Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vizito al la polusa vilaĝo Mohe: sentimento de ĉinoj pri serĉo de la nordo
2011-09-08

de PAN LIJUN

 

    La polusa vilaĝo Mohe kun latitudo de 53° 33' 30" situas en la plej norda gubernio Mohe de la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio.Ĝi rigardas trans la rivero al malgranda vilaĝo de Amura en orienta Rusio, kaj estas ideala loko en Ĉinio por spekti la nordan lumon kaj polusan mirindaĵon. La tiea temperaturo en vintro estas 50 celsiaj gradoj sub la nulo, tio allogas multajn turistojn el diversaj lokoj de la mondo al la loko por serĉi la nordon kaj sperti la malvarmecon. La loko estas konata ankaŭ kiel "polusa vilaĝo" kaj "sennokta urbo".

 

    Por multaj ĉinoj, la polusa vilaĝo iasence ne estas simpla koordinato sur mapo, sed portas la sentimenton de homoj pri la nordserĉado.

 

    La lasta tagdeko de junio 2011 estis tempo por spekti la nordan lumon. Al la vilaĝo Mohe svarmis aro kaj aro da turistoj el diversaj lokoj, sed kun la sama revo -- viziti la nordan ekstremon de la lando.

 

    Starante sur la polusa placo Shenzhou en la polusa vilaĝo Mohe, 55-jara Wang Yingchun el Changchun, ĉefurbo de la provinco Jilin en nordorienta Ĉinio, estis en granda ekscitiĝo. "Mi jam decidis veni al la polusa vilaĝo Mohe, kiam mia instruisto pri geografio konigis al ni la lokon," li diris kun emocio. "Jam forpasis dekoj da jaroj, hodiaŭ mi finfine realigis tiun ĉi revon!"

 

    Same kiel multaj aliaj ĉinaj virinoj, Wang Yingchun, post diplomiĝo el lernejo, eklaboris, edziniĝis, kaj pro familiaj aferoj kaj laboroj ŝi ne povis plenumi sian revon viziti la polusan vilaĝon, sed ŝi neniam forlasis tiun ĉi revon.

 

    Post emeritiĝo en la kuranta jaro, ŝi senhezite elektis la polusan vilaĝon Mohe kiel la unuan vizitatan stacion de sia turismado. La trajno veturis ĉ. 20 horojn de la urbo Changchun al la vilaĝo Mohe, tamen laceco de la vojaĝo  neniom reduktis ŝian ĝojon pro realigo de la revo. "Sur la vojo mi rakontis miajn revojn al ĉiuj en la sama vagono, kaj konigis al ili, ke mi vojaĝas al la polusa vilaĝo!"

 

    "Kiam mi vidis la verdajn montojn kaj smeraldan akvon, mia tuta korpo kvazaŭ kunfandiĝis en ilin. Mi estas kvazaŭ arbo, herbo kaj akvoguto en rivero, kaj mi tute ne estas mi mem." Wang Yingchun rakontis kun eksciteco sian sperton en norda ekstremo, kaj ŝi ankaŭ aĉetis poŝtkartojn pri lokaj pejzaĝoj kaj ilin sendis al parencoj kaj amikoj por esprimi sian sentimenton.

 

    Kompare kun Wang Yingchun, knabino Cui Guomei el la sudo de Ĉinio estis evidente tre feliĉa. En la pasinta jaro, post kiam ŝi eniris en superan lernejon, naskiĝis en ŝi la ideo iri al Mohe por serĉi la nordon, kaj ĉi-jare ŝi realigis sian revon, profitante la liberajn feriojn.

 

    Ŝi uzis la vorton "miraklo" por priskribi sian sperton pri la ekstrema nordo. "Post kiam mi vidis tion, mia koro fariĝis pli serena, kaj ŝajnas al mi, ke mi ne plu tiel serioze prikalkulos multajn aferojn," diris Cui Guomei, "mi venis ĉi tien nur por sperti la nordan ekstremon."

 

    Iuj homoj venis al Mohe unuope kaj aliaj en granda grupo. Zhou Wei loĝanta en la urbo Jilin organizis 28 siajn amikojn de diversaj lokoj de la tuta lando por veni grupe al Mohe. "Mi diris al ili, ke tio estas la plej norda loko de Ĉinio, kaj ili ĉiuj volas veni kune." Zhou Wei esprimis, ke li denove organizos la amikojn por reviziti la lokon.

 

    Zhong Weilian el Hongkongo kaj ŝiaj tri fratinoj komencis plani la vojaĝon al la polusa vilaĝo antaŭ tri jaroj. Ili senĉese faris fotojn antaŭ la domo de la plej norda ekstremo de la polusa vilaĝo por registri momentojn neforgeseblajn de tiu ĉi vojaĝo. Ili esprimis, ke "tio estas malfacile akirebla sperto, kaj ni neniam imagis, ke ni venos de la sudo de Ĉinio al la plej norda ekstremo de la lando. Kaj ni havis ĉi tie tute malsaman sperton."

 


En la polusa guberniurbo Mohe 
 

La Polusa Ŝtono de Ĉinio ĉe la bordo de la rivero Wusuli 
 

En la ŝtata arbara parko de la polusa vilaĝo Mohe 
 

Loĝdomoj en la polusa vilaĝo Mohe 
 

Vendejo en la polusa vilaĝo Mohe 
 

Landlima gardstacio en la norda ekstremo de Ĉinio 
 

Patrolantaj ŝipoj en la rivero Wusuli 
 

Mirakla norda lumo 
 

Rivero Heishui en la polusa vilaĝo Mohe 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio