Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina laborantino brodis la pentraĵon "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo"
2011-09-21

 

 Zeng Xuejun kaj ŝia brodaĵo "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo"

En montrado de la brodaĵo "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" 

 

      La 19-an de septembro laborantino el Dongguan de Guangdong-provinco, Ĉinio, Zeng Xuejun prezentis sian kruc-brodaĵon "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo". La granda brodaĵo kun pli ol 110 mil maŝoj longas je 22 metroj kaj larĝas je 0.75 metroj. Ekde februaro de 2008 ŝi komencis la brodadon kaj plenumis ĝin en pli ol 3 jaroj.

 

    "Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo" estas unu el la 10 ĉinaj famaj klasikaj pentraĵoj. Ĝi kreita de Zhang Zeduan en la Norda Song-dinastio (960-1127), estas ŝtatklasa historia objekto kaj nun konserviĝas en la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino. La pentraĵo vivece registras aspekton de ĉina urba vivo en la 12-a jarcento.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio