Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinanoj sin distras per akvoludo
2011-09-07

de CHEN RUJIA

 


Glitvojo de "trombo" 
 

Baseno de "cunama ondo" 

 

    Estis varme en julio. Semajnfine multaj pekinanoj preferis iri al someruma loko kun akvo por sin distri. En la distrikto Fengtai estas amuzejo, nomata Rubika Akvokubo, kiu malfermiĝis al la publiko en junio. Mi kaj mia amiko decidis viziti tiun mirindan amuzejon.

 

    Apenaŭ enirinte la amuzejon, ni vidis gigantan glitvojon altan je kelkdek metroj en stranga formo kaj etendaĵon da blua akvo. Ĝojaj krioj ekscitis nin, kaj ni volis tuj aliĝi al la ludado. Kie ni komencu? Ni ne sciis kion fari vizaĝe al la homa svarmo.

 

    Ĝuste tiam ni renkontis sinjoron Song Yong, ĝeneralan direktoron de la amuzejo. Dank' al lia konigo, ni eksciis, ke la amuzejo okupanta areon de 500 muoj, kun plej freŝaj ekipaĵoj, estas la plej granda en la mondo, kaj en la prova periodo ĉiutage ĝi akceptis 30 mil vizitantojn. La amuzejo liveras al la vizitantoj 18 grandajn programojn, kaj ĉiu el ili estas furora tutmonde, ekzemple "uragana muro" kaj "ŝtorma valo".

 

    Rekomendite de s-ro Song, ni iris al la "uragana muro". Dum atendo, mi babilis kun s-rino Huang kaj ŝia filo. La hejmo de Huang estas proksima, kaj ŝia filo jam kelkfoje postulis viziti la amuzejon. La filo, kiu ĵus ludis "uraganan muron" kaj "ŝtorman valon", tre ĝojis diri, ke la ludo estas tre ekscita, kaj li volas ludi aliajn programojn. Krioj de la ludantoj ekscitis kaj nervozigis nin.

 

    "Tro alte!" ni aŭdis krion. Venis nia vico, kaj mi eĉ ektimis kaj voli forlasi. Mia amiko kuraĝigis min, kaj ni iris en aerkusenan ŝipon. Laboranto forte puŝis nian ŝipon, kaj ĝi rapide turniĝis kaj glitis malsupren laŭ la glitvojo. Fine la ŝipo falis sur grandan basenon de sur preskaŭ vertikala glitvojo. La ŝipo turniĝis laŭ la rando de la baseno, kaj ni estis kvazaŭ ekster la baseno kaj flugus al la ĉielo. Mi kriis ĝis la ŝipo veturis al la plej malsupra baseno. Muĝantaj ondoj surŝprucigis nin. Al mi malaperis timo kaj venis plezuro.

 

    Je la 20a horo en la baseno "cunama ondo" estis multaj homoj. Lumo, muziko kaj ondoj interplektiĝis. Amaso da homoj kuris al la fronto de la baseno por sperti la "atakon de cunamo". Ni renkontis fremdlandanojn Tom kaj lian filinon. Ili duafoje vizitis la amuzejon por "batali kontraŭ" la ondo.

 

    Proksimiĝis la 22a horo kaj aŭdiĝis melodia muzikaĵo. La amuzejo estis baldaŭ fermiĝonta. Oni sinsekve forlasis la amuzejon. La vizitantoj retrankviliĝis, tamen feliĉo restis sur iliaj vizaĝoj.

 

    Oficisto el la turisma administracio de la distrikto Fengtai diris, ke la amuzejo ne nur servas al homoj por distro kaj somerumo en libera tempo, sed ankaŭ utilas al la ekologia konstruado de la ĉirkaŭa regiono kaj levas ampleksan konkurecivon de la distrikto.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio