Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Recenzo de la libro "Dek tagoj de kapitano Postnikov"
2011-08-25

de DOMAGOJ VIDOVIÇ (Kroatio)

 





 

    Mi provis legi la romanon el vidpunkto de literatura teorio, el vidpunkto de esperantisto kaj el vidpunkoto de ordinara leganto.

 

    Boris Kolker skribis ke temas pri "historia romano pri eventoj en Rusia Esperantujo antaŭ cento da jaroj". En historiaj romanoj fiktivajn eventojn oni priskribas kiel realajn aŭ aŭtoro elpensas eventojn surbaze de la dokumentoj por ke li faru la plej eble aŭtentikan bildon de la pasinta tempo.

 

    Historiaj romanoj ofte estas alegorioj, bona ilo por prezenti momentan situacion sen tiom granda danĝero de interveno de totalisma reĝimo. Bronŝtejn uzis literaruran procedon kiun kroataj literaturaj teoriistoj nomas dokumentareco. Per diversaj dokumentoj Bronŝtejn prezentas al ni ne nur la fruan epokon de la rusa Esperanto-movado, sed li ankaŭ prezentas vivadon en la tiama Rusio kaj indikas kelkajn gravajn okazaĵojn je la tutmonda nivelo. Tiamaniere li aldonas eksterliteraturan kuntekston. Tiutempa epoko estis vere turbulema. Preskaŭ ĉiu ago estis karakterizita kiel kontraŭŝtata. Esperantistoj ofte estis preteraj viktimoj de historiaj turbuladoj: "Esperanto estas unu el iloj de framasonismo servantaj por senpersonigo de la popoloj, por poioma paca konkero de tiuj kaj por ties subigo al la influo de la movada centro, kiu troviĝas en la manoj de framasonismaj gvidantoj." Situacio ŝanĝiĝis tro rapide. La plej konkreta estas ekzemplo de Tolstoj. Li estis iumomente estimata rusa verkisto kaj nelonge post tio li fariĝis ŝtata malamiko. Kion tiam en cara Rusio povas atendi juddevena polo kun kosmopolitaj ideoj aŭ organizanto de iu kongreso de stranga societo?

 

    En tiuj turbulemaj tempoj ankaŭ rusa Esperanto-movado ne povis esti unuigita. Bronŝtejn brave skribis pri enmovadaj konfliktoj: personaj (pri tio je la fino), regionaj (precipe pri konfliktoj inter Moskvanoj kaj Petroburganoj) aŭ internaciaj (konflikto inter poloj kaj rusoj, pri kiaj estis konsciaj Zamenhof kaj Postnikov). En la romano ni povas legi pri multaj diversaj individuaj vizioj pri evoluo de la internacia lingvo. Ni ankaŭ legas pri politikaj celoj de kelkaj individuoj kaj grupoj en la movado. Por esperantistoj la plej interesa parto de la romano estas dialogoj inter kapitano Postnikov kaj Lazaro Ludoviko Zamenhof, gviditaj en la intima atmosfero de la ŝipo Washington. El tiuj dialogoj ni ekscias multajn faktojn el la vivoj de tiuj du interesaj personoj. Ni denove legas pri kompleksaj rilatoj inter Zamenhof kaj lia patro, pri lia ideo de homaranismo aŭ hilelismo, pri malfacilaj vivkondiĉoj je la komenco de lia kuracista kariero kaŭzitaj de lia "suspektinda reputacio" kiel judo. Do, ni denove ekkonas la iomete romantikan flankon de la personeco de nia Majstro. Sed, tiu romantikulo estas samtempe decida, kiam li parolas pri idistoj, netuŝebleco de Fundamento aŭ pacifismo. Aliflanke, Postnikov devenas de rusa familio kun longdaŭra milita tradicio, sed li estas konscia ke armeoj ne solvos tutmondajn problemojn. Revoluciaj ideoj kondukis lian fraton en Usonon kaj laŭ informoj de s-ro Ivo Boroveĉki ŝajnas ke ankaŭ Postnikov finiĝis en Siberio pro "kontraŭŝtata ago" (tion ni ne ekscias en la romano). Al mi estis precipe grava polemiko pri militismo kaj pacifismo kiun Posnikov konkludis: "Kaj mi konkludu, estimata generalo, ke ni povas trankvile labori pri la militista Esperanto-vortaro. Sendube, ĝi estos bezonata." Pensoj de Postnikov pri ebla tolerema kaj prudenta regantaro maltrankviligis eĉ Zamenhof. Postnikov diris: "Venos regantoj, racie pensataj. Pli ruzaj ol la nuntempaj -- ili devas esti ruzaj! Sed ĉu toleremaj? Mi opinias, ke toleremo egalas malforton. Kaj malforta reganto ne longe tenos la regon."

 

    Al legantoj neesperantistoj (kaj verŝajne al multaj esperantistoj) la plej interesaj estos salonaj intrigoj, klaĉado, ĵaluzoj, arestoj, juĝprocesoj, spionoj kaj Esperanto kiel iomete mistera afero. Do, tiuj estas elementoj por verki bonan romanon. El vidpunkto de kroato al mi estas interesa la tiutempa politika kaj socia situacio en Rusio. Afero de belarusa agrikultura magnato Giljeviĉ estas simila al multaj aferoj pri kiuj kroatoj legas ĉiutage en gazetoj. En la nuna Kroatio kaj la tiama cara Rusio vi devas koni administracian lingvon kaj scii kiel regule titoligi ŝtatan funkciulon (kroate: estimata ministro, malnovruse: via moŝto). Kiam vi finfine akiras la okazon paroli kun ŝtata funkciulo, li ne scias pri kio vi parolas kaj li ofte estas, malgraŭ tio, la nura persono kiu povas solvi vian problemon. Kiam li ne povas aŭ ne deziras solvi vian problemon, li povas tion kvalifiki kiel komploto de superuloj. Bronŝtejn ankaŭ aldonas pensojn pri situacio de eksterlandanoj en Rusio. Estas notinde ke prezentado de sociaj realaĵoj en la kroata literaturo kondukis aŭtorojn sub influon de rusaj verkistoj (kiel Eugen Kumičić kaj Ante Kovačić). Ili estas membroj de Kroata justecpartio (HSP) kiu tiam estis liberala kaj iomete anarkiisma partio, kies simpatiantoj estis junaj studentoj kiuj multe legis kaj tradukis rusajn verkojn. (Mi komprenas ke, el nuna perspektivo, tio ŝajnas nekredebla afero). Rusaj verkistoj estis kaj estas legataj de kroataj legantoj.

 

    Laŭ mia opinio Bronŝtejn povus esti interesa al kroataj legantoj. Mi notis nur kelkajn interesajn faktojn kaj vi ekscios pli multe legonte la libron.

 

    Kaj, je la fino unu praktika konsilo al vi, karaj, estontaj legantoj de la romano: Ne rifuzu esperantistinon -- ĉar reston de via vivo vi povus pasigi en Siberio. (Sapienti sat!)

 

(el oficiala retejo de Impeto)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio