de bahaaj aktivecoj. Adelbert daŭrigis sian verkadon de artikoloj kaj eseoj, kiuj aperis en diversaj publikigaĵoj. Multajn jarojn li servis kiel membro de la tiama Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Germanio kaj Aŭstrio - ofte kiel ties prezidanto.
En 1952 li estis nomumita "Mano de la Afero de Dio" kaj ekde 1959 li dediĉis sian tutan tempon serve al la Kredo. Kiel "Mano de la Afero" li estis unu el la ĉefadministrantoj de la bahaa komunumo dum la tempo post la forpaso de Ŝoĝi Effendi kaj ĝis la unua elekto de la Universala Domo de Justeco en 1963. Dum tiu ĉi tempo li vizitis multajn eŭropajn landojn helpante pligrandigi la nombron de la eŭropaj Naciaj Spiritaj Asembleoj de 2 en 1957 al 16 en 1963 kaj kiel bahaa pioniro loĝis en diversaj urboj de pluraj europaj landoj.
Dum la jaroj 1971 kaj 1972 li vojaĝis al Afriko kaj en 1975 al Sud-Ameriko. Du jarojn poste li ekloĝis sur sia lasta pionira posteno: en Ateno, Grekio, kie en 1977 la unua Nacia Spirita Asembleo de la Bahaanoj de Grekio elektiĝis.
Pri tio, ke tiutempe Adelbert Mühlschlegel ankoraŭ sincere fidelis al Esperanto, atestas, ke antaŭ la UK 1966 en Budapeŝto li provis starigi asocion de bahaaj esperantistoj. Tio tamen ne efektiviĝis. Sed kelkajn jarojn poste ja povis fondiĝi Bahaa Esperanto-Ligo. En sia letero de la 19-a de marto 1973 al la fondintoj de la Ligo la Universala Domo de Justeco ankaŭ atestas pri la kunrolado en tiu starigo de Adelbert Mühlschlegel: "Ni interkonsiliĝis pri via komuna propono formi ligon de bahaaj esperantistoj... kaj serĉis la konsilon de la Mano de la Afero Adelbert Mühlschlegel pro lia longa interesiĝo pri Esperanto kiel aliron por venki la lingvajn obstaklojn kiujn frontas la mondo. Li estas entuziasma."
La 29-an de julio 1980 Adelbert Mühlschlegel en Grekio forpasis.
Literaturo: The Bahá'í World, Vol. XVIII, p. 611-613
(el retejo de Bahha Esperanto-Ligo) Redaktoro: Li Jianhua |