Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
BAHAA ESPERANTO-LIGO
2011-09-14

    Antaŭparolo

 

    En la dudekaj kaj tridekaj jaroj estis precipe individuoj kiel Martha Root, Lidia Zamenhof kaj Hermann Grossmann, la fondinto de la bahaa Esperanto-gazeto kaj -eldonejo "La Nova Tago", kiuj organizis la reprezentiĝon de Bahaismo en la Esperanto-movado. Post la Dua Mondmilito mallonge tion klopodis fari la Ĝeneva oficejo de la Bahaa Internacia Komunumo. Sed dum la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj daŭris tia agado denove per precipe la engaĝiĝo de individuoj kiel Adelbert Mühlsĉlegel kaj Roan Orloff-Stone. Por doni pli firman bazon al tiu agado estis nur konsekvence ke fondiĝis komence de sepdekaj jaroj Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), kiu tamen radikas en la longtradiciaj rilatoj inter bahaanoj kaj esperantistoj.

 

    La fondiĝo de BEL

 

    Estas indikoj ke la ideo pri fondo de ia asocio de bahaaj esperantistoj leviĝis jam komence de la sesdekaj jaroj kaj precipe antaŭ la 1966-a UK en Budapeŝto. Tiuj ĉi klopodoj estas ligitaj al la persono de Adelbert Mühlsĉlegel, sed restis sen konkretaj rezultoj. Estis nur post kiam en Brazilo Paŭlo Amorim Cardoso en 1971 estis akceptinta la Kredon, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe Roan Orloff-Stone, Usono, la ideo fariĝis projekto, kiu relative rapide jam realiĝis.

 

    Per letero de julio 1971 Cardoso skribis, tiam nome de kaj kiel sekretario de la bahaa Loka Spirita Asembleo de Fortaleza, Brazilo, ke "ni celas fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion". Li aldonis skizon de statuto, kiu difinis kiel celojn de la fondota asocio eldonadon de bahaa literaturo en Esperanto kaj la disvastigon de la Kredo inter la esperantistoj kaj de la lingvo Esperanto inter la bahaanoj. Aldonita al lia letero estis listo kun sume 18 nomoj de bahaaj esperantistoj en Brazilo (8), Hindio (1), Hispanio (1), Irano (1), Portugalio (1) kaj Usono (6). La letero de Cardoso estis supozeble skribita al ĝuste tiuj personoj. Sed estis almetita krome ankoraù listo de pliaj 47 adresoj en 13 landoj, preskaŭ la duono el Usono, kompilita de Roan Orloff-Stone. Krome Cardoso komencis verki sub la nomo "Komuna Bahaa Letero" cirkuleron, kiu poste fariĝis la unua organo de la Ligo.

 

    Estis dum la 57-a UK en 1972 en Portland, Usono, ke kunvenis la naŭ partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti peton al la Universala Domo de Justeco, ke ĝi aprobu la fondon de asocio de bahaaj esperantistoj. La Universala Domo de Justeco, post konsulto de la "Mano de la Afero de Dio" Adelbert Mühlsĉlegel, kiu estis laŭ la Universala Domo de Justeco "entuziasma" pri tiu propono, donis sian aprobon per letero datita per la 19a de marto 1973 (18.19.129 de la Bahaa Epoko): jen la naskiĝdato de Bahaa Esperanto-Ligo.

 

    Per la 5a n-ro (aprilo 1973) de "Komuna Bahaa Letero" estis diskonigata al la kolektitaj adresoj de bahaanoj-esperantistoj la aprobo de la Universala Domo de Justeco. Ankaŭ jam estis dissenditaj aliĝiloj kaj balotiloj por la elekto de unua estraro.

 

    Tiu elekto sekvis la modelon de la bahaaj spiritaj asembleoj (ĉiu membro voĉdonis por naŭ nomoj el ĉiuj membroj sen kandidatiĝoj). Per aparta letero de la 30a de julio (kiu tamen portas nur la daton laŭ la bahaa kalendaro: 18an de Kalemat' 130) estis diskonigita la rezulto de tiu elekto, en kiu voĉdonis 30 personoj: s-ro Paulo Amorim Cardoso (Brazilo), s-ino Roan Orloff-Stone (Usono), s-ro Habib Taherzadeh (Israelo [Bahaa Mondcentro]), s-ro Adelbert Mühlsĉlegel (Svisio), s-ro Badiollah Samimy (Irano), s-ro Manuel de Freitas (Portugalio), s-ro S.C. Gupta (Hindio), s-ro Ĉagzin Kim (Koreio), s-ino Leonora Stirling Armstrong (Brazilo). La oficperiodo de la estraro estis fiksita al tri jaroj.

 

    Per n-ro 9 (novembro 1973) de "Komuna Bahaa Letero" estis informite, ke "BEL posedas 73 membrojn el 14 landoj: Argentinio 1, Aŭstrio 1, Brazilo 24, Germanio 1, Hispanio 3, Italio 2, Irano 4, Israelo 1, Kanado 4, Koreio 1, Nederlando 1, Portugalio 2, Svisio 1, Usono 27."

 

    Kaj en la sekva 10a n-ro (januaro 1974) estis anoncita: "Jen la unua estraro de nia jam karega Bahaa Esperanto-Ligo: Kunordiganto: Adelbert Mühlsĉlegel el Germanio, Vickunordiganto: Habib Taherzadeh el Izraelio, Sekretario: Paulo Amorim Cardoso el Brazilo, Vicsekretariino: Roan U. Orloff Stone el Usono, Kasisto: Manuel Freitas el Portugalio, Vickasisto: Leonora Stirling Armstrong el Brazilo." Krome estis anoncite, ke laŭ pli frua decido ĉiuj tiuj membriĝintaj ĝis la formiĝo de tiu unua estraro aŭtomate fariĝus fondaj membroj de BEL; estis 80 membroj en 17 landoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio