Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malkovro de freskoj el ŝtona tombo de la dinastio Yuan en Shaanxi, Ĉinio
2011-09-19


La fresko montras, ke la mastro de la tombo kune kun la edzino ĝuas muziko-prezentadon de subuloj. 

 

    La retejo de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo publikigis rapoton en la 18-a de septembro, ke la instituto pri historiaj objektoj de la urbo Yulin de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio malkovris 19 freskojn el ŝtona tombo de la dinastio Yuan (1271-1368).

 

    La 19 malkovritaj freskoj estis varbitaj. Ili rakontas la vivon, agadon kaj gefilojn de la mortinto ofte vidatajn en periodoj post la dinastioj Song (960-1279) kaj Jin (1115-1234). La plej valora objekto estas manskribita noto pri la nomo kaj entombigita tempo de la mortinto, tio estas rekta atesto por difini la tempon de la freskoj.

 

    Tombo postlasita de la dinastio Yuan malofte videblas en la provinco Shaanxi, kaj pro tio freskoj el ŝtona tombo des pli estas raraĵoj. Fakuloj opinias, ke la freskoj nove malkovritaj en Yulin kun elstara lerteco en pentrado eble estas daŭrigo de loka stilo de la tombo-strukturo de la dinastioj Song kaj Jin.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio